La Esperanto-grupo en Graz afable sendis per poŝto relative aktualan numeron de sia bulteno “Voko el Stirio” kun sufiĉe longa teksto pri Max Josef Metzger.
En Graz ankoraŭ vivas pastro Josef Gschanes, kiu konis Metzger persone. En la 1930-aj jaroj Metzger foje estis en Graz kaj matenmanĝis post la Sankta Meso kun la junuloj. Gschanes komencis studi 1935 en la “Knabenseminar”. Metzger ridis kaj ŝercis.