Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2024 – Helga Plötner – portretistino de Esperanto-aktivuloj

Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).

Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.

4-a de novembro 2024, 19h30

„Helga Plötner – portretistino de Esperanto-aktivuloj

6 volumoj kun portretoj de Esperanto-aktivuloj, kreitaj de la portreta pentristino Helga Plötner el Gräfenhainichen,  ĝis nun aperis en la eldonejo  Horizonto en Maebaŝi (Japanio). Portretojn de pli ol 100 Esperanto-aktivuloj ŝi jam pentris, aldone legeblas mallongaj biografioj, kreitaj mem de la portretitoj.

En la aranĝo estos prezentata la kreado de Helga Plötner.

Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko

This entry was posted in Vortrag, Montags am Viktoriapark, Sachsen-Anhalt, Uncategorized and tagged , , , , . Bookmark the permalink.