Kiel pasintjare, ni ankaŭ ĉijare pripensas organizi en Berlin KER-ekzamenon kadre de la Tutmonda Ekzamentago la 17an de majo 2014.
Interesatojn ni petas enskribi sin en la formularon.
Kiel pasintjare, ni ankaŭ ĉijare pripensas organizi en Berlin KER-ekzamenon kadre de la Tutmonda Ekzamentago la 17an de majo 2014.
Interesatojn ni petas enskribi sin en la formularon.
Fine de julio malgranda aro da parencoj kaj geamikoj, inter ili esperantistoj, ĉeestis la enterigon de la urno kun la cindro de Venjamin Rozenberg, kiu forpasis kelkajn tagojn antaŭe pro nekuracebla malsano. Laŭ lia deziro mankis ĉiuspeca ceremoniaĵo.
Kun Venjamin la esperantistoj perdis eminentan aktivulon, kaj ni, Lena kaj mi, karan amikon.
Trabiciklante Eŭropon en 1990 Venjamin unuafoje vizitis Berlinon. Tiam li eĉ ne petis tranokteblon. Estis somero kaj li volis dormi en tendo. Jen tipa atesto de lia modesteco! Multajn jarojn poste, nome en 2010, li aperis en renkontiĝo en Danziger Straße kaj diris, ke ekde nun lia edzino kaj li estos berlinanoj.
Venjamin Rosenberg venis el la urala urbo Orsk, kiu situas en la oriento de la distrikto Orenburg. Li studis, fariĝis kontruinĝeniero kaj la edzo de rusino kun germana deveno. Komence de la 70-aj jaroj ambaŭ translokiĝis al Omsk. Tie li esperantistiĝis, lerninte la lingvon ĉe Romuald Sikorskij. Per sia entuziasmo Venjamin grave kontribuis al la Esperantomovado de la urbo Omsk. Lia dua pasio estis la biciklado. Li organizis multajn biciklajn ekskursojn. Kelkaj kondukis eĉ trans tre longajn distancojn. La ekskursocelo estis gravaj aranĝaĵoj, ekzemple festivaloj.
Tiun tradicion li daŭrigis en Berlino. Ĉiuj respektis kaj ŝatis liajn altnivelajn kulturajn kontribuojn al la Esperantovivo de nia urbo. Plezure kaj plezurige li deklamis poemojn, ekzemple en Zamenhofaj Festoj. En la kadro de memoriga aranĝaĵo por Adolf Sproeck li recitis ties humurajn poeziaĵojn. Neforgesita estas lia prezento de la ruslingva filmo “Kazaroza”, en kiu ĉefrolas la planlingva demando.
Venjamin mem estis talenta poezianto. Kelkajn monatojn antaŭ sia forpaso li verkis longan ruslingvan poemon. Ĝia titolo estas “Balado pri pano kaj kafo kun bulkoj”. En tiu poemo li sprite reflektis sian vivopadon. Je la komenco estis infanaĝo en malriĉaj cirkonstancoj kun manko kaj malsato. De tie la vivo kondukis lin ĝis la okcidenta abundo en la ĉirkaŭo de lia nova hejmo en la berlina distrikto Moabit. En la teksaĵon de liaj travivaĵoj kaj impresoj li enplektas memoraĵojn pri la rezistuloj, kiujn la nazioj murdis en la moabita malliberejo.
Ne sen fiero li diris pri si: “Mi estas rusa hebreo.” Ekvidante lian imponan figuron mi foje pensis: “Jen venas la profeto Jeremio!” Sed profeto li certe ne volis esti. Li estis spirita homo, kiu multon donis al ni.
Gerd Bussing
Por la nova jaro, ni planas kelkajn ŝanĝojn en nia biblioteko.
1. Transiro de la malnova katalogo al alia sistemo, verŝajne OpenBiblio (kaze ke iu volas tion helpi realigi, ekz. per preparo por importo per riparo de kodigeraroj, mi povas provizi tabelon (.cvs) kaj datumbazon (mysql-dump) de la enskriboj de la nuna katalogo) Tio cetere estas la sama sistemo, kiun uzas la kataluna biblioteko
2. Disponigo de skanilo (jam aĉetita de GEA por skano de aktoj)
3. Disponigo de (sufiĉe forta) komputilo por katalogumi kaj skani en la espoteko (aĉetota)
La Zamenhoffeston 2013 partoprenis ĉ. 40 homoj, inter ili sufiĉe multaj venis el Ŝĉeĉin, tiel ke foje ŝajnis, ke estas pli da poloj ol Berlinanoj kaj Brandenburgoj tie.
La subtegmento de la kulturcentro danziger50 donis agrablan lokon por la festado. Ni origine planis uzi du ĉambrojn, sed efektive bezonis nur unu, kie okazis programeroj kaj babilado alterne. Ne eblis realigi ĉiujn programerojn. La skajp-interparolo kun Togolando ne okazis, ĉar ni ne sukcesis eniri la endoman interreton. Do la problemo tute ne estis distanco, tempozonoj aŭ lingvo, sed tre simpla surloka teknika malagrablaĵo, kiun ni ne sukcesis solvi, bedaŭrinde.
Skrabloludado en Esperanto neniun allogis kaj filmetoj ankaŭ ne konvinkis la ĉeestantojn forlasi la babilan rondon – eble ni tion konsideru en la sekva festo.
Okazis tamen bonkvalitaj programeroj: Unue, Michael Scherm prelegis pri la ekesto kaj organizo de la traduko de la “Zamenhofstrato” al la germana, iom voĉlegis el la libro kaj poste diskutis kun ĉeestantoj.
Klezmorim sennomaj ludis Klezmermuzikon kaj donis jidecan fajreron al la festo nomigita laŭ la hebrea kreinto de Esperanto.
Funkciis ankaŭ libroservo, dank’ al Johano. Vortaroj kaj lerniloj estis inter la plej oftaj venditaĵoj.

Johano organizis libroservon kaj vendis pli da vortaroj Esperanto-polaj en unu tago ol kutime dum tuta jaro.
La granda grupo el Ŝĉeĉin invitis al reciproka vizito en aprilo. Ni esperas, ke nia delegacio estos simile multnombra kaj gaja.