Esperanto Short Film Competition: Award ceremony on february 9th, 2013

La premiado de la Esperanto-kurtfilmkonkurso de la Germana Esperanto Asocio okazos la 9an de februaro 2013 en Berlino. Montriĝos la gajnintaj filmoj kaj aliaj elektitaj filmoj de la konkurso.

Konkuris 57 filmoj el 17 landoj pri premioj je la valoro de 5’000 EUR en la kategorioj “Plej bona filmo”, “Plej bona ideo”, “Plej bona filmo en Esperanto” kaj “Premio de la publiko”. La gajnantoj estos anoncitaj surloke. Post la premiado eblas paroli kun la partoprenantoj de la konkurso kaj la membroj de la juĝantaro.

Kie: Kulturdomo danziger50, Danziger Str. 50, 10435 Berlin, (M10 Husemannstraße, S-Bahn Prenzlauer Allee, U-Bahn Eberswalder Straße)

Kiam: 09.02.13, 16:30-18:00

Eniro: senpage

Posted in Film/Video/AV, Berlin, Danziger 50, Deutscher Esperanto-Bund, Neuigkeiten, Termin | Leave a comment

(Deutsch) "Ein ungewöhnliches Nomadenleben oder wie reist man sicher und originell.“

Prelego de Mirejo Grosjean (Svislando) (http://mirejo3.blogspot.de/)
“Nekutima nomadumado aŭ kiel vojaĝi sekure kaj originale.”

10.02.2013, 15h

Internationales Begegnungszentrum (Internacia renkontiĝejo
(IBZ) der Europa-Universität Viadrina de la Eŭropa-Universitato Viadrina)Frankfurt (Oder), Sophienstr. 6

(proksime al Lenné-Parko, norda parto)

Post la prelego ni invitas al diskutado kaj babilado.

Posted in Vortrag, Brandenburg, Frankfurt/Oder | Leave a comment

(Deutsch) Leitsätze zur europäischen Sprachenpolitik bei Esperanto-Squad der Berliner Piraten vorgestellt

Posted in Vortrag, Deutscher Esperanto-Bund, Neuigkeiten | 2 Comments

(Deutsch) Esperanto-Party-Wochenende

Esperanto-fest-semajnfino venas!

La surfbando Danghera koncertos kaj gastludas Kimo kun ili kun kelkaj de liaj kantoj. Venu trinku kaj festu 🙂 vendrede , 4.1., en 5 Ziegen, Lychener Str. 63 (Prenzlauer Berg) – Facebook.

Ĉu vi planas viziti Berlinon tuj post JES? Venu kaj festu kun multlanda internacia grupo en la trinkejo de kultura centro! La kulturcentro estas apud S-stacio Schönhauser Allee kaj 600m for de U2 Eberwalder Str. Pasintjare ni estis ĉirkaŭ 40 homoj el multaj landoj… pretiĝu surpriziĝi pri la bonega etoso! 🙂 (Facebook)

Posted in Party | Tagged | Leave a comment

Peaceful 2013

(La sekvan artikolon Roland Schnell enmetis ĉi tien fine de dec. 2012. Lu)

Estas antaŭvideble ke la jaro 2013 estos trankvila. La fino de la mondo laŭ la Maya-kalendaro ne okazis en 2012 sed estas prokrastita je minimume jarcento. Sufiĉe da tempo por atingi la finan venkon.

La gravaj tutmondaj kongresoj okazos en 2013 ne en fora lando, sed en Eŭropo. Tio supozeble ŝparas monon, kiun oni povas investi en la propagandon. UEA invitas al Islando kaj SAT al Madrido. TEJO planas junularan kongreson en Israelo, sed kelkaj dubas, ĉu oni povas riski iri tien.

Konkretaj planoj por Berlin ne estas konataj. Certe ne okazos granda kongreso, kiu absorbas laborfortojn sen videbla rezulto.  La sola grupo, kiu fiksis detalan programon, estas tiu de Kulturverein Prenzlauer Berg. Kompreneble la ĵaŭda rondo kunvenas ĵaŭde, Esperanto plenbuŝe la lastan vendredon de la monato kaj Arema la duan vendredon en la monato.

Granda temo, kiel en 2012 la 125-jara jubileo de Esperanto, ne estas fiksita kaj tio ne estas problemo. Neniu vere agnoskis la 125-jaran jubileon.

Eble indas mencii, ke antaŭ 50 jaroj aperis la broŝuro “Moderne Menschen sprechen Esperanto”, kiu laŭ Ulrich Matthias uzis la unuan fojon la terminon “Esperanto-Geld” sur paĝo 6. La revuo “Espero Katolika” de 1965 trovis laŭdajn vortojn. Iu c.p. (Claude Piron?) skribis en Svisa Revuo:

  • Persone, mi neniam vidis tiel bonan propagandbroŝuron en la Esperantomovado. En ĝi komplete mankas la misfervoraj sentimentalaĵoj, kiuj tiel ofte fuŝefikas en nia reklamado. Ĝi baziĝas nur sur faktoj kaj racia rezonado, klare prezentitaj laŭ moderna tono kun trafaj fotoj kaj desegnaĵoj, donante entute impreson de seriozo, tiel ke forĵeti la 40-paĝan broŝuron kun la supera rideto de tiu, kiu malestimas “revulajn deliraĵojn”, ĉi-okaze simple ne eblas. Diversaj artikoloj pri Esperanto en la komerco, scienco, lernejoj, literaturo kaj aliaj kampoj konigas al la leganto la praktikajn uzojn de nia lingvo. Sed enestas ankaŭ bonegaj pritraktoj de kelkaj asertoj oftaj ĉe nia kontraŭularo, ekz., ke preferindus la latina, ke Esperanto celas anstataŭi la nacilingvojn, aŭ ke ĝi estas senviva mismiksaĵo. Speciale interesa estas la artikobo Was kostet der Sprachenwirrwarr?, kiu montras percifere la amplekson de la malŝparo okazanta en la internaciaj organizoj manke de komuna lingvo. Finas la broŝuron gramatikresumo, teksteto kun germana laŭvorta traduko, kaj ekzempla vortolisto. Jen propagandilo verkita de inteligentaj homoj por inteligenta publiko. Espereble, aperos adaptoj de ĝi ankaŭ en aliaj lingvoj.

Eble taŭga momento por pripensi la propagandan laboron surbaze de 50- aŭ 100-jaraj spertoj. Supozeble la broŝuro ankoraŭ troviĝas en la biblioteko. Ne parolante pri la centoj da ekzempleroj en iuj skatoloj.

Posted in Berlin, Danziger 50, AREMA, Verein, Neuigkeiten | Leave a comment

Pola Esperantisto goes back home to Białystok

Posted in Pressemitteilung, Berlin, Polen, Bialystok, Uncategorized | 1 Comment

Plenbusxe November 2012

La lasta tago de la monato novembro kunigis dudekon da berlinaj esperantistoj en la brita restoracio East London (Mehringdamm 33 apud la U-haltejo Mehringdamm).

La celo de la restoracio estas prezenti modernajn britajn pladojn, peparatajn el freŝaj kaj aŭtentikaj produktoj.

Oni ofertas tradiciajn britajn manĝaĵojn, kiel Bangers & Mash, Fisch & Chips aŭ Cornish Pasty, rostaĵojn kaj Burger. Ĉiuj partoprenantoj estis ege kontentaj.

La lasta dato por 2012 estos la 28-a de decembro.

Plenbuŝe de oktobro, septembro, aŭgusto ……

Posted in Uncategorized | Leave a comment

(Deutsch) Esperanto-Informilo 657 erschienen

Posted in Verein | Leave a comment

(Deutsch) Zamenhof-Fest 2012

Ni kore invitas vin al nia ĉijara Zamenhof-festo.

Tempo: 15.12.2012, 16h-21h

Loko: danziger50, Danziger Str. 50, 10437 Berlin-Prenzlauer Berg (U2 Eberswalder Straße, M10 Husemannstraße)

Kion kunporti: Bv. kunporti: kukojn, keksojn, frandaĵojn, salaton k.s. kaj indiki tion en la komentoj sube. Kompreneble, vi povas ankaŭ veni sen kunporti, sed tiam eble ne sufiĉos manĝaĵoj…

Vespere estos eta malvarma bufedo.

Bitte melde dich auch an, damit wir die Teilnehmerzahl abschätzen können (z.B. für Getränkekauf) http://tinyurl.com/zam1512 bv. enskribi vian nomon tie, por ke ni povu taksi la nombron de partoprenantoj pretigante la kunvenon.

Programo:

15:30 Alveno

16:00 Salutvortoj kun reenrigardo al la jaro 2012

Poste: babili, manĝi, trinki

Varmajn kaj malvarmajn trinkaĵojn ni disponigos surloke je modestaj prezoj.

Ni petas vin kunporti kukojn kaj frandaĵojn por komuna divido aŭ vendo

Akompane, por tiuj, kiuj deziras: Ludi skrablon en Esperanto!

Ni ebligos ludadon de skrablo en Esperanto! Ludu kun viaj amikoj surloke dum la kunveno sur ekrano perkomputile.

18:59 Prezento de la renovigita retejo de www.esperanto.de surekrane

20:00 Klezmer-koncerto (Peter Bäß)

21:00 Fino

Posted in Danziger 50 | Tagged , , | 2 Comments

(Deutsch) Einladung zur Jahreshauptversammlung

Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin invitas vin al la

Jara Ĉefkunveno en Berlin
Kulturcentro Danziger 50
Danziger Str. 50, 10435 Berlin, Prenzlauer Berg
Dato: 17-a de novembro 2012

Programo:
15:00 h Alveno de la membroj kaj gastoj
15:30 h Komenco de la membrokunveno

  • Raporto de la estraroj 2011
  • Kasa raporto 2011
  • Kasa prognozo por 2012
  • Raportoj de la komisionoj
  • Raportoj el la grupoj
  • Diskuto pri la raportoj
  • Senŝarĝigo de la estraroj EABB/ELB
  • Balotoj por la novaj estraranoj de ELB
  • Eventoj kaj kampanjoj en 2012 kaj 2013

Proponojn por voĉdonado en jarĉefkunveno bonvolu antaŭe sendi al la estraro. Por ELB estas necese, publikigi ilin 10 tagojn antaŭ la kunveno.
Ni kore invitas ĉiujn membrojn de EABB kaj ELB kaj aliajn esperantistojn kiel gastojn.
Felix Zesch, prezidanto de EABB kaj ELB, (030) 81809112, felix.zesch[ĉe]esperanto.de

Alveneblecoj publike: U2 Eberswalder Straße + M10 Husemannstraße

Posted in Danziger 50, Verein, Termin, Uncategorized | Leave a comment