Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg). Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
6-a de marto 2023, 19h30
„Germanaj Esperanto-kongresoj – mejloŝtonoj en la historio de Germana Esperanto-Asocio“
Prepare al la 100-a Germana Esperanto-Kongreso je pentekosto 2023 en Brunsvigo Fritz Wollenberg prezentas kelkajn elektitajn germanajn Esperanto-kongresojn kiel la fondan kongreson en 1906 en Brunsvigo, la unuan postmilitan kongreson en 1947 en Munkeno, la Germanan-Francan Esperanto-Kongreson en 1969 en Strasburgo kaj la kongreson en Munkeno en 1991, en kiu unuiĝis GEA kaj GDREA .
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko