Elekti lingvon
-
Recent Posts
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo
- Aŭtentike pri Afriko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi
- Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti
- La unua kontribuo de Phil
- 100 GERMANAJ ESPERANTO-KONGRESOJ – Nova publikigaĵo pri la Esperanto-historio
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto – prelego „La integrita psikopato”
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2025 – La „Germana Antologio” kaj ĝiaj kreintoj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2025 – Kio nin atendas en 2025?
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2024 – 100 germanaj Esperanto-kongresoj – nova publikaĵo
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2024 – Helga Plötner – portretistino de Esperanto-aktivuloj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2024 – Kuirado kun koro
- Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2024 – La UK en Aruŝo – unuaj raportoj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aŭgusto 2024 – Antaŭ 25 jaroj – UK en Berlino
Kontakto
Meta
Aperis Informilo 666
Aperis la numero 666 de la Esperanto-Informilo por Berlino kaj Brandenburgio
Temoj:
- Intervjuo kun Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015
- Unika 89a SAT – Kongreso atendas vin, partoprenantoj jam el 11 landoj kaj 4 kontinentoj
- Ponta Festo en Frankfurt (Oder) 2016
- Esperanto in 12 Tagen -Der schnellste Kurs für die Grundlagen
- Jubilea Esperanto-printempo en Szczecin
- Die MIA – SERIO
- Persona nekrologo por amiko (Florian Bociort)
- Stato kaj estonteco de Biblioteko kaj Ĵaŭda Rondo
- Somera festo sur Esperanto-Placo en Berlino
- Somera festo en Michendorf
- SEFT invitas
- Kibo-Ludado invitas
- Esperanto-Kiosko en Berlino
- Publika estrarkunsido de EABB/ELB (04-a de junio 2016)
- Zamenhof-festo 2016
- Preparado okaze de la omaĝo de la 100-a datreveno (morto de Zamenhof)
- Ekologia Projekto en Kongo
- Novjara Renkontiĝo (NR)
La redakta limdato por la venonta numero estas la 1-a deseptembro 2016
Posted in Berlin, Brandenburg, Informilo
Leave a comment
Jubilea Esperanto-printempo en Szczecin
Jubilea Esperanto-printempo
en Szczecin
Inter la 22-a kaj 24-a de aprilo 2016 denove okazis tre bone organizita aranĝo en la havena urbo Szczecin, nome la „Ŝĉecina Esperanta Printempo 2016“. Ĉi-foje la anoj de la filio Szczecin de la Pola Esperanto-Asocio celebris la 60-an datrevenon de sia fondiĝo. Tio estas grava kaj granda evento ne nur por ĉiuj esperantistoj de la urbo, sed ankaŭ por Pollando. La aranĝo nomiĝis ĉijare „Verda Ŝĉecino“ ĉar la organizintoj volis montri la plej belaj parkojn kaj naturvidindaĵojn, kiuj abundas en la urbo. Aranĝejo kaj tranoktejo estis la Centro de Salesiana Societo (CSS), kiu disponas pri granda kaj bone ekipita festsalono kaj tranoktejoj.
Denove oni ofertis varian kaj riĉan programon, kaj la ĉeestintoj nur povas danki al la agademaj organizantoj pro la neforgeseblaj tri tagoj, dum kiuj ni rajtis partopreni. Simple – la etoso elstaris. Post mallonga malfermo kaj la komuna tagmanĝo ni komune vizitis la Ŝĉecinan Parkan – Tombejan komplekson tuj apud la CSS, pro kies grandeco ni tamen devis vojaĝi per tramo.
Alia kulmino de la unua tago estis profesia koncerto de tri instrumentoj kaj du voĉoj (la terceto ,,La Rocha”), kiuj ne nur prezentis klasikan muzikon, sed ankaŭ tiun de diversaj filmoj kaj kantistoj, ekz. de Luis Armstrong kaj Edit Piaf. La dua tago komenciĝis per riĉa komuna matenmanĝo. Sekvis la tradicia komuna foto, kaj post tio la impresa prelego de Krzysztof Łobacz pri la 60-jara historio de la PEA-filio en Szczecin. Dum la prelego li devis konfesi, ke mankas granda parto de la kronologio, ĵus la 1980-aj jaroj ĝis 2007. Oni povis konstati, kiom gravas bona arkivo.
Per tramo kaj buso ni tuj poste vojaĝis komune al la impona placo kaj Parko de Kasproviĉ, kie rekte apud moderna amfiteatro eblis paŭzi kaj i.a. gustumi lokan bieron. Post la komuna tagmanĝo en la CSS okazis solenaĵoj por honorigi membrojn de la ŝĉecinaj esp-istoj kaj transdoni membrokartojn. Mi uzis la bonŝancon por transdoni la saluton de EABB kaj ELB okaze de la jubileo per sufiĉe peza libro pri Berlino. Sekvis interesa prelego de Ela Malik pri la salubraj aspektoj de uzado de abelaj produktoj. Kiel abelistino jam de pli ol 30 jaroj ŝi ne nur parolis pri mielo, sed ankaŭ pri diversaj aliaj avantaĝoj.
Venis la tempo, kiam Peter Kühnel raportis pri siaj impresoj de la vojaĝo al Nepalo, de kie li revenis nur antaŭ kelkaj tagoj. Li prezentis tre informriĉajn bildojn pri la homoj kaj pejzaĝoj de tiu fora lando. Bedaŭrinde la tradicia konkurado de Kalemburoj ne povis okazi, ĉar ne anoncis sin sufiĉe da volontuloj. Impona afero estis la koncerto de la Ŝĉecina Ĉambra Koruso, kiu komencis per la „Himno de Esperanto“, sed ankaŭ prezentis aliajn kanzonojn en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. La pola lingvo
paĝo 5 memkompreneble ne mankis.
Tuj post la komuna vespermanĝo komenciĝis nova kulmino, la koncerto de Birke kaj Bertilo, kiuj prezentis profesie el germana kaj sveda lingvoj tradukitajn kantojn kaj originalajn Esperanto-kantojn. Ĉiu ĉeestinto ĝuis la muzikon kaj la kantadon, kiujn oni povis analizi „ĉe bona guto“ dum la tradicia kafoklaĉo.
La dimanĉo komenciĝis per Sankta Meso en la malgranda kapelo en la sama domo. Kaj post la komuna matenmanĝo ni kolektiĝis antaŭ la CSS por busekskursi al la Smeralda Lago, kiu ekzemple dum aŭtuno vere aspektas smeraldkolore pro la iama subĉiela minado de kreto kaj estas onidire la plej bela loko en Szczecin. Komune ni tie vizitis la elrigardejon „Polana Widok“, de kie ni havis bonan vidon al la urbocentro kaj la granda Dąbie-Lago. Reveninte de tie ni povis informiĝi pri la regiono ĉirkaŭ la Smeralda Lago kaj decidi, kiun vojon oni elektu por ekkoni la ĉirkaŭaĵon.
Kelkaj suprengrimpis al la „Princa Kverko“, kiu bedaŭrinde ne plu aspektis tre majeste, dum aliaj sukcese ĉirkaŭiris la lagon. Akurate ni denove kolektiĝis antaŭ la aŭtobuso, kiu reportis nin al la domo de CSS. Post la lasta komuna tagmanĝo okazis la adiaŭaj scenoj kaj la neevitebla fermo de la tre bela kaj impresoplena aranĝo ne sen promeso, ke sekvontjare oni denove renkontiĝu en Szczecin.
Ronald Schindler
Prelego D50: Th. Würfel „Kiel oni faras Esperanton sia ĉiutaga lingvo ĉe la komputilo kaj en la interreto.“.
en lundo, la 11-an de julio je 19h30 en danziger50 Thomas Würfel prelegos pri la temo: „Kiel oni faras Esperanton sia ĉiutaga lingvo ĉe la komputilo kaj en la interreto.“.
Raporto pri la junia ludado 2016
Ses homoj venis al la junia ludado, kaj ni ludis la jenajn ludojn: Logger, Isle of Skye, Stack Control, Zendo, Solo, Quixx, The Game, kaj Tabuo en Esperanto.



Dum julio NE okazos Kibo-ludado kiel kutime. Anstataŭe okazos la ludosemajnfino ABELO. Dumtagaj partoprenantaj ankaŭ estas tre bonvenaj, sed oni nepre devas antaŭe aliĝi per retpoŝtmesaĝo al
La sekva kutima Kibo-ludado okazos je sabato, la 20a de aŭgusto, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 22a horo, so skribu la daton en via kalendaro!
Pliaj informoj pri ABELO troveblas ĉe abeloabeloabelo.wordpress.com
Posted in Spielrunde, Berlin
Leave a comment
Ponta Festo en Frankfurt (Oder) 2016
Ponta Festo en Frankfurt (Oder) 2016
Jam tradicie EABB partoprenis dum la 1-a de majo en la „Ponta Festo“ de la maldekstraj partioj kaj sindikatoj de Frankfurt (Odro) per informstando. Memkompreneble nia stando kiel kutime ankaŭ en la jaro 2016 informis pri Esperanto kaj la diversaj eblecoj de aplikado kaj lernado de la Internacia Lingvo. Eĉ ni ĉi-jare ofertis lernolibrojn kaj vortarojn, lingvajn ekemplojn kaj la Esperanto-kurson, kiu okazas ĉiuĵaŭde en la kafejo Słubfurt. Tiu kaj jena vizitanto kunprenis afiŝeton pri la kurso kaj ni nun atendu reeĥojn.
Ĉar mi klopodas prezenti ankaŭ novajn librojn, mi ekzemple surtabligis la ĵus eldonitan tradukon de „Heidi“ el Svislando. Bedaŭrinde ĉiam ne facilas elekti ekspoziciaĵojn kaj denove mi kunportis pli da libroj ol povis elteni la stando. Al infanoj ni denove sukcesis transdoni aerobalonojn, memkompreneble kun faldfolio pri Esperanto kiel instrukcioj.
Denove la Esperanto-parto de la „Ponta Festo“ estis sufiĉe internacia, kvankam ne tre multaj Esperanto-amikoj trovis la vojon al Frankfurteto. La partoprenintoj venis el Pollando, Ruslando kaj Germanio. Specialan dankon mi ŝuldas al Andreo el Szczecin, kiu kunaranĝis la informstandon kaj diligente informis preter-pasantojn. Do ni povis ĝui kaj demonstri internacian etoson kaj espereble sukcese varbi por Esperanto.
Minimume okazis interesaj diskutoj kaj multaj homoj miris, ke Esperanto ekzistas ĝis nun. Vizitis nian standon ankaŭ kursanino, kvankam ŝi deĵoris en alia stando samtage. Je la 18-a horo ni komune enpakis ĉiujn ekspoziciaĵojn kaj la restintaj partoprenintoj iris trans la ponton al la jam tradicia azia restoracio de Słubice. Jam nun mi invitas al la sekvontjara “Ponta Festo” en 2017.
Ronald Schindler
Junia ludado 2016
Nur kvin homoj venis al la maja ludado, sed ni tamen multe ludis, manĝis, kaj ĝuis la du aldonajn horojn de la “somera horaro” de la kafejo. Luditaj ludoj estis: Clans, Qwirkle, Mississippi Queen, Spot It, Bohnanza, kaj Bananagrams en Esperanto.



La sekva ludado okazos je sabato, la 18a de junio, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 22a horo (denove la somera horaro).
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 18 de junio 2016, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 22a horo dum somero)
Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge
Organizanto: Jessica Grasso
La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:
Facebook: https://www.facebook.com/events/1622408814747108/
Posted in Spielrunde, Berlin
Leave a comment