Renovigo de Max-Josef-Metzger-placo en Wedding

 

MJM 2015 Majo vizito

La monumento por Max Josef Metzer

MJM Majo 2015 StJoseph

Rigardo el Max-Josef-Metzger-Platz al preĝejo St. Josef sur la alia flanko de Müllerstrasse

Delonge ne plu amasiĝis komparebla nombro da personoj por okupiĝi pri Max Josef Metzger. Sur la granda herbejo kunvenis sabate, la 30-an de majo 2015, kvindeko da personoj por interŝanĝi ideojn, kiel oni povas plibonigi la aspekton kaj utiligeblecon de la placo. En la kvartalo Wedding, proksime al la S- kaj U-Bahn-haltejo troviĝas apud Müllerstrasse triangula verdejo kun arboj, kiuj intertemple estas sufiĉe maljuna kaj grandaj, kaj densaj arbustoj. Sed la placo estas neflegita kaj ne plu konforma al la bezonoj de la najbaroj, inter alie lernejo. Ĉestis reprezantantoj de la distrika administracio (Bezirksamt) kaj de la katolika St. Josef paroĥo, kie vivis Max Josef Metzger dum la 1940aj jaroj ĝis lia enkarcerigo. Multaj ŝatis la ideon, ke oni substreku la rilaton inter la placo kun la monumento apud Müllerstrasse kaj la preĝejo St. Josef sur la alia flanko de la strato.

En 2014 okaze de la mortotago la Berlinaj Esperantistoj metis florojn al la monumento

Forigante kelkajn parklokojn por la aŭtoj oni povus krei videblan ligon kun trapasejo por piedirantoj. La paroĥo esprimis sian deziron havi parkejon por bicikoj por la atendantoj de diservoj.

Por la plibeligo de la placo estas disponebla pli ol 1 miliono da euroj el fonduso de la Eŭropa komunumo. La enloĝantoj volas havi placon, kie oni – kontraste al la nuna stato – ŝatas ripozi kaj kie infanoj povas ludi. Mankas sidlokoj, ĉar oni forprenis la benkojn. Laŭdire tio okazis pro la senhejmuloj kaj trinkemuloj, kiuj kutimis pasigi sian tempon tie. Tial la plaj multaj uzas la placon nur por rapide pasi de Müllerstrasse al Nettelbeckplatz aŭ al Schulstrasse.

Estis la deziro, havi pli da informoj pri Max Josef Metzer, kies vivo estas reduktita al viktimo de la faŝistoj. Aliaj aspektoj (Pacifisto, Vegetaranto, Esperantisto) estas malpli konataj. Antaŭ kelkaj tagoj eĉ estis detruita unu el la kvar informtabuloj. Grupo da Esperantistoj antaŭ du jaroj purigis la tabuloj, kiuj ne plu estis bone legeblaj pro ŝmiraĵoj per feltkrajono.

Oni komencis nun kolekti la ideon por la plibeligo de la placo kaj post kelkaj monatoj oni elektos kompanion, kiu pretigos la detalan planon por la realigo en 2016. Ankoraŭ estas ebleco prezenti ideojn.

Posted in Max Josef Metzger | Leave a comment

Junia ludado 2015

Al la maja ludado venis 8 homoj kaj ni ludis la jenajn ludojn: Ohne Furcht und Adel, Pentago, Pandemic, Hive, kaj Trains: die Bahn kommt!. Ni tre ĝuis la pli longan somerajn horojn de la kafejo, kaj havis la ŝancon ludi kelkajn el tiuj ludoj plurfoje.

mai2015

La sekva ludado okazos je sabato, la 27a de junio, ekde la 14a horo kiel kutime, ĝis la 22a horo denove.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 27a de junio 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 22a horo dum somero!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo

Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:

Facebook: https://www.facebook.com/events/1596904827232978/</>

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

Ĵaŭda Rondo kaj Jean Forge

Lastan ĵaŭdon la restarto de nia tradicia Ĵaŭda Rondo pasis pli-malpli sukcese. Ĉeestis ĝin entute ok personoj, unu nur partatempe.

La vespero komenciĝis jam ĉirkaŭ la dekoka horo, kiam triopo purigis kaj ordigis la bibliotekan ĉambron, kiu ĝis antaŭ unu semajno estis servinta kiel dormejo. La jam provizore separita transirejo al la eksa BerO-ĉambro, nun luigita al du laboristoj, pere de admirinda fortostreĉo de Johano kaj Henryk akceptis ankoraŭ du pezajn bretarŝrankojn, tuj plenigitajn per gravaj arkivaĵoj.

Krom la espotekejo estas utiligeblaj por ni kaj la kuirejo kaj la intertempe faksperte riparita necesejo.

La biblioteka ĉambro estos ekde nun ŝlosebla, por ke misteraj eventoj kiel la malapero de deko da valoraj libroj ne ripetiĝu.

Post salutvortoj de la prezidanto disvolviĝis seriozaj diskutoj, i. a. pri la antaŭnelonga transdono de parto de esperantorevuoj al Herzberg, kiu postlasis aron da respondendaj demandoj. Aliaj temoj estis la neklareco pri la apero de nia Informilo kaj la bedaŭrinda parta teknika paneo rilate la anoncon de la Ponta Festo en Frankfurto. Tuŝita estis ankaŭ la estonteco de la biblioteko.

Kaj kompreneble la demando pri la estonta formo de la Ĵaŭda Rondo. Baze ĝi restu kiel ĝis nun senformala babilejo kaj lingva pratikejo, kaj nelaste ankaŭ akceptejo kaj salutejo por en- kaj eksterlandaj gastoj, kiel ekz. la korea grupo, kiu anoncis sian venon en junio.

Mi mem proponis, almenaŭ eksperimente, pliriĉigi de la vesperon per tute mallonga, ne nepre scienca, referaĵo aŭ rakonto pri iu libere elektita temo, kiu daŭru laŭeble ne pli longe ol 15-20 minutojn, kun aŭ sen posta diskuto.

Venontan jaŭdon mi mem pretas fari la komencon, parolante pri la temo Kelkaj interesaj kuriozaĵoj el la vivo kaj verkaro de Jean Forge, kiun mi pritraktos pli anekdotece ol science.

Mi invitas al multnombra vizito.

Gerd Bussing
Respondeculo por la Ĵaŭda Rondo

Posted in Berlin, Lichtenberg, Esperanto-Haus | Tagged , | Leave a comment

(Esperanto) Ĵaŭda Rondo reekfunkcios

La Ĵaŭda Rondo laŭ anonco de la prezidanto de ELB kaj EABB, Ronald Schindler, denove okazos post kelkmonata paŭzo: Ĉiuĵaŭde ekde la 20a h en Einbecker Straße 36 apud la stacio Lichtenberg renkontiĝas Esperantistoj por praktike uzadi la lingvon. Oni servas trinkaĵojn, kaj la gastoj estas invititaj alporti dolĉaĵetojn aŭ salaĵetojn.

Posted in Art der Veranstaltung, Lichtenberg, Esperanto-Haus | Tagged , , | 1 Comment

(Deutsch) Viele fangen mit Esperanto an und können nicht mehr aufhören, Sprachen zu sammeln

De la 1-a gis la 4a de Majo 2015 okazas la Multlingva Renkontiĝo, kiun organizis Judith kaj Chuck (kaj aliaj). Kadre de la renkontiĝo koncertos JoMo en Berlino. Sed bedaŭrinde pro spacmanko en la koncertejo, aliro estas permesita nur al anoj de la renkontiĝo.

Tamen bonan amuziĝon!

Posted in Neuigkeiten | 3 Comments

(Deutsch) Esperanto beim Hobbytag im Seniorenzentrum

La prezento de Esperanto dum la “Hobbytag” en la “Seniorenresidenz Schwyzer Straße” en Wedding havis la avantaĝon, ke granda parto de la publiko ne povis fuĝi. Multaj bezonus helpon por ŝovi sian rulseĝon. Tamen inter la eble 30 aŭskultantoj estas kelkaj pli junaj gastoj, kiuj eble venis pro la sufiĉe ampleksa teksto sub la titolo “Vom Buddelschiff bis Esperanto”  en la senpage disdonita ĵurnalo “Berliner Abendblatt” de mezaprilo.

Konforme al ideo de la “Hobbytag” Roland Schnell prezentis sian personan aliron kaj aplikon de Esperanto per kelkaj fotoj kaj grafikaĵoj. Venis demandoj el la publiko pri la strukturo de la lingvo. Por montri la artan kvaliton de Esperanto estis prezentitaj elektitaj videofilmetoj pri muziko de diversaj epokoj kaj regionoj. Por eviti la enuigon de la publiko, kiu eltenis kelkhorajn prezentadojn de diversaj hobioj, la prezento estis limigita je 30 minutoj. Libroj kaj revuoj (Esperanto aktuell) estis nur menciitaj kaj montrataj. Tamen venis kelkaj demandoj pri kontaktadreso kaj la plej multaj ĝojis, ke ili ricevis surprizajn informojn pri ne konata hobio.

Por la prezento estis preparata kolekto de taŭgaj videofilmetoj de Esperanto-muziko. Foje kun subtitoloj de la kantata teksto. Por doni impreson sufiĉis ludi proksimume trionon de la tuto. Estas konsilinda elekti titolojn, kies muziko estas konata nacilingve kaj ŝatata.

Posted in Uncategorized | Tagged | Leave a comment

Maja ludado 2015

Al la aprila ludado venis 9 homoj kaj ĉiuj ludis. Luditaj ludoj estis: japana versio de Uno, Istanbul, Res Publica, Solo, Mao, kaj 6 nimmt. La bela somera vetero signifis ke ni eble iom bedaŭris resti ene, sed denove havis multe da loko en la kafejo por pluraj ludoj samtempe.

april2015

La sekva ludado okazos je sabato, la 23a de majo, ekde la 14a horo kiel kutime. Dum majo kaj la sekvaj someraj monatoj la kafejo denove restos malfermita ĝis la 22a horo, do ni denove povas resti kaj ludi pli longe.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 23a de majo 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 22a horo dum somero!)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo

Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:

Facebook: https://www.facebook.com/events/1439044336395722/</>

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment

(Deutsch) Buddelschiffe und Esperanto

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Art der Veranstaltung, Vortrag, Berlin | Tagged , , | Leave a comment

(Deutsch) Neuer Esperanto-Sprachkurs im Piraten-Vor-Ort-Büro – nicht nur für Piraten!

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Berlin, Piraten, Kurso | Leave a comment

Aprila ludado 2015

Al la marta ludado venis 10 homoj de diversaj aĝogrupoj, kaj ni ludis la jenajn ludojn: Solo, Bananagrams (auf Esperanto), Funkenschlag, Zendo, Spot It, Marsa Ŝako, kaj Kiu/kio mi estas?. Tiuj, kiuj manĝis glaciaĵon ankaŭ ĝuis la pli grandan, printempan elekton!

märz2015

La sekva ludado okazos je sabato, la 25a de aprilo, ekde la 14a horo kiel kutime. Atentu ke ankaŭ dum aprilo la kafejo fermiĝas je la 20a horo, do pli frue ol dum la somero.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato la 25a de aprilo 2015, 14:00 ĝis ? (kafejo fermiĝas je la 20a horo)

Kie? ĉe Eiscafé Kibo

Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Seestraße aŭ Rehberge

Organizanto: Jessica Grasso

La samaj informoj ankaŭ estas troveblaj ĉe la jenaj paĝaroj:

Facebook: https://www.facebook.com/events/872567316122462/</>

Posted in Spielrunde, Berlin | Leave a comment