(Esperanto) Intervjuo kun Sebastian Kirf

La ELB-prezidanto starigis al li jenajn demandojn (21/10/2014)

Katzbachstrato
Kial la estraro de GEA decidis translokigi sian oficejon al Katzbachstrato?Bv. priskribi situon kaj enon de la nova oficejo.
Kosto kaj efiko
Kion vi intencas fari per la nova ejo, kion ne eblas fari en la
ĝisnuna en Einbeckerstr.?
Ĉu kaj kiel vi volas mezuri kaj raporti la efikon de tio?
Kiom kostos dum la sekvaj kvin jaroj tiu decido, konsiderante la pli
altan lupagon, renovigon, novajn meblojn, kaj la kostojn por la
translokigo?
Kiom da laborhoroj de GEA vi taksas necesaj por efektivigi la translokigon?
Decido
Kiel vi eksciis pri la nova ejo?
Ĉu estis konsiderataj aliaj opcioj ol Katzbachstrato?
Ĉu la decido estis unuanima?
Kiom longe la estraro diskutis pri la temo ĝis la decido?
Kiuj estas la sekvaj paŝoj nun?
Berlin
Kiom longe la GEA-oficejo ankoraŭ restos en Einbeckerstr?
Kiujn sekvojn de la translokigo vi antaŭvidas por la Esperantovivo de Berlino?
Ĉu GEA antaŭvidas daŭre havi la Ligon kiel subluanton?
La nova ejo estas pli malgranda ol la gxisnuna. Ĉu estus tie spaco por
la libroj kaj varbiloj de ELB?

Responde venis de la GEA-prezidanto je la 31a de oktobro jena artikolo:

La estraro de GEA decidis translokigi sian oficejon de Einbecker Straße al Katzbachstraße 25 apud Viktoriaparko en la kvartalo Kreuzberg.

Estas multaj diferencoj inter ambaŭ oficejoj: Ĉefe Katzbachstr. 25 estas pli centra en Berlino kaj najbare estas multaj vendejoj, kafejoj, restoracioj kaj la Viktoria-parko kun Kreuzberg-monto kaj akvofalo. La nova ejo estas iama vendejo, do oni tuj eniras en la oficejon ekde la strato, dum en la malnova oficejo en Einbecker Str. oni devis iri tra tri pordoj ĝis oni alvenis en la oficejo. Ĉiuj tiuj ŝanĝoj donas la ŝancon pli malfermiĝi al la ekstera mondo ol tio eblis en Einbecker Straße.

Por Esperanto-asocio estas bone, se ĝia oficejo estas iom akceptema por la mondo – ni volas porti nian mesaĝon eksteren kaj indas ankaŭ neformale aŭdi, kion la ekstero pensas pri ni. Kelkfoje ŝajnas al mi, ke Esperantujo vivas malantaŭ fermitaj pordoj kaj ke ni havas maltro da kontakto kun eksteruloj. Nia lingvo ligas nin unu al la alia, sed samtempe ĝi distancigas nin de aliaj. Ĉu ni vere scias kaj sentas, kion aliaj pensas pri ni kiel grupo, niaj agadoj, niaj tezoj kaj kredoj? Kiel impresas, por doni nur unu ekzemplon, ke Esperanto-parolantoj postulas ĉe avaaz.org, ke Esperanto estu oficiala lingvo de EU? (Ni konsciu, ke eĉ inter studentoj de HU nur proksimume duono konas la nomon “Esperanto”, sen scii multe pli…)

La GEA-estraro pretas disponigi la ejon ankaŭ por aktivaĵoj de berlinaj Esperanto-parolantoj. Povos okazi kunvenoj tie kaj ankaŭ lingvo-kursoj. Estos loko ĉe la muroj, kie oni povos disponigi bibliotekajn librojn. Ĉar la ejo estas relative centra, ĝi taŭgas por oferti de tempo al tempo germanlingvajn prelegojn aŭ aliajn prezentojn.

Eble en la ejo oni povos oferti ankaŭ ion neniel ligitan al Esperanto – eble galerion, sed prefere ion, kio estas aparte interesa por la ĉefaj celgrupoj por Esperanto: la junuloj ĝis 30 jaroj, la lingvo-interesitoj, la komputilemuloj. Unu problemo de la Esperanto-disvastigo ja estas, ke nia lingvo estas nuntempe alloga nur al proksimume unu procento de la membroj de la celgrupoj – do oni devos zorgi, ke grandaj nombroj aŭdos iom pri la lingvo, por ke kelkaj homoj vere pliinteresiĝu.

This entry was posted in Berlin, Esperanto-Haus, Deutscher Esperanto-Bund and tagged , . Bookmark the permalink.

3 Responses to (Esperanto) Intervjuo kun Sebastian Kirf

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *