(Deutsch) Donnerstagsrunde 34/2015

La ĵaŭdan rondon je la 20a de aŭgusto en la loĝejo de Gerd partoprenis la ĝis nun plej granda nombro de homoj ekde ties translokiĝo el la Esperanto-domo en la loĝejon de Gerd.

Ĵaŭda rondo, aŭgusto 2015

Krom konataj Berlinaj Esperantistoj kiel Ulrich, Felix, Ina, Henriko kaj Johano venis suprizaj gastoj.

Unue, Iĝi, blinda majstro de batalartoj el Francio, kun du amikoj. Li eklernis Esperanton nur antaŭ unu monato, sed jam sufiĉe bone povis sin esprimi. Li rakontis pri siaj spertoj kiel blinduloj, la eksmodiĝo de brajlo pro moderna tekniko kaj la efiko de Esperanto al la sinteno de homoj. Nome, li observis, ke kiam homoj parolas Esperanton, ili ne plu montras la nacian kulturon kiun ili kutime montras parolante la nacian lingvon.

Due venis Paŭlo, kiu dum unu semajno ferias en Berlin, partopreninte sian unuan Esperanto-renkontiĝon, la IJS en Hungario. Kiel instigon por veni al la ĵaŭda rondo li diris, ke mankis al li la lingvo.

Johano alportis kelkajn librojn el la Esperanto-domo. La jarkolekto “Rund um die Welt” el la jaro 1910 estis aparte interesa. Ĉu vi sciis, ke en tiu jaro en Oschatz ekzistis du Esperanto-grupoj, unu por viroj kaj unu por virinoj? La origina intenco, priparoli la estontecon de la diaspora espoteko pro la interesaj suprizaj gastoj ne realiĝis. Nur kelkajn opciojn ni mallonge skizis:

  • transdono al urba biblioteko
  • translokado al danziger50
  • translokado en la Esperanto-domon post aĉeto

Jen ankoraŭ fotoj de la libroj, kiuj estas nun ĉe Gerd:

Librokolekto ĉe Gerd, la plej vidindaj libroj el la espoteko

Librokolekto ĉe Gerd, la plej vidindaj libroj el la espoteko

religiaj-libroj antologioj A-D

Fine, ni kompreneble ankoraŭ enskribis nin en la libron de la ĵaŭda rondo.

Ina_sin_enskribas

This entry was posted in Berlin, Neuigkeiten and tagged , . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *