Esperanto-kulturvespero en Esperanto-butiko, Katzbachstraße 25 (Kreuzberg).
Trafikiloj: U6, Buslinio 248 – Platz der Luftbrücke, Buslinioj M43 kaj 140 – Dudenstraße/Katzbachstraße.
4-a de novembro 2024, 19h30
„Helga Plötner – portretistino de Esperanto-aktivuloj ”
6 volumoj kun portretoj de Esperanto-aktivuloj, kreitaj de la portreta pentristino Helga Plötner el Gräfenhainichen, ĝis nun aperis en la eldonejo Horizonto en Maebaŝi (Japanio). Portretojn de pli ol 100 Esperanto-aktivuloj ŝi jam pentris, aldone legeblas mallongaj biografioj, kreitaj mem de la portretitoj.
En la aranĝo estos prezentata la kreado de Helga Plötner.
Al la renkontiĝo: Lunde ĉe Viktoriaparko