Kondolenco el Kongo

Atingis nin kondolenca mesagxo el orienta Kongo. En la urbo Goma funkcias lernejo, kie Alphonse Waseka instruas Esperanton al gelernenantoj. La regiono multe suferis pro militoj kaj estas centmiloj da rifugxintoj kaj orfoj. [Ebleco por samideana helpo]. Pliaj fotoj en Ipernity.

En Afriko, chiam ni interesighas pri la situacio tra la mondo.Tial aflikte kaj korshirita dum la mateno televide kaj radie, ni aùdis kaj vidis kion okazis en Berlino. Vere tio korshiris nin. Nenion ni povas antaù la atakoj de senkoruloj.

Bvl do ricevi niajn tristajn kondolencojn pro la forpaso de dek du personoj plus la vunditaj kiuj nun enhospitalighis.

La homaro estas unu kiel la homa korpo. Kiam fingro vundighas, la koro kaj aliaj partoj sentas la doloron.
Estu fortaj kaj bvl sciigi al ni detale pri la atako.

Amike, Alphonse WASEKA el Goma/RD K

ps/ Jaùde, mi flugos en Dar Salamo por partopreni en la Afrika Kongreso de Esperanto. Mi rehemighos en januaro. Tamen ni bedaùras ke, UEA aranghigu tion en la jarfino.

This entry was posted in Beileidsbekundung. Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *