Esperanto-kulturo en la Ŝtata Biblioteko Berlino – Legoprovaĵoj el la Jubileaj Libroj de EABB

La Ŝtata Biblioteko en Berlino la 26-an de julio ĉe fejsbuko atentigis pri la naskiĝtago de Esperanto kaj indikis pri la kontribuo de d-ro Ulrich Lins en sia Biblioteka Magazino 2/2017. Per tio la biblioteko envicigis sin en la mondvastajn agadojn por honorigo de la Esperanto-fondinto Ludoviko Lazaro Zamenhof, kiujn UNESCO iniciatis okaze de lia 100-a mortotago por 2017.

Por la 21-a de septembro 2017 de 18h15 ĝis 19h45 la Ŝtata Biblioteko invitos al metieja interparolado germanlingva kun Fritz Wollenberg, Esperanto-Ligo Berlino, en Schulungsraum im Lesesaal (instruĉambro en la legosalonego) de la domo Potsdamer Straße 33.

Temo: „Esperanto – lingvo entuziasmiga – Pri kulturo kaj historio de subtaksita mondlingvo“

Estos prezentataj kelkaj gravaĵoj kaj mirindaĵoj el la kulturo kaj historio de la lingvo kaj de la lingvokomunumo. Por tio estos uzataj Esperanto-publikaĵoj el la riĉa biblioteka stoko. Kiu fakte scias, ke la unua eldono de la „Fundamento de Esperanto“, eldonita en Parizo en 1905, estas legebla en la Ŝtata Biblioteko, ke la Enciklopedia vortaro esperanta-germana de la fondinto de terminologiscienco Eugen Wüster staras en la legosalonego Unter den Linden kaj ke la infanlibro de  Ottfried Preußler „La malgranda sorĉistino“ en Esperanto pruntepreneblas en la infanlibra fako, Westhafenstraße 1?

Dum la aranĝo la 21-an de septembro estos transdonita la nova dulingva (germana kaj Esperanto) Jubilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio por 1903-2014 al la Ŝtata Biblioteko.

Legoprovaĵo el la nova Jubilea Libro de EABB de 2017

„ Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio  – 111 jaroj“, eld. EABB, Red. Fritz Wollenberg, eldonejo Mondial – Novjorko, Berlino, 509 paĝoj, ĉirkaŭ 200 ilustraĵoj, ISBN 978-1-59569-340-2 (Usono)

 

5.5 Esperanto-Sammlungen / Esperanto-kolektoj

La „Staatsbibliothek zu Berlin Preußischer Kulturbesitz“

(„Ŝtata Biblioteko en Berlino Prusa Kulturposedaĵo“)

prezentas sur sia retpaĝaro: … detale sian Esperanto-kolekton. Laŭ ĝi enestas pli ol 2.000 volumoj da literaturo pri Esperanto kaj planlingvoj, precipe tekstoj en Esperanto, en germana, franca kaj angla lingvoj (gazetoj, tekstkolektoj, kongresraportoj, monografioj kaj aktoj de Esperanto-unuiĝoj) kaj estas plene alirebligita en la Laŭtradicia Aferkatalogo (Esperanto-Sammlung). Signara parto: 17 ZZ 1 – 17 ZZ 2810.

Oni informas pri stoko de originalaj verkoj en Esperanto kaj tradukoj, aparte pri beletro, ekzemple tradukoj de klasikuloj de la monda literaturo (Goethe: Faŭsto; Shakespeare: Hamleto; Voltaire: Candide; Mickiewicz: Pan Tadeusz), kolektoj de fabeloj (fabeloj de la fratoj Grimm, Fabeloj el 1001 Noktoj), kaj verkoj pri unuopaj sciencaj fakoj kiel natursciencoj (ekz. terminologiaj vortaroj, nomenklaturoj), tekniko, medicino, ekonomio, historio, politiko, filologio, teologio, filozofio, muziko, arto kaj literaturo rilate al specifaj landoj kaj lokoj (ekz. vojaĝgvidiloj).

Literaturo rilate al Esperanto troveblas ankaŭ en „Alter Realkatalog“ („Malnova Reala Katalogo“) sub:

          Kunstsprachen (Artefaritaj lingvoj)

                    > Sprachen. Literaturen > Linguistik … > Kunstsprachen

                    Notationsbereich: V 8581 – V 8647/280

          Esperanto:

                    > Sprachen. Literaturen > Linguistik … > … > Esperanto

                    Notationsbereich: V 30540 – V 31398

Oni informas pri tio, ke ekde la fondo de Esperanto per Ludwig Lazar Zamenhof en 1887 la biblioteko kolektis la koncernan literaturon.

En la broŝuro “La Vendreda Klubo“, eldonita de Johannes Dietterle en 1921 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, estis publikigita inter la 11 origine en Esperanto verkitaj artikoloj ankaŭ la kontribuo de Elisabeth Wunderlich (1889-) „La ŝtata Saksa Esperanto-biblioteko“ (p. 100-102). Elisabeth Wunderlich estis la sekretariino de la Saksa Esperanto-Instituto (ekde 1923 Esperanto-Instituto por la Germana Regno). Ŝi priskribas la stokon de la instituto en 1921.

Legoprovaĵo el la Jubilea Libro de Esperanto-Ligo Berlino de 2006

„Esperanto – lingvo kaj kulturo en Berlino – 100 jaroj“ eld. ELB, red. Fritz Wollenberg, eldonejo Mondial – Novjorko, Berlino, 368 paĝoj, ISBN 978-1-59569-340-2 (Usono)

5.7. Esperanto-kolektaĵoj en Berlin (Esperanto-Sammlungen in Berlin)

Esperanto-kolekto en la Ŝtata Biblioteko

La biblioteko de la Esperanto-Instituto por la Germana Regno en Leipzig estis ofertita de ĝia lasta direktoro Albert Steche al la Prusa Ŝtata Biblioteko en Berlino, post kiam „Deutsche Bücherei“ … rezignis pri la oferto. La valora biblioteko ekestis en 1908, kiam fondiĝis en Dresden la Esperanto-Instituto por Saksujo.

Por Novembro 1936 estis planita la dissolviĝo de la instituto. La malpermeso de Esperanto-organizaĵoj jam validis depost Julio.

Pri la tuta afero ekzistas leteroj de la instituto en Leipzig kaj de la biblioteko en Berlin. 1800 volumoj kaj 72 revuoj en 268 volumoj kun katalogo estis senditaj en 25 kestoj al Berlin. En Decembro la biblioteko konfirmis la alvenon de la kestoj. 

En la 60-aj jaroj berlinaj geesperantistoj kiel Karl Maier kaj lia edzino Hedwig ordigis la librojn, purigis kaj katalogis ilin. Kelkajn novajn librojn el tiu tempo ili aldonis al la kolekto.

Artikolo el la „Berlina Informilo“ de septembro 1995:

Finfine: ŝtata zorgo pri Esperanto

Afabla bibliotekisto, post kelkmomenta medito (“esperanto-kolekto? ĉu? kie?”) kondukis min al ĝi, pli ĝuste, al ties katalogo. tiu katalogo troviĝas tute en la malantaŭo de la ĉambro de la Sistema katalogo, en loko, kie situas ankaŭ la aliaj apartaj kolektoj. tio signifas, ke la Esperanto-kolekto ne troviĝas en la ĝenerala katalogo.

ĝi okupas tri tirkestojn, ordigite kaj laŭ alfabeto kaj laŭ temoj, sed ne tro fidu la sisteman parton …

menciendas la franca monata gazeto “la pirato”. ĝi ekaperis en 1933 kaj en la kolekto troviĝas ĝis 1935. Ĝi estas tre sprita “gazeto por satiro, humoro kaj libereco…relative”, kiun ĉefredaktis raymond schwartz…

sebastiano hartviga

Noto: Aktuala priskribo de la Esperanto-kolekto en la  Ŝtata Biblioteko vidu: http://staatsbibliothek-berlin.de/sammlungen/galerie/?tx_sbbcollectionsbe_pi2%5Bdlink%5D=53

This entry was posted in Vortrag, Berlin, Geschichte, Uncategorized and tagged , , . Bookmark the permalink.

1 Response to Esperanto-kulturo en la Ŝtata Biblioteko Berlino – Legoprovaĵoj el la Jubileaj Libroj de EABB

  1. Pingback: Berlinanoj en Novjorko kaj la Viruso |

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *