Persone spertinte, kiel Sibylle Bauer, Sebastian Kirf kaj aliaj jam delonge diligente laboris por fari el la ĉambroj de la nova berlina sidejo de GEA en Katzbachstraße en Berlin-Kreuzberg allogan kaj viziteblan lokon, mi finfine povis kunĝoji kun multaj aliaj, ke tio – post lastmomenta ekstrema fortostreĉo – brile sukcesis.
Jam antaŭ la oficiala malfermo de la festa inaŭguro homoj, ne nur esperantistoj, scivoleme svarmis interne kaj antaŭporde. Estis interese konstati, kiom da sidlokoj estis je dispono per lerta aranĝo de la seĝoj.
Post la salutvortoj de la prezidanto la ĉeestantoj povis frandi apetitvekajn bongustaĵojn, prezentitajn sur angula tablo. Ekksonis multaj viglaj interparoloj kaj babiladoj, rerenkontiĝis homoj, kiuj de longa tempo ne vidis unu la alian. Antaŭ mi subite staris Roland, lernanto el la VHS-kurso de Lena antaŭ kelkaj jaroj.
Kaj jen komenciĝis la kulmino de la programo, nome la elpaŝo de Geomar Pérez, juna samideano el Kubo, rondvojaĝanta tra Eŭropo. Li per klara voĉo ne nur informriĉe kun lumbildoj resp. filmo informis nin pri sia hejmlando, sed ankaŭ kun gitaro prezentis esperantlingvajn kantojn. Li ricevis grandan aplaŭdon.
La bela vetero favoris nin. Preterpasantoj haltis, aŭskultetis kaj scivolemis, pri ku lingvo temas. Aparte imponis la granda, multkolora reklamŝildo super la enirejo.
Bedaŭrinde mi devis forlasi la feston antaŭfine por kune kun Henryk kaj Christoph helpi al Geomar, kiu estis mia gasto, ĝustatempe atingi buson al Amsterdamo por daŭrigi sian turneon.
Gerd Bussing