Der Wedding liest – auch auf Esperanto

La fondaĵo “Bürgerstiftung im Wedding” ankaŭ ĉijare okazigis eventaron kun la titolo “Semajno de lingvo kaj legado”. En tiu kadro mi okazigis legadon de tri poemoj en Esperanto en glaciaĵejo Kibo, kiun funkciigas amikoj. Ĝi cetere ankaŭ havas Esperantlingvan menuon.

Mi elektis jenajn tri poemojn: “paska promenado” (parton de la traduko de Faŭst), “La lupfantomo” en traduko de Bertilo Wennergren kaj “Gruoj” de Kálmán Kalocsay. Por konatigi ilin al la aŭskultantoj, mi preparis folion kun originaloj kaj tradukoj de la poemoj kaj la reta kaj fizika adresoj de nia loka klubo.

La poemlegadon ĉeestis 5 eksteruloj, 3 junaj E-istoj kaj 4 dungitoj de la kafejo. Ekestis agrabla diskuto pri Esperanto kaj edukado post la legado kaj mi havis la impreson ke la aŭskultantoj ricevis bonajn impresojn pri la lingvo kaj ĝiaj parolantoj. Mi eble iam ripetos tiaĵon (kaj korektos la erarojn en la faldfolio). El propaganda vidpunkto gravas ankaŭ, ke ni estis en la programkajero kiu estis disdonita en multaj lernejoj kaj publikaj lokoj en Wedding kaj ankaŭ disponebla rete. Bedaŭrinde, ĝi estis disliverita nur tri tagojn antaŭ la legado.

Rigardo de ekstere al la legado

This entry was posted in Lesung, Berlin, Termin. Bookmark the permalink.

3 Responses to Der Wedding liest – auch auf Esperanto

  1. Pingback: Dreimal Kultur – die Woche Woche der Sprache und des Lesens 2013 auch bei uns | Eiscafé Kibo

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *