Esperanto kiel terapio

1246 (4) aprilo 2011 ESPERANTO Seite 85

Esperanto kiel terapio

Alberto Flores

Terapio estas la arto kuraci, aŭ difinita kuracmetodo.

Ĝi estas rimedo por atingi reekvilibron de la sano, aŭ por superi malsanon, fizikan aŭ spiritan.

Kiam okazas malharmonio en la fizika parto de la homo, aŭ en lia menso, estas necese ke oni serĉu la helpon de iu terapiisto (profesiulo, ĝenerale medicinisto, kiu praktikas unu aŭ plurajn terapiajn metodojn). Li kapablas mildigi aŭ kuraci la malekvilibron de la sano.

Ekzistas diversaj tipoj de terapioj: lumo- aŭ fototerapio, fito- aŭ plantoterapio; fizikoterapio (per varmo, frido, ripozo, masaĝo, gimnastiko ktp).

Tre utila estas la okupoterapio. Ĝi sin referencas al diversaj agadoj kiel pentrado, desegnado, skulptado, lignaĵoarto, manlaborado, gravurado, muziko, kanto, aŭ aliaj okupiĝoj aŭ ŝatokupoj al kiuj oni dediĉas iom da tempo, kaj tiel forgesas, almenaŭ dum kelkaj horoj, siajn proprajn problemojn, kiuj kaŭzas malekvilibrojn aŭ mankon de harmonio kiel streso (akuta mensa reago al transformiĝanta medio), soleco, deprimo, senkuraĝeco, sento de senceleco, senutileco, kun manko de memestimo kaj memfido. Ankaŭ sin dediĉi al ia lernado oni konsideras “utila okupiĝo” aŭ “okupoterapio”. Se iu junulo aŭ maljunulo decidas partopreni en elektita kurso, aŭ sin dediĉi al determinita lernobjekto, tio estas bona okupo por la spirito, pligrandigo de la kono kaj plivastigo de la kulturo. Estas ankaŭ tre bona eblo por gajni novajn amikojn kaj eskapi el sia izoleco. Tiaj agadoj kondukas al memkontento kaj ĝojo por la homo, kiu tiel sentas sin pli feliĉa. Ĝi estas utila ankaŭ por la sano, fizika kaj mensa, kaj por la harmonio kun la vivado.

Kiam iu faras sian eblon por lerni eksterlandan lingvon, sed ne sukcesas ĝin bone lerni, tiu persono eble sentas sin frustrita.

Lerni fremdajn lingvojn ĝenerale estas malfacile, ĉar ili estas plenaj je malregulaĵoj kaj esceptoj. Ĉio tio malfaciligas la lernadon.

La lernado de iu lingvo postulas grandan kvanton da tempo, mono kaj sindediĉo, sed la rezultoj preskaŭ ĉiam ne estas kontentigaj.

Tial la lernintoj sentas frustriĝon: oni sentas sin nekapabla, malforta je ineligento, kaj malfeliĉa, malsupera, ĉar oni ne sukcesis lerni la alilandan lingvon, almenaŭ ĝis akceptebla grado.

En tiaj cirkonstancoj estas taŭga la tiel nomata “Esperanto-terapio”: por redoni al la kompatinda ekslernanto novan elanon, memfidon kaj memestimon. Tiel li superas sian komplekson de malsupereco! La lingvo Esperanto, pro siaj simpleco, klareco kaj reguleco, ebligas ke iu ajn persono estu kapabla vere lerni ĝin: por legi, skribi, paroli kaj komunki en ĝi. De tio rezultas ke la persono denove sin sentas memfi da, valorigita, feliĉa kaj gaja: kaj li ne plu sentas sin nekapabla kaj neinteligenta. Ĉi tiun fenomenon oni nomas la Esperanto-terapio, ĉar gi redonas al la personoj fi don pri sia kapablo lerni alian lingvon. Jen la avantaĝo por lerni Esperanton! Ĝia lernado estas tiel plezuriga ke oni ne devas fl ankenlasi ĝin!

La 20-an de oktobro 2010 finiĝis, kun plena sukceso, la 12-a Baza Esperanto-kurso, okazinta dum ses monatoj kaj gvidita de la UEA-delegito inĝ. Alberto Flores, en la urbo Volta Redonda (RJ), Brazilo. La kurso okazis en la bela sidejo de Centro de Malsanprevento por maljunuloj, fako de la Asocio de Emeritoj kaj Pensiuloj de Volta Redonda.

La partoprenantoj de 2011

Ĉiu kursano ricevis ateston pri la partopreno kaj unu ekzempleron de Almanako Lorenz.

En tiu Asocio oni konsideras ke la lernado de Esperanto estas valora helpo por ekzerci la menson kaj aktivigi la neŭronojn, kaj ankaŭ tre utila okupa terapio. En la Esperanto-kurso oni reliefigas la gravan valoron de la lingvo kaj la belan idealon de frateco, paco kaj amikeco de la Esperanto-movado. La granda kultura valoro de Esperanto estas rekonata de edukistoj, psikologoj kaj kuracistoj, kiuj, sen kontraŭstaroj, rekomendas ĝian lernadon al la junuloj kaj maljunuloj, ĉar oni konstatis la utilecon de la lernado de Esperanto por la konservado de la korpa kaj de la anima sano.

Pri la aŭtoro en eo.Wikipedia.org

  • Inĝeniero Alberto Flores kies agado por Esperanto kunfandiĝas kun la Esperanto-movado en Volta Redonda. Li estas la pioniro en la disvastigado de Esperanto en tiu urbo kaj 45 jaroj poste daŭrigas aktive kiel verkanto, parolanto kaj delegito de BEL kaj UEA en la urbo kaj estrarano de VREK;
  • En spiritismaj centroj oni organizas, ĉiujare, elementan kaj daŭrigan kurson sub la gvido de inĝeniero Alberto Flores. La kursoj daŭras kvin monatojn kun lecionoj ĉiusemajne. En la malproksima kvartalo «Mangueira» inĝeniero Alberto Flores okazigis bazan kurson kies rezulto estis ne kontentiga kaj oni ne daŭrigis la instruadon.
  • En 1999 unu el la plej valoraj atingaĵoj de la Esperanto-movado en Volta Redonda estis la efektivigo de Esperanto-kurso en la Gerontologia Centro de Asocio de Emerituloj kaj Pensiuloj de Volta Redonda. La kurso estis gvidita de inĝeniero Alberto Flores kaj tre bone sukcesis.
  • n 1978 CSN (Nacia Siderurgia Kompanio) publikigis en Esperanto belan ilustritan libreton “Volta Redonda, la granda ŝtalproduktejo de Brazilo”, la traduko estis de la metalurgia inĝeniero Alberto Flores