En la numero 126 (04/2018-2019) de la german-pola revuo DIALOG estas teksto pri Jan Fethke, kiu estas konata el la Esperanto-vivo en Berlino. 2018 tie mortis lia vidvino Wanda Fethke-Großmann.
En la kontribuo de Łukasz Jasina (Was Polen und Deutsche im Kino verbindet) sur paĝo 9 -14 germane, paĝo 15 – 19 pole. li ests menciita post Pola Negri kaj antaŭ Artur Brauner, kies nomo kaj verko estas multe pli konata.
Li estis la filo de pola kuracisto en Oppeln kaj batalis en la silezia armita ribelo (pole: Powstania śląskie). Tial li estis devigata kaŝiĝi en Berlino, kie li laboris en la 1920aj jaroj kiel ĵurnalisto. Kiel unua polo li verkis por la fama »Film-Kurier« – unu la plej konataj revuoj pri filmoj, kiu eĉ aperis ĉiutage. La teksto mencias, ke li estis en kontakto kun ne detale priskribitaj »maldekstraj grupoj«kaj decidis forlasi Germanion post 1933. Li iris al Varsovio, kie li revoluciigis la filmindustrion per liaj spertoj el Berlino. Li laboris kiel reĝisoro kaj scenaristo. Pro tio la termino »Drehbuch« estis prenata en la pola lingvo.
Antaŭ la Dua Mondmilito li estis reĝisoro de kvar filmoj, interalie la klasika »Złota Maska« (La Ora Masko, 1939). Ĉar Fethke posedis la germanan ŝtatanecon, li povis labori sub la germana okupacio kaj kunlabori kun la okupantoj. Tio poste kaŭzis riproĉojn. Li verkis la scenarion por la filmo »Die Grenzstrasse« (1947 de Aleksander Ford), kiu estis la unua pola filmo pri persekuto de judoj kaj rezisto.
1961 li vojaĝis al Belino, kie li laboris kun Fritz Lang.
La aŭtoro Łukasz Jasina ne mencias la ligojn de Fethke al Esperanto kaj preterlasas la fakton, ke Fethke 1961 simple restis en Berlino, kie li estis ĝis li morto 1980 aktiva en la »Esperanto-Ligo Berlin«. 1960 li malkaŝis en la revuo »Pola Esperantisto«, ke estis li, kiu varbis en la 1920aj jaroj Karl Vanselow, la konata eldonisto de la revuo »Die Schönheit«por Esperanto. Vanselow tiam havis kinejon en la kvartalo Wilmersdorf kaj havis kontaktojn al artistoj kaj al la filmo-industrio.
Vanselow post la milito per poemo deziris ekscii la adreson de lia amiko. Por poŝtkarto de la 26a de septembro 1956 E. Markau el Hamburgo povas sendi la adreson en Lodz.