La 22an de januaro 2018 parolis Hans Moser en la Kulturzentrum Danziger 50 pri internacia Esperanto-konferenco en Svitavy en septembro 2017. En la urbeto en la proksimeco de Pardubice ekzistas de 10 jaroj Esperanto-Muzeo, prizorgata de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Kiel la 10. ekspozicio dum 10 jaroj estis malfermita en junio 2017 la ekspozicio »La Homo kontrau Babelo« kaj en septembro 2017 okazis internacia konferenco.
Hans Moser kontribuis al la programo en Svitavy per piano.
Ekspozicio “LA HOMO KONTRAŬ BABELO”
La nova tutjara ekspozicio »LA HOMO KONTRAŬ BABELO« estis inaŭgurita la 9-an de junio 2017 en la ĉeĥa lingvo (ankaŭ por la loka publiko) kaj la 10-an de junio 2017 por la esperantlingvaj vizitantoj.
Ĝi estas dediĉita al la 100-jara datreveno de forpaso de d-ro L.L.Zamenhof, kiu ĉi-jare troviĝas sur la oficiala listo de UNESCO, sed ankaŭ al la ceteraj pioniroj de Esperanto kaj de la ideo de la justa lingva komunikado kaj interkompreniĝo inter homoj.
La ĉefaj pluaj jubileantoj, prezentitaj en la ekspozicio estas F.V. Lorenz kaj T. Čejka.
Pri lia rimarkinda vivo kaj personeco temas videoregistraĵo de la prelego de Petro Chrdle.
La dua grava persono estas Teodoro ĈEJKA (1878-1957), aginta en la orientmoravia urbeto Bystřice pod Hostýnem, ekde 1900 kiel aŭtoro kaj eldoninto de la unuaj lernolibroj kaj vortaroj kaj redaktoro de la unuaj gazetoj aperintaj en ĉeĥaj landoj.
Ĉiuj tri elstaruloj estas prezentitaj sur biografiaj paneloj kaj en vitrinoj kun libroj kaj kolektmaterialoj, dosierujoj .
Pliaj informoj
oficiala retejo de la muzeo
1 Response to Moser pri Svitavy