Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2024 – Pri la libro „BEFORE THEY DISAPPEAR“

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

3-a de junio 2024, 19h30

Pri la libro BEFORE THEY DISAPPEAR

La reĝisoro kaj fotisto Pawel Kocambasi (alias P.M.Starost) prezentos la libron  „BEFORE THEY DISAPPEAR“, kiun li produktis komune kun la lirikisto Philippe Despeysses. La libro enhavas serion da fotoj kaj poeziaĵojn en kelkaj lingvoj, inter ili Esperanto.

Pawel Kocambasi naskiĝis en 1973 en Varsovio kaj plenkreskiĝis en Germanio (Ludwigsburg). Li studis germanistikon, slavistikon kaj reĝisoradon de aktorfilmoj. Kelkaj el liaj filmoj estis premiitaj. Philippe Despeysses naskiĝis en 1950. Li estas franca poeto, verkisto kaj ĵurnalisto. kiu jam verkis pli ol 25 librojn kaj loĝas nun en Berlino.

Pawel Kocambasi germanlingve parolos pri la libro kaj resopondos demandojn. Okozas tradukado aŭ resumado en Esperanto. Philippe Despeysses voćlegos la versojn germane kaj Gary Mickle la Esperanto-versiojn.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

 

This entry was posted in Vortrag, Lesung, Montags am Viktoriapark and tagged , . Bookmark the permalink.