La duan kunvenon en la “Haus am Mierendorfplatz” surprize ĉeestis du redaktoroj de “Varsovia Vento”. Ili ĵus alvenis al la ZOB per buso el Varsovio. Irek Bobrzak (2-a de maldekstre) raportis pri la podkasto pri Esperanto-kulturo, kiu nuntempe atingis sian 158-a eldonon kaj aŭskulteblas ĉe ĉi tiu ligilo. [podkasto.net]
La podkasto estas dividita en 4 duonhorajn partojn, kiuj konsistigas el muzikaj kaj tekstaj kontribuoj. Irek specife aludis al kontribuo registrita en la 39-a Pola Esperanto-Kongreso en Lodzo. Ĝi estas sankta kaj renesanca muziko de “Musica Perennis” kondukita de Marek Nahajowski. (mp3-elŝuto)
Gosia kaj Irek vespere raportos pri la 39-a Pola Esperanto-Kongreso en Katzbachstraße. La dua temo estas la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Klaipėda, en kiuj partoprenis Johann Pachter kaj Ulrich Brandenburg. Je la fino, antaŭ la domo estis aranĝita grupfoto, montrante ĉiujn 8 partoprenantojn, inkluzive de 2 gastoj.
La temo de la kunveno estis la “Konferenco pri la estonteco de Eŭropo”. Estis kelkaj proponoj, kiuj mencias Esperaton. Jean-Paul Kuhfahl raportis pri la sorto de la proponoj kaj la rezulotoj de la konferenco.
La venonta kunveno (26-an de aŭgusto) denove traktos internajn aferojn, ekzemple kiu pretus transpreni la rolon “gastiganto” por certa vendredo aŭ pretus prezenti interesan temon.
Pro la proksimeco al la “Internacia Tago pri Paco” (1-a de septembro, en germanio ekde 1966 Weltfriedenstag, Tag des Friedens oder Antikriegstag) la temo de vendredo, la 2-a de septembro estas la rilato de Esperanto kaj la pacmovado.
Esperanto, ilo de Paco – kanto de Joel Muhire, DR Kongo – el la albumo “senopone antaŭen”
Kelkaj partoprenantoj akompanis la gastojn el Pollando, kiuj sopiris al vera berlina Döner Kebab al proksima restoracio.