Monthly Archives: June 2017

De Berlin tra siberio al 102a UK en Seulo

Komence de julio 2017 ekveturos en Berlin internacia vojaĝgrupo per trajno por atingi la 102-an Universalan Kongreson en Seulo (Koreio) 22a. ĝis 29a de julio 2017. En Berlin-Ostbahnhof ekos geedzoj el Japanio, instruistoj de Francio, inĝeniero el Nederlado kaj grupo … Continue reading

Posted in UK 2017 | 4 Comments

Heredantoj de Silentado (kun la aŭtorino)

Speciala Ĵaŭda Rondo 29a de junio 2017 Libroprezento en la germana. Legado en Esperanto. Diskuto. Laŭnecese okazos tradukado. La verkistino Sabine Dittrich prezentas la Esperanto-tradukon de sia romano „Erben des Schweigens“, kiu aperis en februaro 2017 kaj al kiu kontribuis … Continue reading

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Fascinaĵo Esperanto – libroprezento en la Centro danziger50

Kiam? 26-a de junio je 19h30. Kie? Danziger Straße 50 en Berlino Prenzlauer Berg. Kio? Julilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio 1903-2014

Posted in Vortrag, Danziger 50, Geschichte | Tagged , , , | 2 Comments

Inspira tombo de Zamenhof

Sur Neuköllner.net de 20a de Junio 2017 estas informo pri arta projekto en la kadro de la festivalo „48 Stunden Neukölln“ en la kapelo de la tombejo St. Thomas. Estas fotoj de Ariane Handrock pri tombeja arto. Ŝi informis, ke … Continue reading

Posted in Esperantoplatz | 1 Comment

Jubilea libro en loka informilo

Loka  ĵurnalo de Eberswalde atentigis pri la jubilea libro (Eldono  7/2017 de la 20-a de juni0). La koncernaj paĝoj estas videblaj kiel  PDF-Dokumento. En Berlin okazos la prezentado  de la libro la 26-an de junio en Danziger 50. Pli malnovaj … Continue reading

Posted in Lesung, Berlin, Danziger 50, Eberswalde, Termin | Leave a comment

Gasto en Arema

La kutima vendreda kuveno en restoracio Arema (Moabit) okazis la 9-an de junio. Estis du komencantoj kaj gasto el fora Belgio, kiu sendis fotojn. Restis nur la veteranoj.

Posted in Arema | Tagged , , | Leave a comment

Berlinano estas GEA-prezidanto

Dum la jarĉefkunveno en Freiburg/Breisgau la membroj de Germana Esperanto-Asocio elektis la berlinanon Ulrich Brandenburg kiel novan prezidanton. La antaŭa prezidanto Sebastian Kirf deklaris sian demision pro sanaj kialoj. Pri la nova prezidanto estas gazetara informo (germanlingve) en regiona informilo. … Continue reading

Posted in Berlin, Deutscher Esperanto-Bund | 3 Comments