Elekti lingvon
-
Recent Posts
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2026 – Novaj libroj por la Berlina Esperanto-Biblioteko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2026 – Junulara Esperanto-Semajno 2025/26
- Lunde ĉe Viktoriaparko – decembro 2025 – Rekomendoj de Esperanto-libroj
- Zamenhoffesto en Berlino, 2025-12-13
- Lunde ĉe Viktoriaparko – novembro 2025 – Memorvespero pri Peter Bäß
- Lunde ĉe Viktoriaparko – oktobro 2025 – La 110-a UK de Esperanto – rerigardo
- Aŭtentike pri Afriko
- Lunde ĉe Viktoriaparko – septembro 2025 – La vojaĝo en Afriko sen moviĝi
- Lunde ĉe Viktoriaparko – Somera paŭzo en julio kaj aŭgusto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – junio 2025 – Brno – la urbo de la 110-a UK de Esperanto
- Lunde ĉe Viktoriaparko – majo 2025 – Fruaj serioj da Esperanto-libroj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – aprilo 2025 – Memorvespero pri Renato Corsetti
- La unua kontribuo de Phil
- 100 GERMANAJ ESPERANTO-KONGRESOJ – Nova publikigaĵo pri la Esperanto-historio
- Lunde ĉe Viktoriaparko – marto – prelego „La integrita psikopato”
- Lunde ĉe Viktoriaparko – februaro 2025 – La „Germana Antologio” kaj ĝiaj kreintoj
- Lunde ĉe Viktoriaparko – januaro 2025 – Kio nin atendas en 2025?
Kontakto
Meta
Invito al membrokunveno
Bv. legi la germanan version.
Robert Biedroń: Esperantisto
Ateisto, samseksema aktivulo kaj Esperantisto. Robert Biedroń, la nova stelo en la pola politiko tute ne kongruas al la esperoj de pola patrino en siaj preĝoj al la nigra virgulino de Ĉenstoĥovo
Post la fondo de la partio »Wiosna« (printempo) li iĝis vaste konata persono.
Kiel urbestro de la urbo Słupsk li havis bonajn rilatojn al la loka Esperanto-Bewegung. Pri tio abunde raportas la retpaĝo por Słupsk (esperante: Slupsko, germane Stolp) dum la lastj jaroj. Granda parto de la teksto detale priskribas la kontaktojn kun lokaj politikistoj kaj speciale mencias la subtenon per Robert Biedroń, kiu persone malfermis la 24an de aprilo 2017 kiel urbestro l ekzspozicion »130 jaroj Esperanto« en la urbodomo.
Tuŝi Biedroń en Woodstock
Esperantistoj el la regiono Berlino-Brandenburgio povis alproksimiĝi al Biedroń en 2017 dum la festivalo »Przystanek Woodstock«(Haltejo Woodstock) en Kostrzyn apud la Odro, tute proksime al la landlimo kun germanio, kie li viztits la » multkulturan vilaĝon« de la polaj Esperantistoj.

Biedroń (3. de maldekstre) inter Esperantistoj en la oktobra numero 2017 de revuo Esperanto
Biedroń anoncis, ke la nova partio partoprenos 2019 en la eŭropaj balotoj kaj la germanaj amaskomunikiloj atendas certan sukceson. Tio estas forta konkuranto al alia grupo, kiu aperas en germanio sub la nomo »Europa – Demokratie – Esperanto (mallonge: EDE) kaj foje, sed ne tro sukcese partoprenis en balotoj.«
Estas menciinda, ke la kontakto al Biedroń realiĝis per Edward Kozyra, kiu flegis de 2017 la koncerajn paĝojn de Vikipedio, inkluzive de lia propra. Tie Biedroń estas prezentita kiel membro de »EDE Pollando«:
La renkontiĝo de la Estraro de EDE-Pollando la 19-an de januaro 2016 en Slupsko kun nia ano Robert Biedroń, kiu estas Urbestro en tiu urbo.
Ankaŭ en la vikipedia-paĝo de Polskie Stowarzyszenie Europa – Demokracja – Esperanto (mallonge: EDE-Pollando) aperas Biedroń kun Foto de 2014 kiel membro. Inter la sukcesoj de EDE-Pollando estas menciita, ke en oktobero 2012 estis fondita grupo da parlamentanoj kun la titolo »Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE)«, al kiu aparteis Biedroń.
Printempo por pli da angla lingvo
La pozicio de la nova partio »Wiosna« pri Esperanto estas nekonata. La postulo pri duobligo de la instruado de angla lingvo en lernejoj supozeble ne allogas Esperantistojn amase. Kvankam la aliaj postuloj estas tre simpatiaj. En la Esperanto-versio legeblas:
La 2019 en la sport-halo Torwar en Varsovio kun ĉ. 9000 partoprenantoj okazis la fondokunveno de Wiosna, en kiu oni prezentis la politikan programon de la partio:
Ekonomia programo
- Progresa plialtigo de minimuma salajro ĝis 2700 zlotoj en 2020, ĝis 3000 zl en 2021 kaj ĝis 3500 zl en 2024[2].
- Minimuma pensio (emerituro) de 1600 zlotoj[3]
- Forigo de la ŝtataj asekurejoj ZUS kaj KRUS, transdono de iliaj povoj al la fiska administracio[3].
- Forigo de limigoj al solaj patroj kaj patrinoj edukantaj siajn infanojn kadre de la programo Rodzina 500 plus[4].
- Egalaj salajroj por viroj kaj virinoj.
- Minimuma salajro por instruistoj – 3500 zl, kaj por plej bonaj diplomitoj kaj profesoroj – 6000-7000 zl.
Sociala programo
- Geedza egaleco sendependa de la sekso.
- Garantiita rajto je aborto ĝis la 12-a semajno de la gravedo.
- Senpaga aliro al ĉiaj kulturinstitucioj en tuta Pollando ĉiun dimanĉon.
Ŝanĝoj en la eduksistemo
- Aldono de la temoj novaj teknologioj, klimatŝanĝo, porsana antaŭgardo, programlingvoj, komputila sekureco kaj rekonado de falsaj novaĵoj al la instruprogramo.
- Enkonduko de moderna seksedukado kaj deviga edukado kontraŭ perforto en ĉiuspecaj lernejoj.
- Duobligo de lecionoj de la angla lingvo, ebligo de instruado de unu lernobjekto en la angla lingvo en superbazaj lernejoj.
Pri Fethke en Dialog (DE/PL)
En la numero 126 (04/2018-2019) de la german-pola revuo DIALOG estas teksto pri Jan Fethke, kiu estas konata el la Esperanto-vivo en Berlino. 2018 tie mortis lia vidvino Wanda Fethke-Großmann.
En la kontribuo de Łukasz Jasina (Was Polen und Deutsche im Kino verbindet) sur paĝo 9 -14 germane, paĝo 15 – 19 pole. li ests menciita post Pola Negri kaj antaŭ Artur Brauner, kies nomo kaj verko estas multe pli konata.
Li estis la filo de pola kuracisto en Oppeln kaj batalis en la silezia armita ribelo (pole: Powstania śląskie). Tial li estis devigata kaŝiĝi en Berlino, kie li laboris en la 1920aj jaroj kiel ĵurnalisto. Kiel unua polo li verkis por la fama »Film-Kurier« – unu la plej konataj revuoj pri filmoj, kiu eĉ aperis ĉiutage. La teksto mencias, ke li estis en kontakto kun ne detale priskribitaj »maldekstraj grupoj«kaj decidis forlasi Germanion post 1933. Li iris al Varsovio, kie li revoluciigis la filmindustrion per liaj spertoj el Berlino. Li laboris kiel reĝisoro kaj scenaristo. Pro tio la termino »Drehbuch« estis prenata en la pola lingvo.
Antaŭ la Dua Mondmilito li estis reĝisoro de kvar filmoj, interalie la klasika »Złota Maska« (La Ora Masko, 1939). Ĉar Fethke posedis la germanan ŝtatanecon, li povis labori sub la germana okupacio kaj kunlabori kun la okupantoj. Tio poste kaŭzis riproĉojn. Li verkis la scenarion por la filmo »Die Grenzstrasse« (1947 de Aleksander Ford), kiu estis la unua pola filmo pri persekuto de judoj kaj rezisto.
1961 li vojaĝis al Belino, kie li laboris kun Fritz Lang.

Vanselow (maldekstre) kaj Fethke (kun libro) en aranĝo de Esperanto-Ligo Berlin
La aŭtoro Łukasz Jasina ne mencias la ligojn de Fethke al Esperanto kaj preterlasas la fakton, ke Fethke 1961 simple restis en Berlino, kie li estis ĝis li morto 1980 aktiva en la »Esperanto-Ligo Berlin«. 1960 li malkaŝis en la revuo »Pola Esperantisto«, ke estis li, kiu varbis en la 1920aj jaroj Karl Vanselow, la konata eldonisto de la revuo »Die Schönheit«por Esperanto. Vanselow tiam havis kinejon en la kvartalo Wilmersdorf kaj havis kontaktojn al artistoj kaj al la filmo-industrio.
Vanselow post la milito per poemo deziris ekscii la adreson de lia amiko. Por poŝtkarto de la 26a de septembro 1956 E. Markau el Hamburgo povas sendi la adreson en Lodz.
Protokoloj de membrokunveno
Ne estas disponebla en Esperanto. Bv. konsulti la germanlingvan version.
Posted in Estrarkunsido, Jahreshauptversammlung
Tagged Protokoll, Vorstandssitzung, JHV
Leave a comment
Afriko brilas
La vojo al la fontoj de la ĉokolado estis longa kaj temporaba. En 2013 mi eksciis per kontakto kun afrikaj farmistoj pri la valoro de la restaĵoj, kiuj ekestas dum la produktado de kakao. En Ganao, kiel en ĉiuj aliaj landoj, kiuj produktas kakaon, oni nur eksportas la grajnojn de la kakaoarbo kaj lasas la kakaoujojn en la kakaoarbaro. Estas materialo simila al ligno kaj ni taksis, ke nur en Ganao estas ĉirkaŭ 1 miliono da tunoj jare. La farmistoj rakontis, ke ili provis eksporti la materialon al Britio por anstataŭigi karbon.

En Plena Ilustrita Vortaro
Kiel kemiisto mi tuj komprenis, ke tio ne povas funkcii kaj intertempe oni tutmonde komprenis, ke simpla bruligo ne funkcios. Mi vidis la alternativon en la preparo de biokarbo (angle: biochar), kiu utilas en la agrikulturo kaj konservas la valoron de la mineraloj. Ganao ĉiujare pagas grandan sumon por la importo de potaso. Sed ĝi abundas en la kakaujoj. Nia grupo de la privata universitato SRH en Berlin proponis prilabori ĝin per pirolizo. Tiel oni povus eĉ produkti elektron, pri kiu multaj afrikanoj sopiras.

Kompleta frukto de kakao, en kiu estas la grajnoj
La unua provo, akiri subvencion de la germana registaro estis malsukcesa, kaj pasis plia jaro atendante la decidon pri draste reduktita projekto. En somero 2018 ni ricevis la konfirmon kaj preparis vojaĝon por oktobro 2018, dum kiu ni intencis konatiĝi kun la lokaj fakuloj en Accra kaj Kumasi. La projekto havas la titolon: ENGHACO = Energize Ghana by Utilization of Cocoa Pod Husks (energion por Ganao per utiligo de kakaujoj).
En la vespero de la 10-a de oktobro mi alvenis al la internacia flughaveno de Accra, kaj niaj kolegoj kondukis nin al la gastejo de la universitato de Ganao (Legon), de kie ni organizis niajn vizitojn en Accra. La ĉefa programero estis la granda konferenco en la salonego de universitato (Volta Hall), sed krome estis diversaj aliaj kontaktoj, ekzemple, kun la germana komerca ĉambro (Auslandshandelskammer AHK), la ambasadejo, la normiga institucio (Ghana Standards) kaj vizito de la 4-a foiro pri alternativa energio.
Mi provis kontakti esperantistojn. Per Amikumu mi tuj trovis kontakton en Accra, dum la aliaj estis kelkajn cent kilometrojn for en aliaj landoj. Mi sukcesis aranĝi renkontiĝon kun samideano Alfred, kiu renkontis min en la plej malbona itala restoracio sude de la Saharo. Ni tie povis iomete babili kaj li afable proponis ŝofori min al mia gastejo. Veturante laŭ la nokta “Liberation Road” ni povis bone diskuti pri diversaj aferoj kaj eĉ diveni ideojn por plia komerca kunlaboro. Li bone komprenis, ke mia universitato okupiĝas interalie pri sunenergio kaj peris kontakton al institucio en Ganao, kiu intencas eduki junulojn en ĉi tiu kampo. Ni konsentis, ke esperantistoj en Afriko tro multe okupiĝas pri instruado de la lingvo kaj neglektas la aplikon por praktikaj aferoj.

Esperantisto sur en la regiono de KNUST
Post la konferenco en la universitato de Ganao (Legon) ni vojaĝis per buseto al Kumasi. Tie mi vidis per Amikumu, ke estas alia esperantisto sur la tereno de la universitato KNUST (Kwame Nkrumah University of Science and Technology). Bedaŭrinde ne eblis persone kontakti, ĉar ni nur estis du noktojn en Kumasi kaj poste devis viziti la farmistojn en la vilaĝo Asaman. Ili kondukis nin al la kakaoarbaroj, kie ili rikoltas la kakaon. Ni povis gustumi la freŝajn kakaofruktojn kaj manĝi la kakaon antaŭ la fermentado kun la dolĉa suko. En la vilaĝo estas vastaj tabloj, sur kiuj la farmistoj sekigas sian rikolton por vendi al eksterlando. Kontraste al la ĝenerale bona retaliro, en ĉi tiu vilaĝo ne estis altkvalita kontakto al la cetera mondo.
Por tranokti ni havis ĉambrojn en “Paradise Resort” apud la bordo de “Lake Bosumtwi”. Estas lago, kiu ekestis pro meteorito antaŭ unu miliono da jaroj. Estas trankvila loko sen tro da turistoj. Tamen por telefoni oni devas migri 2 kilometrojn al ĉevalejo.
Post nokto en la konata gastejo en Accra ni (mi kaj du kolegoj de la SRH universitato) per aviadilo senpobleme kaj sane alvenis en la flughavenon Berlin-Tegel (TXL).
Ni interkonsentis inviti la fakulojn el Afriko al konferenco en Berlino. Pro la konataj problemoj kun pasportoj kaj vizoj la dato estis prokrastita de novembro 2018 al januaro 2019. La celo estas akiri subvenciojn por pli vasta projekto, dum kiu ekestos moderna instalaĵo por la pirolizo de kakaoujoj kaj de aliaj agrikulturaj restaĵoj. De la kolegoj en Ganao ni lernis, ke ekzistas pliaj metodoj por utiligi la restaĵojn. Ekzemple, oni produktas sapon el palmoleo per potaso de kakaoujoj sur metia nivelo kaj estas diversaj eblecoj por produkti altvalorajn substancojn por la farmacia aŭ nutraĵa industrio.
Antaŭ la foriro ni povis aĉeti certan stokon da ĉokolado, kiu estas nun produktata en Ganao de la kompanio “Niche Confektionery Ltd.” en Tema kun ekzotikaj aromoj. Antaŭ kelkaj jaroj la tuta produktado de kakao iris eksterlanden, kie okazis la produktado de la ĉokolado. Ni estas konvinkitaj, ke ankaŭ la utiligo de la restaĵo povas okazi en la propra lando kaj utili al la bonfarto de la enloĝantaro.
Posted in ENGHACO, Berlin, UEA
Leave a comment
Temoj danziger50 – 2019 – 02
Okaze de la jubileo „100 jaroj virina balotrajto“ en Germanio nia Jartemo 2019 estas:
„La engaĝiĝo de virinoj en la Esperantlingva komunumo”
En niaj vesperaj aranĝoj speciale virinoj kun sia publika agado estu elstarigitaj, spertu aprezon kaj havu ŝancon elpaŝi. Virinoj, kiuj pasinte grave agadis en nia Esperantlingva komunumo estu prezentataj, priskriboj de iliaj vivo kaj verko estu esplorataj kaj kompletigataj.
Prelegantaj kaj prezentitaj virinoj en januaro kaj februaro

Judith Meyer – Wera Blanke – Lena Karpunina
Fotoj: Fritz Wollenberg
Judith Meyer, komputila lingvistino, reganta 12 lingvojn, 6 el ili kun kapableco prelegi. Ŝi sin engaĝas en la poliglota movado, en la movado Diem25, prelegas, organizis konferencojn, verkis kelkajn prilingvajn librojn, inter ili anglalingvan Esperanto-kurson.
Wera Blanke esploris, publikigis kaj prelegis pri planlingvaj fontoj de terminologiscienco kaj terminologia agado en la Esperantlingva komunumo kaj iniciatis la Terminologian Esperanto-Centron (TEC) de UEA (Budapeŝto 1987). Ŝi ricevis la Eugen-Wüster-Sonderpreis (2006) de Infoterm, Eugen-Wüster-Archiv Wien kaj Österreichische Nationalbibliothek pro siaj meritoj pri la terminologisciencaj esploroj lige al planlingvoj kaj esperantologio.
Lena Karpunina (1963-2013) estis rusdevena verkistino de originala Esperanto-literaturo, membro de la Akademio de Esperanto kaj de Akademio Literatura de Esperanto. Multaj el ŝiaj rakontoj estis premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA.
28-a de januaro 2019, 19h30
„Kiel traduki ‚Maultasche‘ – terminologiaj konsideroj pri regiona specialaĵo“ – bonguste gajeta „PowerPoint“-prelego de Wera Blanke en Esperanto (unuafoje prezentita dum KAEST 2018)
11-a de februaro 2019, 19h30
Lena-Karpunina-vespero – En decembro 2018 estis transdonita la postlasaĵo de la Esperanto-verkistino Lena Karpunina al la Aŭstra Nacia BIblioteko. Tiuokaze Gerd Bussing prelegos pri ŝiaj vivo kaj verko rilate al la transdonitaj materialoj.
25-a de februaro 2019, 19h30
“Kiel mi verkis la novan ‘Teach Yourself Esperanto’ kurson” La komputila lingvistino Judith Meyer prelegos.
Al la renkontiĝejo “danziger50”!
Berlinanoj in Ondo 2019
En la unua numero de la jaro 2019 de la revuo »La Ondo de Esperanto« estas kelkaj kontribuoj de berlinanoj
Ronald Schindler raportas pri la Zamenhof-Festo in Berlino, en kiu la redaktoroj de la revou (Halina Goreck, Aleksander Korĵenkov) transprenis la festprelegon.
p. 23 : Ronaldo. Zamenhoffesto en Berlino kun La Ondo
Johann Pachter raportas pri evento en »Polnisches Institut« (Pola Instituto),kie li partoprenis en kunveno honore al Zamenhof.
p. 26 : Johann Pachter. Vieno: En la Pola Instituto
Alia Berlinano (Ulrich Brandenburg, Prezidanto de Germana Esperanto-Asocio) estis petata kontribui al atingoj kaj malsukcesoj en 2018.
8 Tribuno
p. 9 : Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2018 (Peter Baláž, Anna Bartek, Ulrich Brandenburg, Renato Corsetti, Mark Fettes, Paweł Fischer-Kotowski, Albert Stalin Tancinco Garrido, Mireille Grosjean, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Francesco Maurelli, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara, Zhang Ping, Łukasz Żebrowski)
La revuo »La Ondo de Esperanto« aperas cxiumonte je la unua lundo en formato PDF- aux epub kaj kostas ankaux 2019 nur 15 € (aux 17 $, 60 Zlotoj respektive 850 Rubloj). Kiu nun abonas, ricevos la tutan jarkolekton 2018..
Detaloj kaj pagmaniero en speciala retpagxo.
Posted in Berlin
Leave a comment
Berlino 1918/19
Posted in Steglitz, Frankfurt/Oder, Deutscher Esperanto-Bund, Geschichte
Tagged Frey-Bund, Sprotte, Nickel, Schmidt, Kiew, Blankenheim, Ellersiek, Wüster, Zschepank, Hankel, Frauenwahlrecht, Nienkamp, Kliemke
Leave a comment
40 jaroj ŝtata biblioteko

Scienca bibliotekistino Susanne Henschel gvidas tra legosalonegoj de la Ŝtata Biblioteko
Foto: Fritz Wollenberg
La 15-an dec. cxi-jare la Staatsbibliothek zu Berlin (Haus Potsdamer Straße) festis sian malfermon antaux 40 jaroj (en 1978) en tiama Okcident-Berlino. Preskaux ekde tiam en gxi trovigxas pli kaj pli da E-literaturo, kaj la UEA-organo “Revuo Esperanto”
Ankaux la “Esperanto-
(SBB-PKB) la Fondajxo Prusa Kulturposedajxo donis en la jaro 1992 ankaux al la Deutsche Staatsbibliothek (iama Preußische Staatsbibliothek) en Orient-Berlino, Unter den Linden, okaze de kunigo de ambaux bibliotekoj en Berlin.
La malnova bibliteko cxe Unter den Linden rericevis la historian nomon “Preußische
Staatsbibliothek&qu
Amike Johano
40-jaroj de Staatsbibliothek zu Berlin
Son 23. Dez 2018 18:55 . Gesendet von: “Johann Pachter”
Posted in Geschichte
Leave a comment
