Espero al paco per Esperanto

PhilippSonntag20120904Steglitz02

Dr. Sonntag dum legado en la biblioteko de Steglitz

lundo, la 14-an de novembro 2016, je 19h30 en danziger50

La pacesploristo, sciencisto kaj verkisto d-ro Philipp Sonntag  prelegos germanlingve (kun resumoj en Esperanto) pri la temo: „Espero al paco per Esperanto“.

D-ro Sonntag (nask 1938) studis fizikon, kunlaboris kun Carl Friedrich von Weizsäcker en „Forschungsstelle der Vereinigung Deutscher Wissenschaftler“ (VDW- „Esplorejo de la Unuigho de Germanaj Sciencistoj“), poste en „Max-Planck-Institut zur Erforschung der Lebensbedingungen der wissenschaftlich-technischen Welt“ („Max-Planck-Instituto por la esploro de la vivkondichoj de la scienc-teknika mondo“), en Starnberg. Li estis chefprogramisto por la studo „militsekvoj kaj militmalebligo“ jam en 1964-71 kaj konata kiel autoro au kunautoro de kelkaj sciencaj publikajhoj. Aktuale li verkas kaj publikas literaturajhojn, en kiuj li pritraktas socialajn problemojn.

Ekde 2011 li komencis lernis Esperanton che Lena Karpunina kaj Gerd Bussing, ekde 2016 li estas membro de la estraro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio kaj de ELB.

Vidu iom pli pri lia biografio (germanlingve):

http://www.philipp-sonntag.de/index.html kaj https://de.wikipedia.org/wiki/Philipp_Sonntag_(Autor)

Jen io en Esperanto kaj germana lingvo de d-ro Philipp Sonntag pri homaranismo: http://www.philipp-sonntag.de/interaktives.html

En lundo ni diskutos (germane kaj Esperante) pri la rolo, kiun povas ludi la internacia lingvo Esperanto kiel neŭtrala bazo de tutmonde unuigita etiko kaj pri la eblecoj de aktuala aplikado, pri kiuj disponas la diversajn religiojn inkluzivanta teorio „Homaranismo“ de la Esperanto-fondinto Ludoviko Lazaro Zamenhof. Elirpunkto por d-ro Sonntag estas la antaŭkondiĉoj por la paco, formulitaj de Carl Friedrich von Weizsäcker kadre de sia tutmonda interna politiko.

Vidu la anoncon sur la retpaghoj de KVPB kaj de EABB:

https://esperanto.berlin/grupoj/danziger-50/

http://kvpb.de/events/fg-esperanto-ein-friedensforscher-zum-esperanto/

About Roland Schnell

Eo ekde 1969, aktiva ekde 1974.
This entry was posted in Vortrag, Danziger 50 and tagged . Bookmark the permalink.

Leave a Reply

Your email address will not be published. Required fields are marked *