Kiam la 14-an de decembro ekde 16h45 iom post iom alvenis sur Esperantoplaco homoj scivolemaj pro la anoncita „Wunderstunde“ (Mirakla horo), engaĝitaj membroj de la Kulturlabor Trial & Error jam zorgis pri konvena lumigo sur la placo kaj ofertis trinkaĵojn kaj manĝetojn. AG Urban ankoraŭ metis novan afiŝon en la montrokeston ĉe la klimatprotektsteleoj. Ĝi informas pri la placo, ĝia historio, pri Zamenhof kaj pri Esperanto.
Poste Jenny de Trial & Error anoncis la elpaŝon de la kapoejro-grupo BerimbArte. Ĝiaj vervaj luktartaj dancoj, akompanitaj de la sonoj de Berimbau (muzikarko kun kalabaso), Atabaque (tamburo) kaj de Pandeiro (tamburo kun cimbaletoj) entuziasmigis la ĉeestantojn.
Por Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio Fritz Wollenberg dankis al la aranĝintoj AG Urban kaj Trial & Error, esprimis sian estimon pri la kapablo de la geartistoj kaj parolis pri la estiĝo kaj la historio de la placo, kiu ekestis per trafika trankviligo de stratkruciĝo kaj laŭ propono de Eva Hoffmann (1920–2008), loĝanta proksime, la 14-an de decembro 1991 ricevis la nomon Esperantoplaco. Prof. Bodo Manegold, tiutempa Konstrukonsilisto de Neukölln komune kun Eva Hoffmann senvualigis stratŝildon. En aprilo 1992 estis plantita Zamenhofkverko, antaŭ kiu en 1999 prof. Manegold, intertempe Distrikta Urbestro de Neukölln, (1995–2001), dum festeto okaze de la 50-jariĝo de ELB inaŭguris memortabuleton. En 2007 per Festo de Tri Placoj oni festis la novaranĝadon de Esperantoplaco, Bohemia Placo kaj posta Placo de Amikeco. Estis instalita dua vojo sur la placo kaj sur la kruciĝo meze stelmozaiko. En 2012 dum arta elpaŝo sur la placo kadre de la kulturfestivalo 48 horoj Neukölln la munkena TrashArt-artistino ADLER A.F iniciatis plivalorigon de la placo kiel „simbolo de interkonpreniĝo“. Ekde 2013 ĉiujare okazigis unuiĝoj, institucioj kaj loĝantoj de la kvartalo kune kun Esperanto-Ligo somerajn festojn kaj zorgis pri la placo. Laste en 2019 estis inaŭguritaj la klimatprotektaj steleoj de AG Urban.
Distrikta Urbesto Martin Hikel en sia salutparolado pro la jubileo akcentis la gravecon de la interkompreniĝo inter homoj speciale en Neukölln kaj la pozitivan efikon de la ekzisto de placo portanta la nomon de la lingvo Esperanto ĉi tie. Li surprizis la geaŭskultantojn per saluto kaj adiaŭo en Esperanto.
Speciala surprizo estis la ĉeesto de la ankoraŭ multe okupata prof. Manegold. Li aprezis Eva Hoffmann kiel „patrino de la Esperantoplaco“ kaj memorigis pri tio, ke ŝi per siaj proponoj montris saĝecon. Li opiniis, ke kelkiuj devus peti senkulpigon, ĉar kelkaj el ŝiaj proponoj, siatempe pririditaj, hodiaŭ estas efektivigataj, ekzemple la daŭripova agado rilate al akvo en Britzer Garten (Ĝardeno de Britz). Inter la ĉeestantoj ankaŭ estis sinjorino Patermann de la katolika konmunumo Sankta Rikardo kaj la direktorino de la Löwenzahn-Grundschule (Leontoda Baza Lernejo) sinjorino Kioschis.
Oni admiris post la salutparoladoj la spirhaltigan fajran arton de la grupo Dracarys Hüter (Gardantoj de Dracarys), kiuj sorĉis sur la Esperantoplacon novajn lumajn efikojn.
La promeso ne estis troiga. Mirakla horo al la 30-a!