Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2024 – Kuirado kun koro

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

7-a de oktobro 2024, 19h30

„Kuirado kun koro. Familiaj receptoj kaj memoroj – Barbara Brandenburg prezentos sian kuirlibron kaj rakontos pri ĝia estiĝo ”

Ĉijare aperis la kuirlibro, en kiu Barbara Brandenburg malkaŝas receptojn kaj memorojn pri vojaĝoj kaj rennkontiĝoj ligitaj kun ili.

La aŭtorino rakontas pri renkontoj de Germana Esperanto-Asocio kaj pri la problemoj, financi bonajn programojn.

Ŝi surtabligos kelkajn provojn laŭ siaj receptoj

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Vortrag, Montags am Viktoriapark, Uncategorized and tagged , . Bookmark the permalink.