Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj

Esperanto-kulturvespero en la Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

5-a de majo 2025 je 19h30

Fruaj serioj da Esperanto-libroj

Antaŭ 100 jaroj, en 1925, aperis kiel  numero 10 la lasta libro de la serio Nova Esperanto-Biblioteko en la Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel en Berlino kaj Dresdeno. Temis pri la epopeo Atta Troll: Somernokta sonĝo de Heinrich Heine. Jam en 1909 Jean Borel iniciatis la serion Esperanta Biblioteko Internacia. Aperis entute 33 numeroj.

Foje oni ankaŭ hodiaŭ trovas libron el ĉi tiuj serioj. Kiucele Borel kaj Ellersiek eldonis ilin? Kiun signifon havis la libroj pasinte, kaj kiun utilon ili havas aktuale?

Se vi havas proprajn spertojn rilate al la libroj, bonvolu kontribui per tiuj al nia aranĝo

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Vortrag, Lesung, Montags am Viktoriapark and tagged , . Bookmark the permalink.