Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2025 – La „Germana Antologio” kaj ĝiaj kreintoj

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

3-a de februaro 2025, 19h30

„La Germana Antologio kaj ĝiaj kreintoj

Antaŭ 40 jaroj, en la jaro 1985, aperis la Germana Antologio, antologio de la germana literaturo de la frua epoko ĝis ĉ. 1700 en Esperanto-traduko. La iniciatinto kaj tradukinto Wilhelm Herrmann, la tradukinto Helmut Rössler kaj la redaktoro kaj aŭtoro de la literaturhistoriaj enkondukoj Ortwin Brodt estos prezentataj kune kun la eldoninto Heinz M. Bleicher. Kelkaj tekstoj estos voĉlegataj en Esperanto kaj en la germana lingvo.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Montags am Viktoriapark and tagged , . Bookmark the permalink.