Somera festo sur Esperantoplatz Neukölln)

Esperanto-kulturo prezentita en bonhumora Somera Festo sur la Esperantoplaco en Berlin-Neukölln

Tiu ĉi mallonga raporto pri la festo ne estas traduko de la germanlingva teksto.

schaukasten-post-malkovro-d

Venis al nia ĉijara somera festo ĉirkau 100 vizitantoj, devenantaj el diversaj kulturoj kun diversaj lingvoj, inter ili 15 Esperanto-parolantoj, ankaŭ el Francio kaj Pollando. Dum tiu ĉi festo, kiun kune aranĝis unuiĝoj, institucioj kaj civitanoj, kiuj sentas sin ligitaj kun la Esperantoplaco proksime de la stacidomo Sonnenallee en Berlin-Neukölln, interesita publiko spertis, kiel bone funkcias la internacia lingvo Esperanto. Reprezentanto de la sociala asocio A-Z-Hilfen (A-Z – Helpoj) kaj la prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino Ronald Schindler per paroladetoj malfermis la feston kaj la tradician eventon “Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko”. Kunlaborantino de la Interkultura Teatra Centro ĉe la Esperantoplaco kaj mi gvidis en Esperanto kaj en germana lingvo tra la programo, prezentita meze de la placo sur la stelmozaiko. Stephan Schneider kantis kaj gitarludis propre kreitajn Esperanto-kantojn. Komence de la festo eksonis lia kanto “Mi estas nur hom‘“. Alexander Danko ludis akordeonon. Li per ludado de la melodio de Eŭropa himno akompanis la solenan malkovron de la nova informafiŝo pri la placo kaj poste per malnovberlinaj kaj parizaj  melodioj plifortigis la bonhumoran etoson inter la vizitantoj. La urbestrino de Neukölln d-ro Franziska Giffey, kiu jam lastjare vizitis nian feston, kune kun infanoj fortiris la tukon, kiu ĝis tiam kovris la montrokeston sur la Esperantoplaco. Ŝi ankaŭ interesiĝis pri la Zamenhof-ekspozicio kaj la Esperanto-stando, kiun prizorgis nia lingva spertulo Gerd Bussing. La materialon transportis Detlef Hofmann. La feston ankaŭ partoprenis Sibylle Bauer, la estrino de la Esperanto-Laden kaj oficejo de GEA en Katzbachstraße kaj Lu Wunsch-Rolshoven, la gazetara komisiito de GEA kaj prezidanto de la Asocio EsperantoLand, kiu metis gazetarinformon pri la festo sur la retpaĝon de GEA kaj forsendis ĝin antaŭe al diversaj gazetoj. Roland Schnell publikigis la informojn kaj la afiŝon de la festo sur la retpaĝo de EABB.  Urbaj planistoj de la AG Urban ĉe la transiro de la Esperantoplaco al la ludoplaco por la tempo de la festo metis lignajn elementojn, parte uzeblaj por sidi kaj aŭskulti informojn kaj opiniojn pri la Esperantoplaco en germana lingvo kaj en Esperanto.

Rande de la festo okazis multaj renkontiĝoj kaj interparoladoj, parte ekestis novaj ideoj por la placo.

Entute la festo estis bona teama ludo de multaj partneroj, kiuj deziras vivigi kaj plibonigi la placon kaj ekkoni kaj ekuzi ŝancojn por bona kunvivado en la kvartalo.

 

 

This entry was posted in Fest, Esperantoplatz, Uncategorized and tagged , , , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *