Pordego al Kongreso 1999 UK

En la bulteno Starto 4 / 1999 (189) estis represo de la kongresa gazeto de la UK en Berlino

fonto: www.literatura.bucek.name/starto/start499.html

La numeroj en PDF (8 MB) UK 1999 Berlin Kongresaj Kurieroj

Wikipedia UK 1999

Pri la salutvorto de Kofi Annan

Pordego al Kongreso

N-roj 1-6 De la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 1999

Bonvenon en Berlino! alparolis nin la kongresa kuriero, el kiu ni klopodos prezenti la plej interesajn informojn kaj dokumentojn. Post la solena inaŭguro kun salutoj de ĉiuj landaj asocioj startis riĉaj kongresaj programoj en 19 salonoj (nomitaj laŭ gravaj esperantistoj Borel, Bormann, Dieterle, Einstein, Forge, Graetz, Hodler, Hoekstra, Kalocsay, Kühlmann, Lapenna, Manson, Meiners, Schulze, Söderberg, Tautorat, Trompeter, Wüster, Zamenhof). En la kongresa palaco kun multaj eskalatoroj, interne iom simila al la Praga, sed de ekstere pli al metalurgia fabriko pro metalaj muroj kun reto da tuboj, eksvarmis 2700 esperantistoj el la tuta mondo, rapidante jen al la libroservo, jen al prelegoj en unuopaj salonoj, jen al teatraĵo aŭ koncerto.

KONGRESAJ MESAĜOJ

ĜENERALA SEKRETARIO

DE UNUIĜINTAJ NACIOJ

Kun plezuro mi sendas bondezirojn al la 84 a Universala Kongreso de Esperanto. Vi kunvenas je la fino de tumulta jarcento, kiu atestis je la pintoj kaj la abismoj de la ho­maj kapabloj. Multaj mondaj evoluoj rajtas ankoraŭ nin dubigi kaj maltrankviligi. En unu regiono disvastiĝas paco, en alia ek­furiozas genocido. Sen egala lukso apudas teruran malriĉon   la staton, en kiu restas kaptita kvarono de la monda loĝantaro. Tutmondigo nin enretigas ĉiam pli dense, dum maltolero nin plu disigas. Ĉiu progreso estas necerta; la defioj, kiujn ni frontas, fariĝas ĉiam pli kompleksaj.

Hodiaŭ la monda tagordo postulas de la ŝtatoj novajn ideojn, novajn rimedojn, novajn politikajn engaĝojn. Pli kaj pli ofte montriĝas, ke la problemoj komunas. Inter la minacoj troviĝas kelkaj bone videblaj: terorismo, tutmondaj epidemioj, amas­armado. Aliaj insidas kaŝe: klimata ŝanĝo, narkot komerco, la “lavado” de ŝtelita mono. Ĉiuj ignoras landlimojn; ili estas “problemoj sen pasportoj”. Neniu lando sola kapablas ilin forbari. Tial ĉiu lando bezonas Unuiĝintajn Naciojn.

En tia ĉiam pli interplektita mondo, konstrui la pacon   kaj batali kontraŭ minacoj al la paco   postulas la partoprenon de ĉiu civitano kaj ĉiu lando. Diversmaniere kontribuas al tio la registaroj, ne registaraj organizoj, komercaj entreprenoj, akademiaj institucioj, sindikatoj, virinaj asocioj kaj multaj aliaj. En la lastaj jaroj, tiaj diversaj fortoj de la civila socio   la socio, en kiu neniu rajtas sola kaj senkontrole decidi pri komunaj aferoj   montris sin ĉiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj. Tio estas tre pozitiva evoluo, ĉar ĝi helpas respondecigi la registarojn kaj instigas homojn al kundecidado pri temoj, kiuj rekte tuŝas iliajn vivojn.

Ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj ĉi kunrolantoj povas kuniĝi en komuna klopodo: por ekologia sekureco, por homaj rajtoj, por justeco, kaj tiel plu. UN daŭre prezentas malfermitan pordon al vivinda estonteco, praktikan forumon por la efika kunsolvado de mondaj problemoj, surbaze de la universalaj idealoj listigitaj en la Ĉarto. Kiel instruas afrika proverbo: “La Teron ni ne posedas, sed prizorgas por la posteuloj”. Je ĉi tiu historia momento, plena de esperigaj ebloj, mi dediĉis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la helpo de Unuiĝintaj Nacioj. Tian devon, al la nuntempo kaj la estonto, nun frontas ni ĉiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.

Kofi Annan

ĜENERALA DIREKTORO

DE UNESKO

Kun granda plezuro mi sendas bon­dezirojn al la partoprenantoj en la 84 a Universala Kongreso de Esperanto. Via kongreso pritraktos la problemojn de tut­mondiĝo, paco kaj lingva diverseco. Tiuj te­moj ja centre rolas en la programo de Unesko, kaj ne eblas trotaksi ilian gravecon en la ĉiutaga vivo de homoj tra la tuta mondo.

Starigante la demandon “Tutmondiĝo: ŝancoj por paco?”, via kongreso enfokusigas du aktualajn aspektojn de la homa kun­pensado kaj kunagado. Unue, temas pri la eterna problemo de ĉiuj civilizacioj   kiel certigi la pacon; due, temas pri reganta socia evoluo fine de la 20-a jarcento, nome tutmondiĝo. Pro tio, ke paco, evoluo kaj demokratio formas nedisigeblan triangulon, necesas konsideri, kiel demokratio rilatas al tutmondiĝo, kaj kiel tutmondiĝo influas la socian evoluon ĝenerale kaj precipe la kulturan evoluon.

Kiel sian mision Unesko alprenis la celon “konstrui la defendojn de la paco” en la mensoj de ĉiuj homoj. Ĝuste tial nia Organizo direktas sian agadon al la kon­struado de kulturo de la paco. Tiucele ni fondis la projekton LINGUAPAX, kun la devizo “Paco per la lingvoj”. Per plurlingva edukado kaj la subteno de lingva kaj kultura diverseco ĝi celas fortigi la kredon kaj volon je paco inter la lernantoj.

Interparolante, homoj lernas kompreni unu la alian kaj praktiki la moralan soli­darecon, sur kiu baziĝas ĉiu vera integriĝo. En tia aliro efektive kuniĝas la idealoj de D ro Esperanto kaj tiuj de Unes­ko. Ni dividas vizion pri vera tutmondeco, preter la tre limigita tutmondiĝo ekonomia de la merkatoj. Niajn esperojn pri la estiĝo de tutmonda homa komunumo ni bazas sur la plej altaj valoroj de la homa kulturo, tiu transcenda elmontro de la homa spirito. Pro tio, ke kulturon oni esprimas unuavice lin­gve, interkompreniĝo per la reciproka stu­da­do de lingvoj daŭre konsidereblas kiel unu el la plej bonaj rimedoj por kun­konstrui kulturon de la paco.

Ni renovigu niajn strebojn por certigi, ke la tutmondiĝo inkluzivu ankaŭ tiun ĉi dimension: senkondiĉan respekton al kul­tura kaj lingva diverseco. Se ni sukcesos ĉi rilate, tio siavice naskos novajn ŝancojn por plifortigi la pacon kaj plibonigi homajn vivojn.

Mi deziras al vi sukceson en ĉi tiu lasta kongreso de la jarcento kaj atendas kun intereso la raporton pri viaj diskutoj.

Federico Mayor

D RO L.C. ZALESKI ZAMENHOF

Bonvolu akcepti miajn tradiciajn, sin­cerajn salutojn al vi ĉiuj, kunvenintaj por kongresi en Berlino, urbo, kies ĉiu ŝtono ŝajnas grave ŝarĝita de historio; urbo, kie oni iam ordonis ke Esperanto malaperu, sed urbo, kiu fariĝis por la semajno venonta la ĉefurbo de Esperantujo; urbo, de kie oni iam estris la holokaŭston de hebreoj, sed urbo, kiu post kelkaj tagoj simbole trans­donos la verdan standardon al la amikoj en Tel Avivo.

Vi kunvenis por debati pri signifoplena temo, elektita por via Kongreso: pri la Tutmondiĝo kaj pri Ŝancoj por Paco. Temo perfekte adekvata al la loko de la venontaj debatoj kaj al la komunumo debatonta:

  komunumo de Pacaj Batalantoj, kiuj kolektiĝas esperante detrui murojn de miljaroj, starantaj inter la popoloj;

  urbo, kie falis la muro popolon dividinta, eĥo de tiu evento soninta tra la mondo kaj inaŭgurinta falon de muro virtuala, dividinta la homaron en kampoj malamikaj.

Ĉi tie do, fare de dissalto de la Berlina muro, startis la efektivigado de la ideo de Tutmondiĝo, ideo konkretiganta la sonĝon pri Granda Rondo Familia de Popoloj, kantatan en nia himno La Espero.

Okazis hazarde, ke antaŭ dek jaroj, ĝuste kiam la unuaj truoj aperadis en la muro de la honto, mi troviĝis en Berlino, ankaŭ por aferoj de Esperanto, invitite de Helmar Frank al AIS kunveno ĉi tie. Mi tiam travivis vere solenan momenton. En la eto­so ĝenerala, ene de la aro de entuziasmuloj, mi frapadis per marteleto, ie trovita, kontraŭ la muro, konvinkita kontribui tiamaniere al la ‘dissalto de obstinaj baroj…’ Observante la falon de la muro mi havis la impreson esti vida atestanto de la fino de epoko kaj de la naskiĝo de nova, pli feliĉa jarcento alproksimiĝanta, kvankam la vorto ‘tutmondiĝo’ ne loĝis ankoraŭ en mia cerbo.

Tamen mi baldaŭ komprenis, ke la gravaj problemoj, kiuj ekaperas, aŭ reaperas, en tiu feliĉa estonto, fariĝinta seniluziiga nuntempo, postulas tutmond­skalajn solvojn. Ĉu tiaj solvoj, ĉu la tutmondiĝo estas ŝanco por paco? Mia respondo estus: NE   ĝi ne estas ŝanco por paco, ĝi prezentas al paco KONDIĈON NECESAN!

Ĉar se hodiaŭ ne plu ekzistas muro inter iama Oriento komunista kaj Okcidento kapitalista, tamen limo ekzistas inter Nordo riĉa kaj Sudo malsatanta. Do la dissalto de tiu baro ene de mondskale organizota ekonomia ekvilibro estas kondiĉo de paco, ĉar daŭra paco ne estas antaŭvidebla inter satulo kaj malsatulo. Tiel etnaj konfliktoj, kiel religiaj, bezonas solvon pere de mond­skala organizo. Kaj la senlaboreco en nia kontintento, samtempa al grava manko de laborenergio por protekti landojn kontraŭ naturaj katastrofoj aliloke; ĉu tio ne bezonas mondskalajn solvojn? Same kiel pro­tek­tado de la kulturaj diversecoj, pro­tektado de lingvoj, eĉ tiuj parolataj de etaj grupoj, vehikloj de tia diverseco, lingvoj, al kies konservado la neŭtrala lingvo inter­nacia devas kontribui. Kaj fine, sed eble plej grave, la protekto de nia medio, kondiĉo necesa al la daŭrigo de ekzisto de nia mondo, certe ja bezonas tutmondskalan disciplinon!

En la nomo de la familio Zamenhof kaj ankaŭ en la nomo de la Fondumo Zamen­hof, kreita dum la lasta jardeko en la naskiĝurbo de mia avo, Bjalistoko, mi deziras plenan sukceson al la 84 a Univer­sala Kongreso de Esperanto. Esperan­to, vehiklo de la universala TOLEREMO, fundamenta valoro de interhomaj rilatoj, TOLEREMO signifanta respekton de la diverseco, de la alieco, tial do necesa faktoro de sukcesa funkciado de la TUTMONDIĜO.

L.C. Zaleski Zamenhof

INVITO DE LA AMBASADORO

DE ISRAELO

Mi salutas vin en la nomo de la juna ŝtato, kiu antaŭ nelonge renovigis sian antikvan lingvon, tial mi estas impresita esti inter vi. En la historio multaj fortaj nacioj klopodis entrudi sian lingvon. Mia revo estas, ke en la estonteco la tuta junularo lernos el la samaj internaciaj lernolibroj – eble en via lingvo. Mi kore invitas vin al la venontjara kongreso en Tel-Aviv.

(Rim. de la redaktoro: Tiu ĉi alparolo okazis dum la sabata ferma soleno en hebrea lingvo kun interpretado. Mi do transdonas nur kelkajn ideojn laŭ miaj notoj. Sole la lastan frazon lia Ekscelenco diris en Esperanto.)

REZOLUCIO DE LA 84 A UK

Kunvenanta en Berlino, Germanujo, de la 31 a de julio ĝis la 7 a de aŭgusto 1999, kun 2712 partoprenantoj el 65 landoj;

Debatinte pri la temo “Tutmondiĝo   ŝancoj por paco?”;

Konstatinte, ke la celo de la Internacia Lingvo Esperanto ekde la plej fruaj tempoj estas liveri al la mondo egalecan formon de komunikado, kiu konservas la etnajn lingvojn por ties utiligo interne de la diversaj regionoj, nacioj kaj etnoj, kaj per tio certigas eblon de egaleca partopreno por ĉiuj popoloj en la tutmondiĝa procezo, kaj samtempe ŝirmas la kulturan multkolorecon de nia terglobo;

Analizinte la aktualan, ĉiam pli rapidan disvolviĝon de la tutmondiĝo, kiu tamen realiĝas laŭ modelo, kiu kuntrenas la elĉerpon de la naturaj rimedoj de nia planedo, tio estas de nia heredaĵo al la postaj generacioj, kaj kiu alprenas en multaj rilatoj la formon de super regado fare de la plej prosperaj landoj de la mondo, kaj sekve elvokas la fortiĝon de naciismo kaj apartiĝemo multloke, kio siavice endanĝerigas pacon;

Notinte

  ke la intenacia komunumo komencis alfronti tiun problemaron ekzemple per la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj en Rio de Ĵanejro en 1992, en kiu partoprenis la Esperanto movado,   ke Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj la aliaj instancoj de Unuiĝintaj Nacioj devas pluhavi centran rolon en la komuna klopodo por ekologia sekureco, homaj rajtoj kaj justeco en la mondo;

Alvokas

  al Unuiĝintaj Nacioj, al ties instancoj, al ĉiuj internaciaj forumoj, al la ne registaraj organizaĵoj kaj al la uzantoj kaj parolantoj de Esperanto tra la mondo, doni gravan atenton al tiuj ĉi aspektoj de tutmondiĝo, kaj klopodi direkti la procezon tiel, ke ĉiuj homoj de la terglobo profitu el ĝi. Tio povas okazi nur ĉe senkondiĉa respekto de ĉiuj homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj je lingva kaj kultura diverseco;

  al la ekonomie prosperaj kaj politike fortaj ŝtatoj celi ne asimilon de la cetera mondo, sed unuiĝon kun ĝi surbaze de reciproka kompreno,

respekto kaj reciprokaj avantaĝoj, ĉar nur tia tutmondiĝo povas garantii por la homaro solidan pacon en vera feliĉo.

EL LA KONGRESA PROGRAMO

Aŭtoraj duonhoroj okazadis dufoje tage en libroservo, kie la aŭtoroj prezentis siajn verkojn. Lunde Malcolm Jones kaj Erich Dieter Krause (Granda Vortaro Esperanta-Germana), marde Anna Löwenstein (histo­ria romano “La ŝtona urbo” – plej furora libro de UK) kaj Georgo Handzlik, ĵaŭde Manuel de Seabra kaj Ronald Gates, vendrede Roman Dobrzy ski kaj Geraldo Mattos.

Kulturaj programoj: dum la inaŭguro kaj post ĝi prezentis la dancgrupo Diverseco de bahaaj gejunuloj (14-20-jaraj) sian danc­programon. Ni ĝuis koncertojn de pianisto Aldo Fiorentin, akordeonisto Alek­sandr Danko, kantistoj Ĵomart kaj Nataŝa, Helena Puhova kaj Galina Staneŝnikova. Plej gran­dan intereson vekis teatraĵoj Planto en la genuo de la zagreba grupo de junaj ge­aktoroj kaj La eta princo en prezento de du zagrebaj geviroj kaj unu marioneto.

Nitobe-seminario ekde UK Prago ’96 okazas dum UK por neesperantistaj fakuloj, kutime anglalingve, pri interlingvistikaj temoj. En Berlino: La plej gravaj lingvoj en Eŭropo kaj Eŭropa Unio (Prof. Dr. Ulrich Ammon), Kiel novaj evoluoj en lingvaj rajtoj povas stimuli la lingvodiversecon (Dr. Tove Skutnabb-Kangas), Psikologiaj aspek­toj de la lingvoproblemo (Prof. Claude Pi­ron), La lingvoproblemo en Japanio kaj Azio (Prof. Dr. Florian Coulmas), La lingva problemo kaj la konsumanto (Mrs. Emma Bonino).

Internacia Kongresa Universitato prezen­tas male fakajn prelegojn en Esperanto: Sekureco en komputila komunikado – legiti­m­ado kaj ĉifrado (Reinhard Fössmeier), Psikiatrio – sojle al la tria jarmilo (Hans Eichhorn), Teodoro Ŝvarc, entreprenanto, verkanto, travivanto (Humprey Tonkin), Romantikaj poetoj en kontinenta Eŭropo (Marjorie Boulton), Normlingvo kaj dialekto (Martin Haase), PChR-Polimerazo-ĉen­reakcio – revolucia diagnozometodo de AIDS-o. Apliko en Bulgario (Eva Bojaĝi­jeva), De la homarana helpo al la homar­ana interveno en la aktuala internacia juro (Maria Rafaela Urueńa de Hernández), Okcidenta matematiko – sekreta batalilo de kultura imperiismo (Alan J. Bishop).

Libroj: furioza sukceso

1726 titoloj, el kiuj 650 forte rabatitaj, atendis en la libroservo de UEA en salono Kalocsay. Jam la duan tagon de la kongresa semajno elĉerpiĝis en la libroservo la novaj verkoj “Esperanto sen mitoj” de Marcus Sikosek kaj “La ŝtona urbo” de Anna Löwenstein, romano pri sklavino el tempo de Nerono, verkita angle kaj esperantigita de la aŭtorino mem. Gravaj novaĵoj estis la kompleta tra­du­ko de Faŭsto omaĝe al 250-a datreveno de Goethe kaj Granda Esperanta-Germa­na Vortaro de E. D. Krause. Interes­aĵo estis ankaŭ la unua traduko de Karl May (Liberigo).

La tago de lernejo

Marde ĉeestis pli ol cent interesatoj por aŭskulti la prezidanton de ILEI, Mauro La Torre, kiu enkondukis en la temon “Ĉu tutmondiĝo ankaŭ de edukado aŭ ĉu riĉiĝi per diverseco”. Sekve Günther Lobin priskribis la eduksistemon en Germanio. Estis prezentataj instruiloj de ILEI antaŭ ol dediĉi pli ol unu horon al vigla diskutado pri kulturdiverseco en lernolibroj kaj en la komenciĝanta ILEI projekto Interkultura Edukado ĉe “kvazaŭ lernejo” en interreto.

Hej, ĉu vi parolas Esperanton

en via familio?

Tia estis demando de ĵurnalisto dum la gazetara konferenco, okazinta la 29-an de julio en la urbodomo de Berlino, organizita de Germana Esperanto Asocio. Frank Stoc­ker, prezidanto de Germana Esperanto­Asocio, Marko Naoki Lins, prezidanto de Germana Esperanto Junularo, Fritz Wollen­berg, LKK ano kaj prezidanto de E­ Ligo Berlino, kaj Kokou Sagbadjelou, prezidanto de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, pre­zen­tis al 25 ĵurnalistoj, venintaj de radio , televid  kaj printkomunikiloj, Esperanton ĝenerale, la kongreson kaj ĝian programon, la praktikajn uzeblecojn, la aktivaĵojn en Berlino kaj en Togolando. Al la supre menciita demando s ro Sagbadjelou povis verve respondi jese. Alia ofte starigita demando kompreneble estis la “konkurenca” rolo de la angla kiel universala lingvo.

Post la konferenco en tre agrabla etoso eblis   enmane sandviĉoj, kafo kaj mikro­fono   respondi dum interpersonaj intervju­etoj pli profunde al gazetaraj demandoj.

La gazetara konferenco estis tamen nur kulmina okazaĵo de plurmonata publikrilata laboro flanke de GEA kaj de berlinaj esperantistoj. Jam ekde aprilo GEA infor­mis la gazetaron per diversaj novaĵoj. Sekve en kvazaŭ ĉiuj berlinaj gazetoj aperis jam tre pozitivaj artikoloj kaj ankaŭ en multaj tutgermanaj ĵurnaloj aperis jam artikoloj, kiel ekzemple en la tre renoma germana politikĵurnalo DER SPIEGEL. Plie GEA centre organizis specialan gazetaran servon: Ĝi dissendis individuan informon al ĉiuj gazetoj en Germanio, el kies regiono venos esperantistoj al Berlino. Estis entute ĉirkaŭ 200 diversaj informoj kaj la reeĥo estis bonega. Al la solena inaŭguro anonciĝis ankaŭ la unua germana televidkanalo ARD.

Porokaza poŝtstampo

La Germana Poŝto eldonis porokazan poŝt-stampon.

Subskribu! La plej granda poŝtkarto de la mondo, kreita dum UK 1998, en Montpeliero, alvenis al Berlino, por ke ankaŭ partoprenantoj de la UK 1999 subskribu ĝin. Poste ĝi revenos al Francio por esti donacita al la Prezidanto de la Eŭropa Parlamento kiel pruvo, ke Esperanto vigle vivas.

Ekspozicio: Modelo por la Homara Unuiĝo prezentis la internacian bahaan komunumon kiel unikan modelon de vere tutmonda kaj ege diverseca komunumo. Videblis ampleksa serio da fotoj pri baha­anoj kaj iliaj aktivecoj ĉirkaŭ la mondo.

Bicikle el Ĉeĥio

La instruisto por gimnastiko kaj geografio Oldřich Schwetter forveturis la 28 an de junio el Havířov pro­ksime de Ostrava kaj biciklis 1146 kilometrojn ĝis Berlino, sur­­voje vizitinte esperantistajn kaj aliajn ge­amikojn.

Kalendaro 2000   niaj infanoj

Bela bildkalendaro, eldonita de la E klubo de Lund, Svedio por apogi la agadon de Pacamanta Esperanto Rondo en Mwanza, Tanzanio kaj aparte por helpi financigi la diskonigon kaj disvastigon de sunenergiaj kuiriloj tie kaj ankaŭ en aliaj afrikaj landoj.

“Faru mem” kalendaro. Jen donaco por viaj amikoj: En la UK librovendejo estis antaŭ­mendeblaj kalendaroj por memkompletigo. Elektu la bildojn, fotojn, poŝtkartojn ktp. kaj metu ilin en la kadrojn.

65-a Internacia Kongreso

de Blindaj Esperantistoj

La kongreso okazis en Berlino de la 25 a ĝis la 31 a de julio 1999. Partoprenis 102 vid­handikapitoj kaj akompanantoj el 18 landoj en 4 kontinentoj. Unuafoje ĉeestis afrika blindulo Lazare Hounake el Lomé, Togolando, kiu tute sola sukcesis alveni. Amerikon reprezentis Jean Sorel (Kanado), Azion   Natalija Kasymova (Taĝikio).

La kongresa temo “Esperanto kaj kulturo” inspiris i. a. altnivelajn prelegojn de LKK prezidanto Theodor Speckmann pri Goethe kaj Fontane, de Nadja Ĵukova pri Puŝkin kaj de Otto Prytz pri la norvega aŭtoro Falkberget; krome muzikon de krimea blindulgrupo.

Riĉa ekskursa programo vidigis Berlinon, Potsdam (kastelon “Sanssouci” kun unika ŝanco mane vidi objektojn) kaj   kvietige   Spree arbaron. Pli fakaj temoj rilatis la kulturan servon de la Finna Blindulligo (Raimo Tanskanen) kaj la influon de la sociala kaso de Eŭropa Unio al dungado de blinduloj (Arvo Karvinen).

Resume: ĝi estis unu el la plej sukcesaj blindulkongresoj de la jarmilo.

La venontan kongreson organizos ver­ŝajne bulgaraj membroj en Plovdiv (por la jaro 2000).

(Rob Moerbeck, Jan Bemelmans)

Radio ĝenerale

Tutaparte por Esperanto en radio 1999 estas jaro de la interreto. Ja pli kaj pli da esperant­lingvaj radioprogramoj estas aŭd­eblaj tra la Tut-Tera Teksaĵo (pere de tek­no­logio Real). Temas ne nur pri internaciaj ŝtataj stacioj (Varsovio, Tallinn, Vieno kaj Vatikano) sed ankaŭ pri lokaj iniciatoj: jen de Västeräs (kiu antaŭe elsendis nur loke per FM kaj nun akiris mondskalan aŭskul­tantaron), jen de ekaperantaj stacioj, kiuj el­sendas nur interrete: Retradio el Koreio kaj Radio Saluton. Detaloj kaj ligoj ĉe la TTT ejo de Esperanto en Radio:

http://osiek.org/aera aŭ surpapere.

Bruno Masala

EU parlamentano pledas

por Esperanto

Dum la inaŭguro de la UK parolis D ro Christoph Tannert, ano de la Eŭropa Parla­mento kaj membro de la honora komitato de la UK. Li interalie diris jenon (elĉerpaĵoj tradukitaj el la manuskrito): “La Eŭropa Unio aktuale havas 15 membroŝtatojn kun 11 oficialaj lingvoj. Tiom same da oficialaj lingvoj havas la Eŭropa Parlamento, kaj kun la venontaj pliampleksigoj fariĝus 10 pli, se oni restus ĉe tiu principo. Tio ne eblas. Ĉiukaze estas maljusta principo, ĉar en multaj membroŝtatoj ekzistas pli ol unu lingvo. Solvo nur povas esti uzo de dua lingvo komuna por ĉiuj. En la institucioj de la EU la angla jam estas fakte la komu­nikada lingvo. Sed estas tre simpla angla, kaj kiel ĉiuj etnaj lingvoj ankaŭ la angla ne estas neŭtrala politike kaj kulture. Do oni konsideru konstruitan lingvon kiel Espe­ranto. 128 anoj de la Eŭropa Parlamento (pli ol 20%) subtenis iniciaton, kiu postulas Esperanton kiel devigan lernejan fakon. Intertempe mi ankaŭ aliĝis al ĝi. Mi fine citas la filozofinon Hannah Ahrendt: ‘La unuiĝo de la homaro kaj ĝia solidareco ne povas konsisti el tutmonda kontrakto pri unu religio, unu filozofio, aŭ unu registara formo, sed nur el la fido, ke la diverseco montras al la unueco, kiu per la malsamoj samtempe estas kaŝata kaj malkaŝata’. Por tia unueco komuna komunikada lingvo estus plej bona kondiĉo, nome por vivo­plena multeco de lingvoj”.

Raportoj pri fakaj asocioj

Poŝtistoj. Dum la ĉefkunveno de IPTEA prezidanto Veikko Mäki Luopa el Finn­lando raportis, ke en lia hejmlando ekzistas plej multegaj radio telefonoj kompare kun la loĝantaro, nome 60%.

Monda Turismo. 50 personoj ĉeestis la kunvenon kaj aŭdis pri la bona evoluo de la Internacia Asocio “Monda Turismo”, kiu agas mondskale. Ĉimonate okazas vojaĝo al la 2-a Azia Esperanto Kongreso en Hanojo. La kunveno instigas al LKK oj ebligi malaltkostan loĝadon por homoj el malriĉaj landoj.

Kosmologio de Martinus. S. F. Jorgensen laŭdas la kunvenojn de Martinus Instituto pri reenkarniĝo kaj karmo: “La prelego donis inspiron por fariĝi pli bona homo.”

Verduloj. Asocio de Verdulaj Esperantistoj informas pri kontaktoj al Verdaj Eŭropa­Parlamentoj. La franca partio Les Verts subtenas proponon studi kian rolon esperanto povus ludi inter Verdulaj partioj.

Vegetaranoj. Por la unua fojo okazis kurso de Esperanto laŭ Ĉe metodo kaj Mazidum la “The 7th European Vegetarian Union Congress” en de la 18-a ĝis 23-a de julio. La lingvoj de la kongreso estis la angla kaj la germana. Inter la 300 kongresanoj estis 20 lernantoj de diversaj landoj, kaj pluraj daŭrigas la lernadon.

Eŭropa E Unio. Marde okazigis sian duan fermitan kunsidon. Tie elektiĝis la nova “trojko” kaj decidiĝis la EUU membro­kotizoj ankaŭ por la jaro 2000. La trojko konsistas el prezidanto Umberto Broccatelli (Italio), kasisto Hans ten Hagen (Neder­lando), sekretario Katinjo Fetes Tösegi (Aŭstrio).

Litova Stelo. Legantoj kaj legontoj de Litova Stelo ĉe kunveno eldiris kontenton pri enhavo, lingvaĵo kaj aspekto. La redak­toro P. Ĉeliauskas invitis ne nur aboni ĝin (eblas dum la UK ĉe la giĉeto de Litova Stelo), sed ankaŭ kontribui materialon.

Nefumantoj: 33 personoj el 12 landoj ĉe­estis la kunvenon de nefumantoj TADEN. TADEN fondiĝis en 1995/96 kun la celo preventi fumĝenon al aliaj. Oni informis ekz. pri protestoj de la nederlandaj aktivaj nefumantoj kontraŭ publika fumado en TV forumo kaj pri malpermeso de tabak­reklamoj en Eŭropa Unio ekde 2006. Finno konstatis, ke ofte homoj fumas en zonoj de malpermeso, ankaŭ ĉi kongreseje.

IKUE renkontiĝo: Membroj de IKUE (Inter­nacia Katolika Unuiĝo Esperantista) kaj multaj gefratoj kuniĝis plensalone; P. A. Kronenberger invitis raportojn pri agadoj, kaj oni do informis ekz. pri la medalo de toleremo (fare de Societo Zamenhof) al papo Johano Paŭlo 2-a, la nuna “ĉielarka nacio” en Sud Afriko kaj multaj aliaj aferoj. La kunveno bone preparis la kunlaboron en Gliwice dum la venonta Ekumena Kon­greso.

Rondo Kato: 55 katamikoj kunvenis kaj decidis pri estrara kaj kasa raportoj, diskutis pri individua kunlaboro de E katamikoj, pri agado de unuopaj katamikoj en besto­pro­tekta laboro. En Germanio fondiĝis antaŭ tri jaroj katrondo de reciproka helpo. Rondo Kato havas amikojn en pli ol 35 landoj de ĉiuj kontinentoj.

FAME fondaĵo elektis novan estraron. Prezidanto   anstataŭ Stefan Maul   nun estas D ro Werner Bormann, estraranoj D ro Till Dahlenburg kaj Utho Meier.

“Internacia Preĝhoro”: Lundon la 2-an de aŭgusto kunvenis ĉ. 70 homoj el plej diver­saj devenoj religiaj kaj naciaj. En la preĝejo “Am Lietzensee” por komune partopreni “Inter religian Preĝ horon” organizitan de BEL (Bahaa Esperanto Ligo) kune kun WCRP Berlino (World Conference on Religion and Peace). En fratece spirita etoso eksonis sanktaj vortoj el la Biblio, el Korano, el Bagaupo Cito, el budhisma Sutro, ankaŭ el Bahaa Preĝo de la Unueco, kaj speciala Tanka o de OOMOTO pri Esperanto. Post komuna kanto fina en germana kaj Esperanta lingvoj, ĉiuj povis ĝui amikecan interparoladon ĉe malgranda bufedo.

Verkistoj: Esperantlingva Verkista Asocio EVA havis sian jarkunvenon kun ĉ. 20 partoprenantoj, inter ili pluraj verkistoj, sub gvido de Gerrit Berveling. Estis akceptitaj novaj membroj: Tomasz Chmielik (Pol­lando), Anna Löwenstein (Britio / Italio), Dao Anh Kha (Vjetnamio) kaj Gunnar Gälmo (Svedio). La Sveda Akademio kon­firmis al EVA la ricevon de la dokumentoj pri kandidatiĝo de William Auld por la Nobelpremio pri literaturo por la jaro 1999. Estis lanĉitaj pluraj projektoj, interalie pri alvoko al legantoj de kelkaj literaturaj gazetoj elekti 25 plej ŝatatajn aŭtorojn / verkojn en Esperanto. Oni esploros pri ebleco filmi intervjuojn kun verkistoj por starigi arkivon de vidbenda materialo pri Esperantaj aŭtoroj. (S. Štimec)

Deklaracio pri Etnista Humanismo. La kunveno de IKEL je dimanĉo aprobis la Deklaracion por Etnista Humanismo. Laŭ tiu deklaracio la nuna monda situacio estas plurflanke kritikinda, pro tutmondiĝo, kiu okazas en la plej malbona maniero priori­tatigante la interesojn de ekonomiaj potenc­elitoj anstataŭ klopodi solvi mondskale la problemojn de malriĉeco, malsatado, ne­justeco. Eĉ, tiuj grupoj ekspluatas la ekzis­ton de etnaj konfliktoj por akapari al si la disponeblajn rimedojn kaj akiri kontrolon super neleĝaj negocoj kiel vendado de armiloj kaj drogoj. El tio venas ne plu tolerebla ekspluatado de la naturo, kiu kaŭzas katastrofojn kiel la forcejan efekton, kaj militoj, kies superstrukturo estas etna, sed kies efektiva kialo estas ekonomiaj interesoj.

La IKEL membroj do intencas direkti sian agadon al pli justa distribuo kaj uzo de naturaj rimedoj, kiu evitu ekspluatadon super indiĝenaj popoloj kaj ekologiajn kata­strofojn.

Esperantlingva kafejo. Bela kafejo “Verda Dorno” kun trankvila ĝardeno kaj tre mal­altaj prezoj invitas al kafo, teo, kuko, biero, suko aŭ alia. Ĝi troviĝas je kvaronhora pi­eda distanco de la kongresejo proksimume de S haltejo “Raußendorfplatz”. Funkciis dum UK.

Fervojistoj. Kunvenis 76 gekolegoj el 17 landoj. Inĝ. István Gulyás prezidis kaj raportis pri la okazinta 52 a IFEF kongreso en Le Mans (Francio). Estis prelego pri la venontjara “EXPO 2000” okazonta en Hannover, Germanio, inkluzive pri la rolo de la fervoja trafiko. Fakekskurso kondukis al granda fervojo konstruejo en la mezo de Berlino.

Kulturaj ĉefurboj. En la jaro 2000 naŭ urboj estos kulturaj ĉefurboj de Eŭropo: Bologna (IT), Bruxelles (BE), Praha (CZ), Helsinki (FI), Kraków (PL), Avignon (FR), Bergen (NO), Rejkjavik (IS), Santiago de Compostela (ES). Antaŭ pli ol 100 parto­prenantoj oni raportis pri la agado rilate tiun temon kaj pri la ĝisnunaj kontaktoj kun la oficialaj organizo komitatoj. Post la kun­veno la esperantistoj el la koncernaj urboj organizis apartan renkontiĝon por pli bone kunordigi la landajn iniciatojn.

Urso kurso. Surprizo estus milda adjektivo por priskribi, kiel ravita mi fariĝis, kiam mi ĉeestis prezentaĵon de Malcolm Jones pri kurso por infanoj (6  ĝis 10 jaraĝaj). La instrumaterialoj faritaj kun granda dediĉo konsistas el lernolibroj, instrugvidiloj, kvi­zoj, ludiloj, premioj k.a.

UEA komisiono por Ameriko. Ĝi informis pri sia agado en kunsido, kiun ĉeestis 122 personoj. Unu el la eroj estas la revivigo de la serio de amerikaj kongresoj; ĉi jare ĝi okazis en Bogotá. Estis lanĉita la numero 2 de la bulteno “Aktiv Ameriko”, kiu legeblas ankaŭ ĉe http://www.digicron.com/ameriko. Vizitintoj de Sudameriko el Germanio kaj Francio raportis pri siaj vizitoj. Bill Maxey informis pri siaj instruvojaĝoj. Oni emfazis la gravecon de streboj krei kaj fortigi la kontaktojn kun la najbaraj landaj asocioj. Fine de la kunsido la ĉeestantoj malavare donacis monon por la sendado de vortaroj al Kubo.

Komercistoj. Multaj membroj kaj gastoj parto­prenis la jarkunvenon de IKEF (Inter­nacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo). Prezidanto Franz Braun prezentis raporton pri 1998. En la 15-a jaro de la fakgrupo la membraro kreskis. Finance IKEF estas stabila. Ĝi fruktodone kunlaboras kun pa­ren­ca grupo TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj). Tiucele okazis ankaŭ komuna kunveno. Multaj reklam­anoncoj popularigis diversajn kompaniojn en E movado, kio havigis makleraĵojn al la kaso. La agadplano por 1998   2000 havas tre gravajn taskojn, el kiuj la membroj (kies du­ono estas interretanoj) povas selekti laŭ­vole, kaj ĉiuj povas kontribui al realigo. IKEF havas hejmpaĝon. Oni diskutis la terminaran laboron kaj novaj volontuloj aliĝis al la Terminara Sek­cio.

Verduloj. Renkontiĝon de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj) partoprenis preskaŭ 100 membroj kaj interesatoj. Ĉe la raporto de la sekretario menciindas, ke videblas la unuaj rezultoj je landa kaj internacia nive­loj. En la franca programo de la Verda Par­tio okaze de la baloto por la Eŭrop Unia Parlamento (EP) estis publikigita propono studi la potencialon de Esperanto por la uzebleco ene de EP kaj EU. Dume por si­mi­la propono en la germana Verda Partio nur voĉdonis 25 % de la delegitoj. AVE klopodas estigi diskuton pri la lingva pro­blemo en la Verda Grupo de EP. Similan paŝeton AVE atingis dum la 2-a Kongreso de la Federacio de Eŭropaj Verdaj Partioj fine de februaro en Parizo. Kunagadis SAT kaj junaj esperantistoj ĉe informstando.

Aŭtomobilistoj. Refondiĝis la faka asocio de aŭtomobilistoj kun reprezentantoj el 11 landoj. La nova nomo de la asocio estas: Aŭtoklubo Esperantista.

Senmone: Kunvenis SIKA (Senmonaj Inter­­ŝanĝoj kaj Alternativo) por plifirmigi sian asocion registrita. La partoprenantoj elek­tis novan estraron kaj raportis pri pas­inta agado. Oni diskutis pri eventuala traduk­teamo por diskonigi informojn pri pluraj temoj urĝaj.

Komunistoj. Internacia Komunista Espe­rant­ista Kolektivo (IKEK) en sia kunveno diskutis pri venonta konferenco en Havano (Kubo), lecionoj el la pasinteco kaj propo­noj por la estonteco.

Ekskurso tra Berlino. Estis interesa kaj agrabla ekskurso. La ĉiĉerono kaj la traduk­anto bonege plenumis siajn taskojn.

Ekskurso “kaŝita orienta Berlino”. La ĉiĉerono, s ino Hella Lanka, lerte kaj klare parolis, eksplikis la interesan Esperanto­historion.

Terminologio. Ĉeestis la kunvenon pli ol 80 interesatoj pri terminologio. Oni aŭskul­tis prelegojn de Wera Blanke pri TEC (Terminologia Esperanto Centro), de Lluis de Yzaguirza i Maura pri neŭtralaj lingviloj por la plejmultoj kaj de Christer Kiselman pri reviziado de PIV. Sekvis informoj pri konkretaj terminologiaj atingoj ĉe forstistoj kaj fervojistoj. Dum vigla diskuto klare sonis la deziro revigligi TEC on, tamen kun ŝanĝita labormaniero.

Strategia forumo. Kunvenis pli ol 50 re­pre­zentantoj de diversspecaj organizaĵoj, kies komuna trajto estas uzado de Espe­ranto kiel komuniklingvo. Komence oni aŭskultis prelegojn de prof. Helmar Frank (AIS) el vidpunktoj scienca kaj kultura, de Franz Joseph Braun (IKEF) el vidpunktoj ekonomia kaj industria kaj de Kep Enderby (ĉi tie nome de EJA) el jura vidpunkto. Por sekvanta vigla diskuto, dum kiu la disku­tantoj ne prezentis siajn organizaĵojn, sed vere strebis direktiĝi al komuna strategia plano, evidente la tempo ne sufiĉis. Tial por la venonta strategia forumo oni volas disponigi minimume 4 horojn.

Matematikistoj. Kunvenis 20 homoj. Interalie oni eksciis, ke prof. Kiselman pre­paris terminaron por la estonta eldono de PIV. Ĝi estas je la dispono de la publiko por komentoj.

Naturkuracado. 140 gekolegoj kaj interes­atoj partoprenis la fakkunsidon de INA. Harald Schicke raportis pri sia laboro dum la pasinta jaro: INA aperigis interreto­paĝojn en E-o (http://www.esp ina.com) kaj la germana (http://www.mz verlag.de);

Ĝi trovis subtenon de germana firmao. S ro Schicke faris prelegvojaĝon en Koreio, kiu trovis vastan eĥon. La ĉefa prelego de la kunveno estis pri aŭtismo.

Studgrupo “Perspektivo”. La naŭ membra grupo prezentis sin al publiko. Ĝi intencas analizi la fenomenon Esperanto kaj esprimi opiniojn, konsilojn kaj rekomendojn.

Sociallaborantoj. La fakorganizo ASLE havis dum UK du kunvenojn. La jarkun­venon dimanĉe partoprenis 21 homoj. Oni re­elektis la estraron. Marde 18 personoj ĉe­estis neformalan kunvenon. Elfriede Blasius el­laboras fakan terminaron pri socialaj espri­moj kaj ĝis nun kolektis ĉ. 400 ter­minojn. La venonta jarkunveno okazos dum Eŭrop Unia E Kongreso en Ostende.

SAT. 40 personoj (SAT membroj kaj interesatoj) partoprenis la kunvenon. Post mallonga prezentado de SAT ekestis multaj demandoj, ekz. pri la celoj de la laborista asocio kaj pri la venonta eldono de PIV.

Samseksamuloj. 35 membroj ĉeestis la fak­kunvenon de la Ligo de Samseksamaj Ge­esperantistoj (LSG). Demisiis prezidanto D ro John Wells. Nova prezidanto estas Arnold Victor. Cetere oni elektis Leon Roijen sekretario kaj reelektis Ulrich Wilke kasisto. La plej tikla demando estis fin­akcepti la nomŝanĝon aprobitan en la antaŭa fakkunsido (Gej Lesba Esperanto­Asocio, GLEA). Oni decidis ne akcepti ĝin, kaj la organizo daŭre restas LSG. Ĉeestis ankaŭ la fondinta membro Peter Danning, kiun oni elektis honora prezidanto.

Mondcivitanoj. Ilian kunvenon partoprenis ĉ. 60 70 personoj, kies triono estis intere­satoj. S ino Charpentier klarigis, kiel kaj kial naskiĝis la organizo en 1949. La ĉefa celo tiam estis “la paco por la mondo”. Oni raportis pri financa problemo por la Monda Bulteno. Estas lanĉita teksto pri starigo de pacministerioj en ĉiuj ŝtatoj ekde la jaro 2000 kaj por senmilita estonto. Kelkaj broŝuroj kaj glumarkoj estas haveblaj ĉe la raportinto s ino Charpentier.

AIS IKU. 80 personoj ĉeestis la prelegon de Prof. Eichorn kaj D ro Fössmeier pri medicino kaj pri komputila sekureco. La du ok lecionaj kursoj kadre de AIS IKU (Internacia Kongresa Universitato) montr­iĝis granda sukceso: Ĝis la lastaj lecionoj la salono estis plena; je la komenco bedaŭr­inde eĉ estis necese rifuzi la aliron al kelkaj malfrue alvenantaj interesatoj. La studentoj estis el ĉiuj plenkreskulaj aĝoj; evidente multaj ĝuis la spiradon de iom da “universitata aero”.

En la kurso pri komputila sekureco okazis fina ekzameno, kaj pluraj kursanoj petis ateston pri partopreno. Danke al la helpo de Prof. Wickström eblis prepari la ateston per komputilo de Humboldt­Univer­si­tato, tiel ke la anoncintoj povis tuj kun­porti siajn atestojn.

AIS San Marino dankas al UEA pro la organizo de AIS IKU kaj al la profesoroj Selten kaj Krause (rektoro kaj vicrektoro de IKU) pro la enkonduka prezentado. Reinhard Fössmeier.

Esperantologia konferenco

okazis ĵaŭde la 6 an de aŭgusto 1999   sub gvido de Marc van Oostendorp   en amfiteatre aranĝ­ita salono Hodler, plenplena de aŭskul­tantoj.

La unua preleganto Christer Kiselman (Svedio) prezentis revivigon de esperanto­logia revuo ESPERANTOLOGIO   ESPERANTO STUDIES, al kies unua kajero kontribuis Marjorie Boulton, Carl Stop Bowitz (el heredaĵo), Paul Neergaard (el heredaĵo), Geraldo Mattos, Detlev Blanke, Sabine Fiedler, Marc van Oosten­dorp kaj Christer Kiselman mem kiel redaktoro.

Ilona Koutny (Hungario) larĝe priparolis problemojn leksikografiajn, subsktrekante signifon de t.n. korpusoj, ampleksaj kolek­toj de samĝenraj tekstoj (sciencaj, teknikaj, beletraj, parolaj, infanaj, junularaj ktp.), kies komputila prilaboro povus rezultigi lingvouzon (oftec liston) en la koncerna ĝenro. En Esperanto mankas precipe parolaj korpusoj (surbendigoj de naturaj inter­paroloj inter esperantistoj) kaj sekve niaj vortaroj nur pale spegulas la efektivan buŝan lingvaĵon de Esperantujo.

Miroslav Malovec (Ĉeĥio) klarigis grav­econ de enkomputiligado de libroj, eĉ jam eldonitaj, por garantii ilian transvivon en la futuron malgraŭ la fakto, ke Esperantujo ne disponas pri tiom granda kvanto da muzeoj kaj publikaj bibliotekoj kiel naciaj lingvoj. (Cetere, la gazetoj jam alportis informon pri prototipo de futuraj libroj: malpeza libra kovrilo, kies internaj du paĝoj estas fakte ekranoj. La leganto sidos komforte en fotelo, per butonoj elektos grandecon de skribo kaj paĝon de unu el 300 verkoj kaŝitaj en la elektronika ĉipo).

Helga Farukuoye (Aŭstrio) prezentis sian laboron en Internacia Esperanto Muzeo de Vieno, kies biblioteko fariĝis parto de la Aŭs­tr­ia Ŝtata Muzeo kaj devas esti komputile prilaborata laŭ la sama maniero. El 21 000 volumoj ŝi sukcesis ĝis nun en­komputiligi la titolojn de proksimume 3000 verkoj. Kun elserĉa programo TROVANTO ili estas alireblaj ĉe interreta adreso www.onb.ac.at (oftaj vizitoj necesaj, alie la projekto povus esti ĉesigita pro malgranda intereso de esperantistoj).

Seminario “Lingvoj en interreto”

vendrede en la sama ĉambro siamaniere daŭrigis la esperantologian konferencon.

Marc van Oostendorp (Nederlando) esprimis timzorgon, ĉu la granda kvanto da retanoj kun propra TTT paĝo unuflanke kaj lobiado de komercaj firmaoj aliflanke ne kondukos al ŝanĝo de la reta strukturo tiel, ke la privatuloj estos ekskluditaj el aktiva kontribuado al la reto (same kiel oni forte limigis antaŭ jardekoj la radio amatorojn, kiam ili tro plenigis la frekvencojn). Tiu­kaze la reto fariĝus nur unudirekta amas­komunikilo por reklamoj same kiel radio kaj televido. Alia danĝero venas de la privilegia posteno de la angla en funkcio de gastiganto kaj mastrumanto, dum la ceteraj lingvoj restaj nuraj gastoj en la reto. Tamen, se la pesimismaj prognozoj ne plen­um­iĝos, la reto povas revivigi kaj eternigi ĉiujn 6000 lingvojn de nia planedo kaj iliajn literaturojn.

Martin Haase (Germanio) priskribis la aplikon de la germana en la reto. Ofte la buŝaj parolantoj klopodas uzi la kultivitan literaturan lingvaĵon, en la retaj diskutejoj oni male renkontas strebon imiti per skribaj rimedoj la familiarecon de ne­formala buŝa interparolo. Per ideo­gramoj, majuskloj, ripetataj kri  aŭ demandsignoj oni esprimas ridon, ploron, ekkriojn, kisojn, emfazojn, ĝemojn, oscedojn. Inter la retaj diskutantoj evoluis vico da reguloj kaj ankaŭ mal­longigoj kaj ideogramoj ( : x = kiso, ROTFL = mi ridegas, LOL = mi ludas). Kelkaj el la mallongigoj jam penetris en la normalan buŝan lingvon simile kiel la usona O.K.

Ilona Koutny (Hungario) dediĉis sian prelegon al la internacia lingvo en la interreto. Ŝi informis precipe pri Virtuala Esperanta Biblioteko, Flavaj paĝoj, Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj, pri diskutejo Bja listo, pri hejmaj paĝoj de E asocioj landaj kaj fakaj, vortaroj, literaturo, instru programoj. Samtempe ŝi atentigis pri misaj aferoj aperantaj en la reto: dissendado de nepetitaj reklamoj, kutime pri sekso, kaj malzorga stilo de retleteroj, kiu maleduke influas ĉefe infanojn. Adreso de Esperantaj TTT paĝoj: www.esperanto.net/veb.

Enketaj rezultoj.

Jen la unuaj tri ciferoj post trastudo de la unuaj 50 kongresaj enketiloj: meza aĝo de kongresano: 52 jaroj; meza aĝo dum unua kontakto kun Esperanto: 22 jaroj; meza aĝo dum eklerno de Esperanto: 31 jaroj. Sekve averaĝe pasas 9 jaroj inter ekkontakto kun Esperanto kaj eklerno de la lingvo.

Savi kulturan heredaĵon

Dum 112 jaroj nia komunumo produktis amason da kulturaĵoj. Ili estas plej ofte sur detruiĝemaj materialoj. Nia tasko estas nun pripensi strategiojn por savi ilin. Alia tasko estus kompili kompletan bibliografion de Esperanto. Ni ankaŭ bezonas gvidliniojn por katalogigi la diversajn Esperanto­bibliotekojn.

Kompakt Disko por Afriko

Ĵus aperis kompakt disko kun tri muzikaĵoj kun Esperanta teksto kaj du nur instru­mentaj. Teksto kaj muziko de Magnus Lund, Svedio. Ĝi kostas 10 DEM   tiu mono estos uzata por la afrika agado.

Forumo de Fakaj Asocioj

Kunvenis ĉ. 50 homoj el diversaj fakoj.

Roland Rotsaert (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) atentigas pri la pro­ble­moj, kiujn asocio havas por bone prezenti siajn informojn tra interreto.

André Weber: Sur ‘Esperantaj’ produktoj oni sisteme menciu interret-adreson:

http://www.esperanto.org

G. Grattapaglia: Faka agado estu prioritata precipe, kie estas lingvaj problemoj plej gravaj (eĉ se oni ne konscias pri tio)   ekz. rotarianoj (E grupo: RADE). Idearo de rotarianoj tre similas al esperantistoj.

Lászlo Szilvási (revuo Eventoj): (1) Eventoj ofertas servojn al fakaj asocioj (aperigo de informoj). (2) Budapeŝta E domo havas (kun UEA) projekton ‘savu nian kulturon’ por redisponigi fakan literaturon, enkomput­iligante ne plu haveblajn verkojn. Aŭtoroj sendu siajn verkojn en elektronika formo.

Rapley (La Kvinpetalo, La Bouresse): Fakaj asocioj sendu informojn pri si por disdono al kursanoj de Kvinpetalo.

Ekumena Diservo

Pli ol 600 homoj partoprenis la “feston de dankemaj homoj” dimanĉe en la historie grava preĝejo “Sankt Marien”. Elstaris kontribuo de ĥoro el Munkeno kun meso komponita originale en Esperanto. La Di­servon gvidis pastroj el pluraj nacioj. Me­mo­rigante pri mallumaj punktoj de la milita kaj postmilita historio, predikis A. Burk­hardt pri la temo elektita de Berlinanoj: malgraŭ elreviĝoj dankemo pri ĉiuj ebloj.

Belartaj Konkursoj

Jen la rezultoj en 1999:

Poezio: 1 a premio: Antonio Valén (His­panio) pro “Amafer’ iama”; 2 a premio: Stefan MacGill (Hungario) pro “Ercoj”; 3 a premio: Gonçalo Neves (Portugalio) pro “Amoroj”; Honoraj mencioj: Gonçalo Neves (Portugalio) pro “Gagat'” kaj “Aglo”. Partoprenis 52 verkoj de 25 aŭtoroj el 17 landoj.

Prozo: 1 a premio: Sten Johansson (Svedio) pro “Nepoj en Torento”; 2 a premio: Sten Johansson (Svedio) pro “Kastelo de revoj”; 3 a premio: Lena Karpunina (Germanio) pro “La ridinda letero”; Honora mencio: Jorge Camacho (Hispanio) pro “Ludwig”. Partoprenis 20 verkoj de 14 aŭtoroj el 12 landoj.

Teatraĝo: 1 a premio: Paul Gubbins (Britio) pro “Nun ni parolu!” kaj “Kien la pruneloj kreskas”; 2 a premio: ne aljuĝita; 3 a premio: Paul Gubbins (Britio) pro “La forlasito”. Partoprenis 5 verkoj de 3 aŭtoroj el 3 landoj.

Eseo: Premio “Luigi Minnaja”: Gonçalo Neves (Portugalio) pro “Niaj verboj sen veproj”; 2 a premio: ne aljuĝita; 3 a premio: ne aljuĝita.

Kanto: Premio “Ahn Song san pri Kanto”: Valentina Maria Nan (Rumanio) pro “Ami”; 2 a premio: Fiorello Fiorentin, teksto, kaj Aldo Fiorentin, muziko, (Italio) pro “Rifuĝintoj”; kaj Anja Karkiainen, teksto, kaj Vesa Pölkki, muziko (Finnlando) pro “Kiam la folioj flavas”; 3 a premio: Aldo Fiorentin pro “Pensoj pri la paco”. Partoprenis 10 kantoj de 6 aŭtoroj aŭ aŭtoraj duopoj el 6 landoj.

Infanlibro: Premio “Infanlibro de la Jaro 1998”: Kroatia Esperanto Ligo pro la libro “Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapic” de Ivana Brlic Mazuranic, trad. el la kroata Maja Tišljar.

Vidbendo: 1 a premio: “Esperanto in Mecklenburg und Vorpommern 1905 1944” (1 a parto) de Ralf Kuse, Germanio; 2 a premio: “Esperanto   komunikado kaj kulturo” de Brazila E Ligo, reĝisorita de Ciro Gomes de Freitas; 3 a premio: “Malproksima eĥo de la silka vojo” (pri Taĝikio) de Firdaus Ŝukurov, Taĝikio. Du vidbendoj ne videblis pro teknikaj kialoj. Sume partoprenis 5 vidbendoj.

F. L. Veuthey

Homaj Rajtoj

Fama franca oceanografo, J. Y. Cousteau, antaŭ sia forpaso, lanĉis ideon pri aldono al Homaj Rajtoj: la Rajtoj de la Estontaj Generacioj ; ĉar ekde nun ni respondecas pri tio. Lia teamo kolektas subskribojn por apogi tiun agadon (ĝis nun pli ol 9 milionoj). Ili estos prezentataj ĉe Unuiĝintaj Nacioj. En via lando vi povas ankaŭ agadi, subtenigi. Pro tio, ni demandas bonvolem­ulojn por traduki al Esperanto, de la franca aŭ de la angla, malmultajn informojn. Ali­flanke, ni demandas tradukantojn el Espe­ranto al gepatraj lingvoj. Informoj: S-ro René Ballaguy, 12 rue du Ct Cousteau, 95000 Francio, .

12-a Internacia Medicinista

Esperanto-Konferenco en Opava

Ekde la 24-a ĝis la 29-a julio 1999 okazis unuafoje en Ĉeĥa Respubliko sub ho­nora protektado de la ĉefurbestro de Opa­va J. Mrázek la 12-a Internacia Me­d­icinista Esperanto-Konferenco IMEK ’99. Jam lon­ge antaŭ la konferenco LKK faris multon por atingi atenton de publiko, ĵurnalistoj kaj eventualaj sponsoroj. Tiu aktiveco estis sukcesa kaj la unuan fojon en la historio de Imekoj estis la konferenco subvenciita de kelkaj entreprenoj kaj farmaceŭtikaj firmaoj kaj estis akompanita per granda intereso de regionaj kaj tutŝtataj ĵurnaloj. La ĉefaj organizantoj de la 12-a IMEK estis UMEA, ĈEA kaj Esperanto-klubo en Opava. La konferenco okazis en Stu­denta hejmo de Hotela lernejo, kiu montr­iĝis kiel tre bona elekto pro luksa interiero, bona manĝejo, bela konfe­rencejo kaj agrablaj ĉambroj. Solenan malfermon de la konferenco parto­prenis ankaŭ ĉefurbestro de Opava kaj kelkaj ĵurnalistoj, kun kiuj oni diskutis pri historio kaj evoluo de esperanto kaj ĝia internacia signifo en la tempo, kiam la mondon invadas tajdo de la angla lingvo kaj kulturo, dum aliaj naciaj lingvoj kaj kulturoj suferas. La konferencon prezidis D-ro Imre Ferenczcy, D-ro W.Opoka, D-rino E. Kopečná kaj D­ro J. Hradil. Partoprenis entute 47 medicinistoj el 12 landoj (ankaŭ el Brazilio – Prof. Soares kaj D-rino Campos, el Japanio – D-ro Harada kun edzino kaj D-ro Saionji). La ĉefa temo de la konferenco estis: “Baza sanzorgo kaj medicino de laboraj malsanoj” kaj parto­prenantoj aŭskultis kaj diskutis pri 30 prelegoj el balneologio, homeoterapio, sto­ma­t­o­logio, klinika farmakologio, psiĥi­atrio, ĥirurgio, pediatrio, intema medicino kaj aliaj. Unu faka kunsido estis dediĉita al spertoj kun Yumeiho terapio kaj rezultoj en terapio de diversaj malsanoj (ekzem­ple kun kuracado de diabeto, multobla sklerozo, osteoporozo kaj aliaj).

Dum la konferenco okazis kursoj pri Yumeiho terapio sub gvidado de ĝia fon­dinto D-ro Saionji kaj kuracado de kelkaj pacientoj. Kelkaj kursanoj faris buŝan kaj praktikan ekzamenojn kaj ĉe la fino ili ricevis diplomojn, kiuj konfirmas atingitan gradon de majstreco de la metodo. La 12-an IMEK-on akompanis dank’ al sponsoroj riĉa vespera programo en tipaj ĉeĥaj restoracioj kaj bierejoj. Okazis ekskursoj en distriktan psiĥiatrian malsanulejon, en banlokojn Karlova Studánka, Jeseník kaj Klimkovice. Oni komune grimpis sur la plej altan monton de Moravio Praděd. La konferen­canoj estis solene akceptitaj de ĉefurbestro de Opava, kiu diris kelkajn vortojn pri his­to­rio de Opava, poste oni diskutis pri sig­nifo kaj utileco de esperanto kaj finfine oni vi­zi­tis urbodoman turon kun bela ĉirkaŭ­rigardo de la urbo.

La konferenco pasis en tre sincera etoso. Ĝi plifortigis amikajn kaj profe­siajn rilatojn. Oni ne sukcesis diskuti kaj trovi respondojn al ĉio, tamen la trak­tado estis fruktodona kaj en la tempo de komputiloj, Interneto kaj e-reta komuni­kado ĝi malfermis pordojn por alia komuna laboro kaj kontaktoj.

E. Kopečná

Al la detala raporto pri la l2-a IMEK utilas aldoni kelkajn vortojn, ĉar oni povas taksi ĝian preparon kaj publikan utiligon kiel vera mo­delo. Ĝia gazetara konferenco estis bone preparita kaj relative riĉe vizitita, kio rikoltigis pli o1 20 artikolojn en ĉeĥa gazet­aro, kelk­foje pri la konferenco infor­mis loka kaj regiona radioelsendo kaj ofi­cialan raporton eldonis ankaŭ la ĉeĥa pres­agentejo.

La unuopajn prog­ramerojn de la konferenco, ĉu fakajn ĉu distrajn parto­pre­nis kelkaj lokaj medicinistoj, kiuj montris viglan intereson pri eblecoj de 1a internacia lingvo.

Denove montriĝis, ke la internacia E­-renkontiĝo, kiu celas specifan utiligon de Esperanto estas por publiko pli efika ol nura amasiĝo de espe­rantistoj, kiuj celas amikan kunestadon kaj praktikadon de la lingvo. Tamen, bedaŭrinde, eĉ tiun eblecon la lokaj kaj ĉirkaŭ­aj samideanoj ne sufiĉe eluzis, kvankam la organiza komitato invitis ilin al vizito de 1a konferenco sen ia severa limigo.

kov.

La 72 a SAT kongreso

en Karlovy Vary

Jam trian fojon kongresis Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Ĉeĥio: en la jaro 1921 en Prago, temis ja pri la fondo­kongreso dum la Universala kon­greso de Esperanto; en 1994 en Stráž­nice kaj nun inter la 24 a kaj 31 a de julio en Karlovy Vary.

Por la ĉijara SAT kongreso aliĝis 178 esperantistoj de 27 landoj, kiuj kreis vere internacian amikan etoson.

Krom la internaj laborkunsidoj de SAT, kunveno de ties fakaj frakcioj kaj tradicia jarkunveno de TANEF (natur­amikoj) dum la SAT kongreso estis riĉaj ankaŭ kaj faka, kaj distra programoj. El la faka ni nomu almenaŭ la prelegon de multjara kaj sperta sindikata funkciulo Pavel Růžička, kiu estis prezentita en la ĉeĥa (kun traduko de L. Karešová kaj P. Chrdle), kiun sekvis riĉa diskuto. Krom tiu ununura tradukita inter­veno ĉiuj ceteraj jam okazis en Esperanto: S. Chrdlová (CZ) prezentis banlokan tradicion en Karlovy Vary, L. Karešová (CZ) prezentis siajn spertojn de laboro kun mense handikapitaj plenkreskuloj, I. Peyraut (FR) prezentis longan lukton de sen­doku­men­tuloj en Francio, G. R. Le­don (BR) alproksimigis al la aŭskul­tantoj aktualajn faktojn el ekonomikaj kaj socipolitikaj karakteroj, J. L. Tortel en sia prelego traktis la okcitanan lingvon kaj epokon de troba­doroj en Francio, Alex Karkovsky (RU/US) rememorigis en sia kontribuo unikan blin­dan mondvojaĝanton, verkiston kaj instru­iston V. J. Jeroŝenko, K. Enderby (AU) okupiĝis en sia prelego pri la demando, ĉu eĉ murdisto meritas ricevi justecon kaj pre­cipe ĉu la socio povas toleri tion montrante je ekzemplo, ke tiu ŝajne simpla demando fariĝas en prak­tiko ege komplika. V. Hasala ne nur pre­legis pri Esperanto en poŝto kaj filatelo, sed krome gvidis dum la kon­greso filatelan dumkongresan giĉeton.

Sed la kongreso ne konsistis nur de fakaj prelegoj. Dum la tuttaga ekskurso kelkaj vizitis Pragon, aliaj la ceterajn famajn okcident­bohemiajn banlokojn (F.Lázně kaj Mariánské Lázně) kaj la kastelon Loket, dum la tria grupo de kuraĝuloj pilgrimis al la kastelo Loket piede kaj plej bone konatiĝis kun la belega pejzaĝo. Dum duontagaj ekskur­soj oni ekkonis Jáchymov (ne nur ties riĉan mezepokan historion kaj banlokan centron, sed ankaŭ la muzeon de la stalinisma koncentrejo), Klášterec nad Ohří kun ties kastelo, sed ankaŭ la plej grandan akvotoboganon en Ĉeĥio kaj nelaste la promenekskurso gvidis ilin tra la kongresurbo Karlovy Vary.

Ankaŭ la kultura programo estis bunta: la muzika vespero konsistis de du partoj: dum la unua prezentiĝis kiel komponisto, pianisto kaj kantisto Elena Puchova kun sia gasto Galina Stane nikova (ambaŭ RU), dum la dua parto brile plenumis operajn kaj operetajn ari­ojn Kateřina Kudláčková kaj Miroslav Smyčka (ambaŭ CZ) estante pian­akom­panataj de E.Puchova. Dum folklora adiaŭa vespero oni povis ĝui kantojn kaj dancojn de sakfluta ensemblo de Do­maž­lice.

La kontenteco, kiu brilis de la parto­prenantoj dum la adiaŭiĝo estis la plej bona aprezo por la organiza skipo, kiu diligente kaj sukcese laboris por la kongreso kaj al kiuj la Plenum Komitato de SAT volas publike danki. Temis pri P. Chrdle, L. Karešová, J. Melichárková, A. Klementová, S. Chrdlová, M. Blou­dek, J. Krupka kaj Z. Pluhař.

Kreŝo Barkoviĉ

Lernolibro por nova televida kurso de Esperanto preparata en Usono sub titolo Tuta Pasporto.

ILEI-Konferenco

en Karlovy Vary

Ĉirkaŭ 55 personoj el ĉiuj 5 kontinentoj aŭskultis prelegojn Instruo de lingvo kaj in­struo de gramatiko (G. Mattos, prezidanto de AdE, Brazilo), Edukado al paco (M. Grosjean, Svisio), Projekto INTER­KULTU­RO (M. la Torre, Italio), Komputilaj helpoj al instruado (M. Kovács, Hungario), La fremdeco en ni: ekkoni antaŭjuĝojn kaj ilin prilabori (S. Trenner, Germanio), Netradi­cia lernolibro de Esperanto (P. Chrdle, Ĉeĥio) kaj Antonimoj kaj falsaj sinonimoj en Esperanto (L. Mee, Britio).

Estis prezentitaj novaj kursoj Pasporto al la tuta mondo (L. Harmon, Usono, televida kurso), Urso-kurso (M. Jones, Britio), Tendaraj tagoj kaj Okulo (S. MacGill, Hungario). Paralele kun la prelegoj okazis seminarioj por B kaj C ekzamenoj. Kvin­foje kunsidis la komitato de ILEI, kiu akceptis du novajn regionajn sekciojn (Togolando, Katalunio), novan kasistinon (Kim-Lindblom Boo Mee, Svedio) kaj novajn kotizojn (14 eŭroj por A-landoj, 8 eŭroj por B-landoj). La konferenca rezo­lucio alvokas enkonduki en lernejan instru­adon metodojn, ki­el pace solvi kon­flik­­tajn situaciojn, kaj produkti fil­mojn kun tia temo kiel kontraŭpezon de filmoj plenaj de per­forto. Dum eks­kurso la konfe­ren­canoj vizitis urbojn Loket kaj Mari­án­ské Lázně.

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Uncategorized. Bookmark the permalink.