Lietzensee Decembro 2019 ekas

Preskaŭ duona jarcento la domo en Herbartstrasse 25 estis grava ero en la Esperanto-vivo de Berlino. Ĝi troviĝas apud la ĉarma lago »Lietzensee« kun parko en la distriko (Bezirk) Charlottenburg-Wilmersdorf.

Kiam Hans Moser fine de la 1970-aj jaroj iĝis estro de la domo, li tuj fondis Esperanto-grupon. Ĝi kunvenis tie ĝis la fermo de la domo en la jaro 2015. Kiel pensiulo Hans Moser translokiĝis al maljunulhejmo kaj la membroj de la grupo restis fidelaj. Ili festis ls 40-jaran jubileon de la grupo la 6-an de novembro 2019.

Samtempe la domo estis transprenata de nova prizorganto (Rotes Kreuz, Landesverband Berlin | Ruĝa Kruco, landa asocio Berlino) kaj post profunda renovigo malfermita post la somero 2019. Denove estos  Esperanto-grupo en la domo, sed kun alia strukturo kaj novaj partoprenantoj.

Esperantogupo Lietzensee, Herbartstr. 25, 14057 Berlin

ĉiu lundo 14 – 16 Uhr (Kaminzimmer)

 

Herbartstrasse estas facile atingebla per publikaj trafikiloj per la haltejo  Messe Nord/ICC per S-Bahn (Ring) und buso (X34, M49 de Zoo) plus 5 min piede.

 

Dum la 40-jara jubileo de la grupo Lietzensee

La aktiveco de Hans Moser

El la Jubilea Libro 2014

Post kiam en 1977 Johannes (voknomo Hans) Moser fariĝis estro de la „Kulturdomo ĉe la lago Lietzensee en Berlino-Charlottenburg“, li i. a. (1978) fondis la Esperanto-grupon kun 9 membroj. De la komenco renkontiĝis la anoj unufoje semajne. En la 80-/90-aj jaroj estis ĝis 40 membroj, en la nuna jaro ankoraŭ 10 personoj, unu el la unuaj tagoj.

De tempo al tempo aliĝis po 1 persono, parte kun Esperanto-scio, parte sen kono de eĉ unu vorto. Ni integris tiujn personojn laŭ eblaj metodoj, ripetado ekde la komencaj lecionoj, tradukado kaj kantado, personaj helpoj. La kunvenoj ĉiam komenciĝas per kafotrinkado, teo kaj kukoj.

En la 36 jaroj de la ekzistado ni festis kun multaj gastoj la 10-, 20- kaj 30-jariĝon de la grupo – gratuloj venis el la tuta mondo. Ankaŭ la 60, 70, 75 jaroj de naskiĝo de J. M. okazis kun ĝis 60 gastoj – familio, E-grupanoj kaj muzikistoj.

Menciindas multaj ekskursoj:

  1. Universalaj Kongresoj (Augsburg, Tampere, Prago, Vieno, Bruselo k. a. (1999 Berlino kiel kunlaborantoj)
  2. Diversaj internaciaj kunvenoj: Malmö, Prenzlau, Rimini (Ekumena Kongreso), Trento
  3. Germanaj Esperanto-Kongresoj: Neubrandenburg, Braunschweig, Nürnberg
  4. ekskursoj en Berlino – Okazis la gastigo de la Trentina E-o-grupo – revizito de ĝemeliga grupo

Ekde 2013 ni kunvenas dufoje monate, unufoje en la „Kulturdomo ĉe la lago Lietzensee“ kaj unufoje en kafejo (2013) aŭ en la kunvenĉambro de la loĝdomo de pliaĝuloj (Seniorenwohnhaus), kie ekde novembro 2013 loĝas nun gesinjoroj Hans kaj Ursula Moser. Do la 19-an de februaro 2014 kunvenis kelkaj grupanoj por festi la in

aŭguron de la nova kunvenejo, ĉifoje en la loĝejo de la klubestro mem.

Du fotoj montras nin ĉe kafoklaĉo kaj dum kantado de „Vivu la verda stel‘!“.

Lastjare mortis la 93-jaraĝa s-ino Ursula Palmer, membro ekde la komenco, aktiva ĝis la morto. En julio ni volas festi la 93-jariĝon de Maria Baier, kiu invitas ĉiujare la grupon al sia flegohejmo. Okazos kafoklaĉo, kantado kaj prezento de humoraĵoj.

En la espero daŭrigi la kunvenojn, mi diras: Volonte ni atendas gastojn.

Text: Fritz Wollenberg

Esperanto kiel terapio

La Ruĝa Kruco volonte akceptis la novan strukturon de la grupo ekde fino de la jaro 2019, kiu baziĝas sur la agado de Alberto Flores en Volta Redonda (RJ. Li prezentis en revuo Esperanto (paĝo 85, aprilo 2011)

Televido intervjuis Alberto Flores kun la kursanoj

Televido intervjuis Alberto Flores kun la kursanoj

Alberto FLORES (*1923) mortis la 30an de aprilo 2019 en aĝo de preskaŭ 87 jaroj. Ĝis la morto li instruis Esperanton.

Intervjuo en la brazila televida Canal36 (portugale) okaze de la nova kurso en »AAPVR / CPSI – Centro de Prevenção à Saúde do Idoso Roque Garcia Duarte« (adreso: Rua 535, Nº 835 – Nossa Senhora das Graças – Volta Redonda – RJ)

Pri la scienca subteno en Lietzensee respondecas:

  • Dr. Encarna Teruel, Berlin, fakdelegitino de UEA, Neurologisches Rehazentrum für Kinder und Jugendliche, HELIOS Klinik Hohenstücken, Klinische Neuropsychologin GNP / OPK, Psychologische Psychotherapeutin (VT). Supervisorin GNP / OPK

kaj

  • Dr. med. Christoph Klawe. Oberarzt Abteilung: Neurologie, Neurophysiologie und neurologische Frührehabilitation. Krankenhaus der Barmherzigen Brüder Trier , prezidanto der Universala Medicina Esperanto-Asocio, UMEA [umea.fontoj.net], Wikipedia.eo

 

Posted in Uncategorized | 1 Comment

Ekspozicio pri Zamenhofparko en Oranĝerio Lichtenberg

La Zamenhofparko en junio 2019 kun la sensacia rondelo.
Foto: Fritz Wollenberg

De la 19-a de novembro ĝis la 14-a de decembro estas rigardebla la germanlingva ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko – Esperanto-kulturo en Berlino Lichtenberg“, aranĝita de Esperanto-Ligo Berlino kunlabore kun Museum Lichtenberg im Stadthaus (Muzeo Lichtenberg en Malnova Urbodomo), sur la galerio de vestiblo en la Oranĝerio Lichtenberg (Kiezspinne – Regiona reto), Schulze-Boysen-Straße 38.

La vestiblo de Oranĝerio kun galerio
Foto: Fritz Wollenberg

La jubileo estis enkondukita la 9-an de aŭgusto per ekspozicimalfermo en Urbodomo Lichtenberg. La ekspozicio tie estis prezentita ĝis la 6-a de septembro.

Ekspoziciaj tabuloj en Urbodomo Lichtenberg
Foto: Fritz Wollenberg

La Zamenhoffesto de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio la 14-an de decembro en la Oranĝerio (Lichtenberg) samtempe estas la finaranĝo de la ekspozicio.

Sur 11 tabuloj per historiaj fotoj el la Muzeo Lichtenberg kaj mapoj pri la ĝardena aranĝado de la areo el Straßen- und Grünflächenamt (Oficejo por stratoj kaj verdaĵoj) estas prezentataj la interesa historio de la malgranda beleta parko inter la stratoj Rosenfelder, Einbecker Straße kaj Marie-Curie-Allee. La ekspozicio montras ankaŭ, ilustrita per fotoj kaj dokumentoj, kiel oni flegis Esperanto-kulturon en Lichtenberg en diversaj tempoj.

Temoj de la ekspoziciaj tabuloj:

Parko estiĝas ĉe la limfosaĵo de Friedrichsfelde

Kiamaniere la parko ricevis sian nomon?

Gecivitanoj en sia parko

La Esperanto-domo en Einbecker Straße

Esperanto-kulturo en la partnera urbo Kaliningrado

Ni kaj Bjalistoko – la naskiĝurbo de Zamenhof

Zamenhofparko kaj Esperanto-kulturo en Leeuwarden

La Esperanto-grupo en Frankfurter Allee 285

De Lichtenberg al Novjorko – la eldonejo Mondial

Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso en 2012

Ĉi tie kunvenas la Societo pri Interlingvistiko (Junulara Gastejo Berlino Ostkreuz)

La lingvo Esperanto – superrigardo

Jen pli detalaj informoj pri la ekspozicio.

Fritz Wollenberg

Posted in Lichtenberg, Zamenhof-Parko | Tagged , , | Leave a comment

Science en FU

Pri scienca evento estas raporto en la interna listo de komitatanoj de UEA pri evento en la »Freie Universität Berlin«

07.11.2019: diskuto: “Das Ende von Babel?”

inter alie kun Federico Gobbo (prezentita kiel Interlinguistik und Esperanto, Universiteit van Amsterdam)

La duontaga kunveno en la Libera Universitato bone okazis, kun kvin unuopaj eventoj – kurso de Esperanto, tri prelegoj, podia diskuto (proks. cent ĉeestantoj inkl. de la pola ambasadoro en Germanio). Iom da atento la tago ricevis ankaŭ per intervjuo de la berlina radio RBB kun unu el la organizantaj profesoroj en lundo antaŭ la evento. Li menciis interalie la Esperanto-denaskulojn :)#

Mi konstatas, ke mi lastatempe aŭdis sufiĉe multajn pozitivajn asertojn rilate al Esperanto:

  • Profesorino pri latinidaj lingvoj reagis tre pozitive al Esperanto kaj demandis min: Kial fakte ni ne ĉiuj parolas Esperanton? 🙂
  • Alia homo el la lingvistika profesoraro, pri la angla, rimarkis, ke – se EU estus kuraĝa ĝi enkondukus Esperanton kiel unuan lingvon por ĉiuj infanoj ekde la infanejo antaŭlerneja. Vere ne ĝuste tio, kion mi atendus de reprezentanto de la angla lingvoscienco… (Kaj la homo tute certe tre ŝatas la anglan.)

Oni kuraĝigis min postuli pli por Esperanto…

Mi koncedas, ke mi iom miras. Ŝajne estas multaj amikoj de Esperanto, kun kiuj ni ne jam sukcesas havi rilatojn.

Ĝojigis min ankaŭ la raportoj kaj atentigoj pri longaj elsendoj pri Esperanto en radioj de Francio kaj Belgio.

Ankaŭ en tutgermania radio, Deutschlandfunk Kultur, estos duonhora elsendo pri la temo, post du semajnoj.

Ĉu iu havas ideon, kio estas la kaŭzo? Ĉu la trankvilaj prezentantoj de Esperanto havas simple pli kaj pli da sukceso? Ĉu Duolingo, Vikipedio ktp. montras la progreson de Esperanto? Ĉu simple iam en la vivo oni rajtas ĝui ankaŭ bonŝancon, eĉ multan? 🙂

Posted in Vortrag | Tagged , | Leave a comment

Nova etapo Herbartstrato

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Uncategorized | 1 Comment

40 jaroj Hans Moser

Hans Moser post 40 jarj Esperanto-Grupo

La festo okaze de la 40-jara jubileo de la  »Esperanto-Grupo Lietzensee« okazis la 6an de Novembro 2019 en la granda salono de la »Seniorenheim Trautenaustrasse«, kie  Hans Moser nun loĝas. Partorenis multaj eksaj amikoj, kiel la ĉeĥa eldonisto Petr Chrdle, kiu transdonis salutojn de la Esperanto-Muzeo en Svitatiy, pri kiu Hans Moser raportis en 2018.

En abunde ilustrita prelgo rakontis Hans Moser, kiel li komencis 1979 sian laboron kiel estro de la »Nachbarschaftshauses Lietzensee« kaj tie fondis Esperanton-grupon kun naŭ membroj. En la postaj jaroj la grupo sisteme etendiĝis sian internaciajn kontaktojn kaj partoprenis en multaj Universalaj Kongresoj en Eŭropo (Antwerpeno 1982, Roterdamo 1988, Prago 1996, Bialistoko 2009). Kompreneble la grupo bonvenigis siajn eksterlandajn amikojn dum la Universala Kongreso en Berlino 1999, kio okazis en ICC tute proksime.

Reciprokaj vizitoj okazis kun la Esperanto-amikoj de Trento (Trient), kiu estas ĝemelurbo de la distrikto  Charlottenburg, en kiu estas Lietzensee.

En la posttagmeza festo abundis, kiel estas kutimo Esperanto-grupo Lietzensee kutima kantado kaj muziko. Kelkfoje Hans Moser mem ludis la pianon.

Li eĉ elfosis malnovan tradukon de lia dana amiko Kai Henriksen de la famkonata kanto »Lili Marlen«:

  • Sur la ŝip’ maristo sole sentas sin
    Dum en la haven’ knabin’ atendas lin.
    Noktojn plenĝuajn spertis li
    en haven’ kun ŝi. Lili,
    //: kun ŝi, Lili Marlen. ://

Al la kantoj apartenis  »Vivu la verda stel’« aŭ »Migrado mia korplezur’ (germana: Das Wandern ist des Müllers Lust)« kaj je la fino la  »Eŭropa Himno« (Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nun, nek rivero, nek montaro plu landlimoj estas nun’). Hans Moser mem kontribuis per traduko de germana kanto Wahre Freundschaft:

  • Amikeco daŭras eterne
    ankaŭ se ĝi estas for!
    Amikeco vivas je interne –
    ne forgesas fidelon la kor’Se la ŝtonoj portas viton
    kaj elfluas freŝa vin’;
    Kiam morto prenos la vivon
    ĉesos mi fideli vin.

Grüsse

Ronald Schindler (prezidanot) salutas en la nomo de la  Berlin-Brandenburgia samideanoj

En la nomo de Esparanto-Asocio Berlino-Brandenburgio salutis Dr. Phillip Sonntag la  suborganizon Esperanto-Gruppe Lietzensee La prezidanto Ronald Schindler alportis florbukdeon ka donacon.

La deklamado de Dr. Phillip Sonntag estis dulingva:

„Ich gratuliere insbesondere der Leitung der Lietzensee-Gruppe, das ist, für diese sensationell lange Zeit, Leitung und Umsicht von Hans Moser! Mi gratulas al la estraro de la Grupo Lietzensee, por sensacie longa tempo, la saĝan gvidadon de s-ro Hans Moser.
Die Gruppe lebt genau das, was L Zamenhof schon immer wollte: Harmonie in Bialystok, und weil es so einfach, so offensichtlich ist, war er ein Hoffender, der erste Esperantist: Esperanto sollte für die ganze Welt geeignet sein!

Und das wurde in Berlin angewandt, mit Gründung der Gruppe durch Hans Moser am 13. Juni 1977.

La grupo vivas ĝuste tion, kion Zamenhof jam ĉiam volis:

harmonio en Bjalistoko, kaj ĉar tio estas tiel simpla, tiel evidenta, li estis homo, kiu esperas: Esperanto taŭgu por la tuta mondo!

La ideo pri formado de Esperantogrupo estiĝis jam je la dektria de junio Mil-novcent-sepdek-sep. Tio estis la unua tago de Hans Moser kiel estro de la maljunula centro.

 

Salutis Ulrich Brandenburg,prezidanto de  Deutschen Esperanto-Bundes

Hans Moser kaj Aleksandr Danko

Zum musikalischen Rahmenprogramm gehörte ein Konzert der Akordeon-Virituosen Alekstandr Danko. Er brillierte zusammen mit Hans Moser auf dem Bajan, einer russischen Variante des Knopfakkordeons. Lange ist es her, dass er 1995 nach Berlin kam und seitdem allein und in verschiedenen Ensembles auftritt. Darunter auch im Klezmer-Bereich mit anderen Esperantisten (Harrys Freilach, wovon die Gruppe »Klezmorim Sennomaj« befruchtet wurden, die beim Esperanto-Treffen ARKONES in Poznan aufgetreten ist.

So hört sich Danko an: http://www.aldanko.de/Musik/Danko01.mp3

Posted in Fest, Senioren, Verein | 2 Comments

Saluto el Parizo

Tute ne estas hazardo, ke la Zamenhof-Festo en Parizo okazas je la sama tago (14a Dezembro 2019), kiel la Zamenhof-Festo en BerlinoVieno.

Inter Parizo kaj Berlino estas speciala ligo:  Kontrakto pri amikeco kaj kunlaboro (germanlingva dokumento) kiu estis subskribia al  2an de julio 1987 dum la festo de la  750-jariĝo de Berlino. La retejo de la Senato informas: Die Partnerschaft wurde in dem Wunsch beider Städte begründet, die in der Geschichte verankerten Verbindungen zwischen den Metropolen zu verstärken und ihre Beziehung im Geiste der deutsch-französischen Freundschaft und der europäischen Identität zu vertiefen.

Estas delonge amikaj rilatoj inter la Esperantistoj de ambaŭ urboj. Amuza koincido estas ke la muzikisto  Jonny M. (2017 und 2018 sur la  Esperanto-Placo en Neukölln, 2018 in la Pola Instituto) nun ludas en Parizo.

Raymonde Coquisart, kiu respondecas pri ĝemelurboj  en UEA sendis speciale por la Zamenhof-festoj siajn individuajn rememorojn al vizitoj en Berlino:asocio pri ĝemeliĝoj inter pariza francaj poŝtoj kaj tiuj en Hamburgo kaj Berlino. Mi jam lernis Esperanton fine de 1972 kaj ege interesiĝis pri la mondaj kontaktoj. Tial havi pliajn rilatojn eksterlande multe allogis min kaj mi partoprenis vojaĝojn al tiuj du urboj. Mi foje renkontis la geesperantistojn kaj tiuj eventoj plifortigis la rilatojn inter ni.

  • Pere de la poŝtaj ĝemeliĝoj, mi vojaĝis 2 foje al Hamburgo kaj 2 foje al Berlino. Poste, mi ĉeestis la 58-an Germanan Esperanto kongreson en 1989, Silvestran Feston en 1989 kaj la 84-an UK en 1999. Do entute 5 vizitoj al Berlino … Renkontitaj geesperantistoj ofte estis niaj geamikoj Ge-Tautorat.
  • Dum tiuj 25 jaroj, mi kompreneble multon vizitis en Berlino kaj povis vidi la evoluon de la vivo en la urbo. Mia plej granda kaj profunda deziro estus denove vojaĝi al Berlino, prefere okaze de esperanto kongreson sed ne devige …. Eble iun tagon, mi esperu …. !!!

Antaŭ proksimume 10 jaroj en somero  2010 atingis la motorboato »Esperanto« el Berlino la francan ĉefurbon kaj restis kelkaj tagoj komence de junio en la haveno de  »Arsenal« proksime al la sidejo de UFE. Vespere dudeko da Esperantistoj kunvenis en la mallarga kajuto pro mizera vetero.

Post  foriro el Parizo la »Esperanto« sekvis la riveron Seĵno al Moret-sur-Loing, kie loĝas Raymonde Coquisart. En la mateno de la 12a junio 2019 ŝi povis veturi la mallongan distancon al la plej proksima kluzo survoje al suda francio.

La motorboato atingis Narbonne kaj revenis en septembro 2019 al Berlin.

.

La vizito de la parizaj amikoj  »Esperanto« en haveno Arsenal 2010

Posted in Zamenhoffest | Tagged , , , , , , | Leave a comment

Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2019 – Orientberlina-Brandenburgia Esperanto-virinforto

Esperanto-Kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg), Trafikiloj: Metrolinio 6, Buslinio 248 Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 Dudenstraße/Katzbachstraße

2-a de decembro 2019, 19h30

“Orientberlina kaj brandenburgia virinforto en la berlin-brandenburgia Esperanto-komunumo” Komune ni rigardas kun multaj fotoj al tio, kion efikis virinoj en la berlin-brandenburgia Esperantlingva komunumo.

La berlina Esperanto-instruistino Hella Sauerbrey (1920-1981) dum kurso en 1980, Foto Fritz Wollenberg

En januaro 2019 ankoraŭ en  Centro danziger50 okaze de la jubileo „100 jaroj virina balotrajto” en Germanio komenciĝis serio pri virinoj en la  berlin-brandenburgia Esperanto-komunumo. El la multaj aktivaj virinoj ni prezentis aŭ spertis: Wera Blanke, Judith Meyer, Ina Tautorat, Sabine Trenner, Lena Karpunina kaj Hildegard Stolpe.

En marto estis prezentitaj okcidentberlinaj virinoj, inter ili Emmi Stox, kiu estis la unua virino pinte de Esperanto-Ligo Berlino. Ekvivalento estu la aranĝo la 2-an de decembro, per kiu ni finos la serion.

Hella Sauerbrey ne nur estis la plej sperta Esperanto-instruistino en Orienta Berlino kaj tie instruis en popola altlernejo. Ŝi publikigis tradukojn kaj multajn recenzojn, apartenis ekde 1976 al la Centra Laborrondo Esperanto kaj en 1981 estis balotita por la Centra Estraro de Esperanto-Asocio en Kulturligo. Speciale ŝi en la Komisiono pri Instrumetodoj kunlaboris.

Post ŝia morto en 1981 ŝia franca amiko Raymond Devendille skribis “Leterojn al forestanta amikino”, en kiuj ŝia personeco ree viviĝis.

Ni ankaŭ rigardas al la vivo de virinoj kiel la Esperanto-instruistino kaj tradukantino Monika Ludewig, la Kemia Inĝeniero Linde Knöschke, kiu sin engaĝis jam en 1968 en la unua Junulara Komisono de Centra Laborrondo Esperanto kaj al la longtempa prezidantino de la Distrikta Laborrondo Esperanto en Potsdamo Hanna Scheffs.

Rilate al la serio jam estis aldonitaj kaj aktualigitaj virinaj biografioj en Esperanto-vikipedio. Tio pluokazas rilate al la fina aranĝo de la serio.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Montags am Viktoriapark | Tagged | Leave a comment

Zamenhoffesto 2019

Invito al la Zamenhoffesto de ELBB en Berlino. (Invitilo PDF Zamenhoffesto 2019)

Kiel en la lastaj jaroj la Zamenhoffesto okazos en Kiezspinne – Orangerie, Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin

Sabato, 14a Dezembro 2019 15:00 – 19:00 h

kun la Ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko”

Provisora programo (kontribuoj estas bonvenaj)

  • Malfermo
  • Festprelegeto „Esperanto-stacio“ en Halbe
  • Salutvortoj de gastoj
  • Prezentado de interesaj libroj el la jaro 2019
  • Koncerto de Birke kaj Bertilo kun Alena (Usono) – Video de NASK 2019
  • Halinka kantigas!

Dum la tuta tempo de la aranĝo estas Libroservo

Bv. aliĝi ĉe : , tel.: +49 1514 1419673

Per publika transportilo

  • U-Bahn Magdalenenstraße (U5), eliro Frankfurter Allee/Schulze-Boysen-Straße (Ruschestraße)

 

 

Posted in Zamenhoffest, Fest, Kiezspinne | 2 Comments

Vizio por ligo de nacioj

En 1919 pubikigis D-ro Walter Borgius sian vizion pri la »Ligo de la Nacioj« kaj antaŭvidas la lingvajn problemoj, se oni realigas komunan, supernacian administrcion kaj parlamenton.

Li postulas la kreadon de internacia helplingvo, ĉar li forlasis Esperanton 1908 kaj poste propagandis por IDO, kiu evitas la mankojn de ĉi tiuj projektoj. Li asertas, ke la helplingvoj estas proponitaj de »diletantoj« kaj postulas serizon fakan traktadon per lingvistoj.

La broŝuro aperis en serio de la  »Bundes Neues Vaterland« (pacifisma asocio), kiuj aktivis dum la Unua Mondmilito. Membroj estis famkonataj intelektuloj, kiel Einstein, Ossietzky kaj kelkaj Esperantistoj.

Posted in Frankfurt/Oder | Tagged , , | Leave a comment

Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2019 – Bertha von Suttner (prelego)

Esperanto-Kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg), Trafikiloj: Metrolinio 6, Buslinio 248 Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 Dudenstraße/Katzbachstraße

4-a de novembro 2019, 19h30

Bertha von Suttner – Pri la vivo kaj verko de la unua ina Nobelpremiito pri paco.

Prelegos Petr Chrdle, aŭtoro de la ĵus aperita libro “Sen laco por paco – Vivo kaj verko de Bertha von Suttner”.

Petr Chrdle memkompreneble ankaŭ prezentos sian agentejon KAVA-PECH (Kongresa kaj Kleriga Agentejo de Petr Chrdle), situanta en Dobřichovice (Ĉeĥio). La historion de la agentejo, fondita en 1991, li mem priskribas en la blogo de KAVA-PECH. Jam ĝis 2017 estis eldonitaj pli ol 190 librotitoloj (80 en Esperanto, la ceteraj en ĉeĥa, angla, germana kaj franca lingvoj. Li kunportos antaŭmenditajn librojn. Vi povas aĉeti librojn el la eldonejo.

Berlinon Petr Chrdle vizitas pro la jubilea festo de la grupo Lietzensee, fondita antaŭ 40 jaroj sub gvido de Hans Moser. Ĝi okazas la 6-an de novembro je 14-a h en Trautenaustr. 6 (Berlino-Wilmersdorf).

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

Posted in Vortrag, Montags am Viktoriapark | Tagged , | Leave a comment