Borgius varbas 1907

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Geschichte, Borgius | Leave a comment

Esperanto 2019 en Pol’and’Rock

Pri la festivalo ni informis iomete pli frue: Esperanto-vilaĝo en pola festivalo Pol’and’Rock

La kvara “Multkultura Vilaĝo Esperanto” okazis komence de aŭgusto dum la jubilea 25-a grandega festivalo. Neimagebla amaso de publiko – ĉirkaŭ 800 mil ĉeestantoj – kaj dum la
grandaj koncertoj – ĝis miliono!


La raporto de Halina Komar aperis en la Nr. 160 (3/2019) de la revuo »juna amiko« sur la paĝoj 18/19.


Kiel kutime pri la fizikaj/teknikaj kondiĉoj de Multkultura Vilaĝo Esperanto zorgis la amikoj el Vroclavo: Michał Sidorowicz kaj Patryk Zadka. Rolo de CEM – Centro
de Interkultura Edukado Nowy Sącz –Wrocław – estis batali por kolekti
necesan monon kaj organizi la ĝustan laborteamon, prepari necesan stokon de informiloj, flugfolioj kaj broŝuroj.

Multkultura Vilaĝo Esperanto estis denove situanta rekte antaŭ la ĉefa enirejo
al la sidejo de Festivalaj Organizantoj – ASP (Akademio de Belegaj Artoj). Por
rezervi tian prestiĝan lokon, la kolegoj el Vroclavo venis tien jam du tagojn pli frue.
Pol’and’rock-festivalo probable estas la sola tiom granda festivalo. Ĝi estas
tute senpaga, ĉar estas organizata de la karitata fondaĵo, kiel danko pro la
volontula laboro de cent miloj da junaj homoj en Pollando, Eŭropo kaj sur aliaj kontinentoj. Celo de la agado estas kolekti monon por hospitala aparataro (vintra
Kampanjo WOŚP).

Tial la festivalo estas ne nur amuziĝo, sed ankaŭ kunesto de tre valora junularo, entuziasme kaj volontule laboranta dum vintro por noblaj, homhelpaj celoj …
En Kostrzyn ĉe Odro, ĉe la pola-germana landlimo, nur 100 km de Berlino, amuziĝis
amike kaj gaje centmiloj da junaj homoj laŭ la festivala alvoko: “Amikeco-Amo-Muziko”. Regis tie grandioza etoso – neimagebla ĝojo pro kunesto de tiom
granda junulara homamaso.

En la programo de Multkultura Vilaĝo Esperanto furoris Esperanto-lecionoj de
Stano Marĉek (3 unuhoraj kursoj por komencantoj antaŭtagmeze kaj 3 unuhoraj
kursoj posttagmeze) kaj prelegoj de Kamil Dudkowski pri malmultekosta vojaĝado/
vagado tra la mondo. Tre alloga estis la programero “Five o’clock” kun interesaj
diskutoj, allogantaj plenan tendon da gastoj kun filozofiaj interesoj. Estis ĝojige kaj interese, ke ni atingis propran publikon de inteligentaj, diskutemaj homoj. Nia “Vilaĝo Esperanto” jam estas konata kaj traktata kiel agrabla, gastama
loko. Revenadas al ni gastoj el la pasintaj jaroj.

Pri la estonta laborteamo: la grupon ni kreis el esperantistoj en Nowy Sącz, Varsovio kaj Vroclavo. La “ŝlosilojn” mi nun disponigas, pro miaj aĝo kaj sanproblemoj, al Ata (Małgorzata Kaczanowska), kiu fariĝos anstataŭ mi “vilaĝa dommastrino”.

Aliaj homoj por gvidi la programon: Esperanto-kursoj: Stano Marĉek, diverstemaj prelegoj: Kamil Dudkowski, servado kaj informado ĉe standoj: Lidia Komar, Patrycja Barwińska, Eliza Gładyś, Zuza Kornicka, Ata. El Varsovio ni havas tre entuziasmajn kaj laboremajn Kamil Getka kaj Maria Sułkowska. Ili deĵoras, fotas, informas, aĉetadas, ordigas… – Koran dankon kaj pluajn sukcesojn al ĉiuj!

 

Posted in Pol'and'Rock Festival, Fest, Polen, Kostrzyn | Leave a comment

Protokolo de la membrokunveno 2019-08-17

La germanlingva protokolo estas legebla en la germanlingva versio.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Lunde ĉe Viktoriaparko

Ekde la 7-a de oktobro 2019 la temaj vesperoj (ĝis aprilo en danziger50) estos daŭrigataj kiel Esperanto-kulturvesperoj ĉe Viktoriaparko.

„Lunde ĉe Viktoriaparko“ signifas renkontiĝo ĉiun unuan lundon en monato je 19h30 en Esperanto-butiko en Katzbachstraße 25 (urboparto Kreuzberg).

Katzbachstraße en Kreuzberg situas rande de Viktoriaparko kaj Willy-Kressmann-Stadiono.

Trafikiloj: Metrolinio 6, Buslinio 248 Platz der Luftbrücke, Buslinioj 104 kaj 140 Dudenstraße/Katzbachstraße

7-a de oktobro 2019, 19h30

Rerigardo al la jubileo „10 jaroj Zamenhofparko“ en Berlino Lichtenberg la 9-an de aŭgusto 2019 kun fotoj kaj filmetoj

Der neue Schaukasten im Zamenhofpark wird enthüllt.
Foto: Anna Gamaleya

En Esperanto-butiko en Katzbachstraße 25 situas ekde 2015 oficejo kaj informejo de Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo. Ĝin oni ankaŭ jam uzis kiel renkontiĝloko kaj agadejo.

Ekde aŭtuno 2019 ĉi tie estos alirebla la biblioteko de Esperanto-Ligo Berlino- Brandenburgio kaj la Ĵaŭda Rondo (antaŭe en Charlottenburg ĉe Gerd Bussing) renkontiĝos tie.

 

Posted in Vortrag, Montags am Viktoriapark | Tagged , , , | Leave a comment

Esperantoplaco – aŭgusto 2019 – somera festo por la klimatprotekto

Rerigardo al la 7-a Somera Festo sur Esperantoplaco la 28-an de aŭgusto 2019

Klimatprotekto parolas multajn lingvon – tio tuj evidentiĝis dum “Bonveno sur Esperantoplaco”. Eksonis la saluto unue germane kaj Esperante kaj poste pole, angle, france, kroate, turke, itale, hispane kaj latve.

Pri kio temis en la festo, por novalvenintoj tuj klariĝis, ĉar multaj el la 100 festpartoprenintoj, el kiuj 20 parolis Esperanton, baldaŭ portis pinglobutonojn, faritajn ĉe la stando de Quartiersmanagement Richardplatz Süd (Kvartala Manaĝado Richardplaco Sudo – QM).

Ĉijare la unuiĝo Yopic r.A., Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio (ELBB) kaj Interkulturelles Theaterzentrum (Interkultura Teatra Centro – itz) estis la aranĝantoj de la somera festo.

Dum sia salutparoladeto la unuiĝa prezidantino d-ro Doris Habermann klarigis, kiamaniere Yopic r.A. per la projekto „Be Inspired“ (Estu inspirata) kontribuas al daŭripova klimatprotekto en la distrikto Neukölln. La projekto estas subtenata de Federacia Ministerio  pri Medio, Naturprotektado kaj Nuklea Sekureco kadre de nacia klimatprotekta iniciato.

La prezidanto de ELBB Ronald Schindler indikis pri tio, kio eblis pere de la kunordigita agado de la partoprenantoj en la preparo kaj efektivigo de la someraj festoj sur Esperantoplaco.

Gabriele Bassow ligis siajn dezirojn por bela festo kun invito de infanoj kaj junuloj al pli ofta akcepto de la ofertoj de  itz ĉe la Esperantoplaco.

 

 

Poste okazis bunta programo, gvidita de Sofie Koscholke de Yopic r.A. kaj Fritz Wollenberg de ELBB kaj malfermita de la Esperanto-Regea kantisto Jonny M, kiu elpaŝis triafoje sur Esperantoplaco, montranta kapablon, entuziasmigi publikon en aĝo de 5 ĝis 90.

Veganaj homoj manĝas ne la bestojn – tio estis lia unua muzika mesaĝo tiu-tage, pledanta por estimo de la bonfarto de bestoj, la malpliigo de vianda konsumado kaj per tio evito de negativaj efikoj al la medio. En interreto oni povas spekti filmeton kaj aŭskulti ankoraŭfoje ĉi-kanton.

Kulmino de la ĉi-jara festo estis la inaŭguro de la klimatprotekto-steleoj sur Esperantoplaco. Ili estis kreitaj en la projekto „Kool im Kiez  (Mojosa en kvartalo) – loka klimatprotekto en Richard-kvartalo“ (Subteno de QM kadre de programo Sociala Urbo) de la responsulo  AG URBAN.

La urboplanisto dipl-inĝ. Michael Pinetzki eksplikis la sencon de la nova instalaĵo sur Esperantoplaco.

La kolora grafiko informas pri evoluo de temperaturo, precipitaĵo, kaj karbona dioksido en aero tutmonde, en Germanio kaj en Berlino.

En unu el la du montrokestoj troviĝas la konata afiŝo pri Esperantoplaco, antaŭe rigardebla en la intertempe forigita montrokesto, sed ankaŭ informoj pri la signifo de la steleoj. Ili simboligas la 10 arbojn sur Esperantoplaco. Ni ekscias, ke 10 arboj produktas la oksigenon por 20 personoj. Grafike estas prezentitaj ankaŭ aliaj interrilatoj.

Safak Yildiz de Distrikta Oficejo Neukölln, Kunordigado de Kvartala Manaĝado, aprezis la engaĝiĝon por la festo kaj por klimatprotekto, speciale la laboron de  AG URBAN kadre de la projekto „Kool im Kiez“ (Majosa en kvartalo), kio ebligis la novan instalaĵon sur Esperantoplaco. Per distranĉo de la rubando ŝi transdonis la klimatprotekt-steleojn al la publiko.

Laŭ la slogano „Parolu klartekston sub la Zamenhof-kverko“ loĝantoj diris opinion pri la situacio ĉirkaŭ la placo. Knabina grupo sub gvido de Michelle esprimis pensojn pri klimato unue per dancado. Poste la knabinoj el la Löwenzahn-Grundschule (Leontoda-bazlernejo) diris tre klare, kion ĉiu ĉiutage povas kontribui al klimatprotekto. La elpaŝo de tiu ĉi grupo kaj la ritma frapado de la grupo de Ricardo per mem konstruitaj upcycling-instrumentoj estiĝis en kunlaboro de Yopic r.A. kaj itz.

Dank al la perado de la Kafejo de gepatroj de la Löwenzahn-bazlernejo kaj de la benkoj kaj tabloj de la preĝejo Sankta Rikardo ni ankaŭ ĉi-foje havis kafejon sur la placo, de kie la gevizitantoj, ĝuantaj kafon, kukon kaj/aŭ nealkoholajn trinkaĵojn, povis spekti la programon sur la stelmozaiko ĝis la finaj muzikaj kontribuoj de la muzikgrupo „QUERBEET (KLEZMER & MEHR).

Kun la responsulo Kiez & Natur (Kvartalo kaj Naturo) oni dum la festo ankaŭ ĝardene laboris. „Empowerment für Umweltbewusstsein“ (Kapabligo por media konscio) nomiĝas same per la QM subtenita projekto, en kies kadro estas prizorgitaj fare de geloĝantoj malgrandaj verdaĵoj.

La metiejo „Kosmetikaĵoj mem faritaj“ ĉe la stando de Yopic r.A.trovis multajn ŝatantojn, same kiel la Esperanto-informstando, la stando de QM, kaj de la Kiezhausmeister (kvartalaj zorgistoj) kun ilia ŝarĝbiciklo kaj iliaj ofertoj. Kelkaj homoj ankaŭ rigardis en la malferman preĝejon Sankta Rikardo.

La fantazie ŝminkitaj vizaĝoj de la infanoj malkaŝis, ke ŝminkado de itz plaĉis al infanoj.

La bela atmosfero de la festo kun la specifaj enhavoj ekestis per la kunagado de loĝantoj, unuiĝoj kaj institucioj ĉirkaŭ la Esperantoplaco, al kiuj apartenas la junularo klubo de AWO „Die Scheune“ (Garbejo) kaj A-Z Hilfen (A-Z Helpoj).

Spite al malfacila situacio A-Z Hilfen grave kontribuis al la preparo de la festo. Fone Klemens de itz zorgis pri bonkvalita laŭteco de muziko kaj parolo. La festo estis financita el la Aktionsfonds (Agadfonduso) de QM Richardplatz Süd respektive el la projekto Empowerment für Umweltbewusstsein“ (Kapabligo por media konscio) de Kiez & Natur kadre de la programo Soziale Stadt (Sociala urbo) kaj per la unuiĝo  YOPIC r.A.

Teksto: Fritz Wollenberg, Fotoj: Victoria Casodino kaj Fritz Wollenberg

Paĝo el la gastlibro de la festo

Posted in Fest, Esperantoplatz | Tagged , , , , | 1 Comment

Viva Esperanto-kulturo en Zamenhofparko Berlino Lichtenberg

Rerigardo al jubileo

La fotojn bonvolu rigardi en la germana versio!

10 jaroj Zamenhofparko – la jubilea aranĝo la 9-an de aŭgusto logis preskaŭ 50 homojn posttagmeze al la ekspozicimalfermo en la Urbodomo Lichtenberg, 20 al la posta kvartala promeno al lokoj de Esperanto-kulturo en Lichtenberg kaj ĉirkaŭ 100 vespere al muziko kaj Esperanto-literaturo en la Zamenhofparkon.

Internacie ni invitis en la grandaj Eperanto-gazetoj Revuo Esperanto, La Ondo de Esperanto kaj Esperanto aktuell kaj regione en gazetoj de la berlina distrikto Lichtenberg (Berliner Abendblatt – Berlina Vesperfolio, Berliner Woche – Berlina Semajno, Tagesspiegel Lichtenberg – Taga Spegulo Lichtenberg).

Esperanto-Ligo Berlino preparis tiun ĉi eventon kune aganta kun Muzeo Lichtenberg kaj Stadtteilkoordination Lichtenberg Mitte (Urbparta Kunordigo Lichtenberg Mezo), kaj ĉiuj tri informis pri ĝi en siaj retpaĝoj.

Kelkaj gastoj el en- kaj eksterlando estis speciale invititaj.

Kiu atente rigardas la 12 tabulojn de la ekspozicio en la koridoro de la 1-a etaĝo de Urbodomo Lichtenberg, komprenas, kial tiu ĉi jubileo ne nur interesis Esperanto-parolantojn en Lichtenberg.

La nomo Zamenhof staras laŭ Berit Müller en la gazeto Berliner Woche (Berlina Semajno) por „la historio de revo, kiu devenis de la deziro al paco kaj popola interkompreniĝo“. La germanlingva ekspozicio pri Esperanto-kulturo en Lichtenberg, la kulturaj kontribuoj al la jubileo kaj la interparoladoj kun la gastoj, alvojaĝitaj el Italio, Nederlando, Francio, Pollando kaj Ruslando montris, ke Zamenhof ne nur estis revanto kaj viziulo, sed ankaŭ realisto, ke Esperanto kiel lingvo de interkompreniĝo hodiaŭ funkcias kaj ke la Esperanto-kulturo estas realaĵo en Eŭropo kaj en la mondo.

La ekspozicio en Urbodomo Lichtenberg

Memkompreneble ankaŭ la interesuloj pri regiona historio profitis. La unua ekspozicia tabulo montras, ke la estiĝo de la Zamenhofparko historie rilatas al la limfosaĵo de Friedrichsfelde Lichtenberg, akvofosaĵo, kiu estis la natura limo inter la komunumoj Lichtenberg kaj Friedrichsfelde. Hodiaŭ ĝia posteulo estas pluvakva kanalo sub la stratoj Rosenfelder Straße, Einbecker Straße kaj Marie-Curie-Allee al la lago Rummelsburger See.

Kiamaniere la tereno ŝanĝiĝis, kaj kiel estis aliaranĝita la bela malgranda parko dum la 1990-aj jaroj al la hodiaŭa stato, ilustras fotoj el la Muzeo Lichtenberg kaj planoj de la Oficejo por Verdaj Areoj de Lichtenberg.

La muzea teamo ĉirkaŭ direktoro d-ro Thomas Thiele kaj sinjoro Pegelow de Oficejo pri Stratoj kaj Verdaj Areoj de la distrikto grave kontribuis al la ekesto de la ekspozicio kaj al la sukceso de la tuta aranĝo.

La ideo naskiĝis en interparolado kun d-ro Thiele okaze de la transdono de Jubilea Libro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio „Esperanto – Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio – 111 jaroj“ antaŭ du jaroj.

Aktuale la Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio estas membroorganizo en la FAS Kiezspinne (kvartala unuiĝo) kaj renkontiĝas en diversaj Esperanto-kulturaranĝoj en Oranĝerio (Najbareca domo por ĉiuj generacioj), en kiuj precipe estas flegataj la rilatoj al la Esperanto-klubo en Szczecin (Pollando).

La ekspozicio rerigardas al la Esperanto-vivo en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj en Esperantodomo, Einbecker Straße, kie la Germana Esperanto-Junularo, la Esperanto-Ligo Berlino kaj la Germana Esperanto-Asocio havis iliajn sidejojn ĝis 2015 kaj kie uzeblis Esperanto-biblioteko kaj Esperanto-arkivo. Kelkaj interesaj gastoj kiel la aŭstralia Esperanto-aŭtoro Trevor Steele kaj la nepala montargvidanto Bharat Kumar Ghimire estas prezentataj.

Johann Pachter kaj Peter Kühnel, agintaj en la Esperanto-domo kaj sin engaĝintaj en 2008/2009 por la nomo Zamenhofparko kunorganizis ankaŭ la jubileon. Christiane Altrogge, kiu siatempe zorgis pri la biblioteko, ankaŭ ĉeestis.

Esperanto-geamikoj, kunaranĝintaj la Esperanto-vivon en Kulturliga klubo Frankfurter Allee 285 dum la 1960-aj ĝis 1990-aj jaroj, kunlaboris en ekesto de la ekspozicio. Iliaj rememoroj estis fiksitaj en ĝi. Renate Berndt, kiu kune kun sia edzo Dieter gvidis la unuajn kursojn post nuligo de la Esperanto-malpermeso en 1961 kaj fondo de Esperanto-laborgrupoj en Germana Kulturligo en 1965 poste instalis la lichtenbergan grupon en 1968, ĝojas dum la jubileo pri la viveco de la Esperanto-kulturo en Lichtenberg, Tiutempe ili pro la aparta proksimo de la edzo al la ĉeĥa kulturo precipe flegis intimajn amikajn rilatojn al la Esperanto-klubo en Pardubice (Ĉeĥio). Pri tio ankaŭ Hartmut Mittag, Achim Meinel kaj lia edzino Karsta volonte rememoras. Krome Achim Meinel scias pri aktiveco de la fervojistaj esperantistoj en la grupo. Li mem poste estis de 2006 ĝis 2016 prezidanto de Germanaj Fervojistaj Eperantistoj en Bahnsozialwerk (BSW – Fervoja Sociala Agado).

La ĝis nun plej granda Esperanto-evento en Lichtenberg – la Germana-Dana-Pola Esperanto-Kongreso en 2012 memkompreneble havas sian lokon en la ekspozicio kun artistoj, prelegprogramo kaj la temo: „Partneroj en Eŭropo“. Ĉefaj kongreslokoj estis Oranĝerio kaj Max-Taut-Aŭlo.

Ankaŭ membroj de la Asocio pri Interlingvistiko ĉeestis en jubileo. Tiu ĉi lingvistika organizaĵo, fondita en 1991 en Berlino, esploras la internacian komunikadon, speciale la strukturon kaj funkciadon de Esperanto. En 2019 ĝi unuafoje kunvenis en Lichtenberg – en la moderna Junulara Gastejo Berlino-Ostkreuz

La ĉijara kunveno kun la temo „Internaciaj lingvoj kaj internaciaj konfliktoj“ okazos ankaŭ tie. En la ekspozicio estas prezentataj kelkaj konataj membroj, ekzemple magistro Bernhard Tuider, bibliotekisto, gvidanta la teamon, kiu prizorgas la Kolekton de Planlingvoj kaj la Esperanto-muzeon de Aŭstria Nacia Bibliotheko en Vieno.

Giselastraße kiel loko de Esperanto-kulturo eniris la ekspozicion. Tie en 1996 estis fondita eldonejo Mondial, en kiu en 1999 estis pubikigita la „Faŭsto“ de Goethe en Esperanto. La eldonisto kaj aŭtoro Ulrich Becker kaj la ampleksa libroproduktado de la eldonejo en Berlino kaj Novjorko estas prezentata, sed ankaŭ la diverseco de publikaĵoj de la Laborgrupo GDREA, kiu en Giselastraße okupiĝis pri historio de la GDR-Esperanto-asocio.

Andries Hovinga, alvojaĝita el Leeuwarden, urbo kun Zamenhofparko, ĝoje rimarkis, ke unu ekspozicia tabulo estis dediĉita al lia urbo kaj al la Zamenhofparko tie, krome ĝi metas mezen de atento la muzikgrupon Kajto kaj la verkiston Johano Strasser, kiuj havas radikojn en Leeuwarden.

La eldonejo Sezonoj kun la gazeto „La Ondo de Esperanto“ kaj la aŭtora kaj eldonista paro Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka , pasintjare prezentinta sian laste aperintan libron en Oranĝerio, reprezentas Esperanto-kulturon en la partnera urbo de Lichtenberg Kaliningrado. Ili en la ekspozicio same troveblas kiel la rilatoj al la Esperanto-klubo en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof, kie la Kulturcentro Ludoviko Zamenhof kaj la antaŭnelonge sur lia vojo al lernejo starigita statuo de la juna Zamenhof vekas intereson.

La fascineco de la lingvo Esperanto, estas kompreneteble, se oni rigardas la tabulon, donantan enrigardojn en la strukturon de la lingvo kun ekzemploj.

Ĉion tion prilumis la ekspozicia aŭtoro Fritz Wollenberg en sia enkonduka prelego.

Ekspozicia Malfermo

En la gazetarkomuniko de la Distrikta Oficejo Lichtenberg legeblas: „…Komunikado estas baza pilastro de la paco“.

La urbestro de Lichtenberg Michael Grunst memorigis en sia salutvorto dum la ekspozicimalfermo kaj en sia parolado vespere post malkovro de la nova informtabulo en Zamenhofparko pri tio, ke antaŭ 30 jaroj – en 1989 – Miĥail Gorbaĉov parolis pri komuna domo Eŭropo, kaj li eksplikis: „Esperanto ja ankoraŭ estas juna lingvo… kaj la ideo, malantaŭ ĝi – lingvo por popolinterkompreniĝo – ja estas elstara ideo… Mi kredas, ke ni komune ankoraŭ devas fari multon, kaj en tio Esperanto eĉ estas unu paŝon antaŭ ni… Ĉi-tiun domon Eŭropo ni devas ankoraŭ konstrui. En tio Esperanto eble povas ludi gravan rolon dum la venontaj jaroj kaj jardekoj, ĉar mi pensas: Eŭropo etendiĝas de Ruslando ĝis Anglio, kaj tiurilate mi memkompreneble esperas, ke la baza ideo, ke liberaj homoj sen limoj feliĉiĝos en Eŭropo, ke en tio ni ankoraŭ sukcesos.”

Ronald Schindler, prezidanto de Esperanto-Ligo Berlino, invitis por pentekosto 2020 al Transponta Kongreso de germanaj, polaj kaj fervojistaj esperantistoj en sia hejmurbo Frankfurto ĉe Odro kaj Słubice, kaj salutis pluajn interesajn gastojn, tiel prof. Francesco Maurelli, komitatano de UEA, kaj Nils Brinkmann, estrarano de GEA. Aparte kore estis salutita prof. Jürgen Hofmann. Li en 2009 kiel prezidanto de la Kulturkomisiono en La Distrikta Parlamento de Lichtenberg rekomendis la nomon Zamenhofparko.

Prezenton de filmo en Konsilantara Salonego pri la inaŭguro de Zamenhofparko en 2009  preparis la teamo de la muzeo.

Georgo Handzlik, Esperanto-kantofaristo el Bielsko-Biała (Pollando), alvojaĝita kune kun sia edzino Vinjo, jam dum ekspozicimalfermo kantis forte aplaŭdita.

Post malfermo, rigardado kaj interparoladoj en la ekspozicia koridoro ni ne nur promenis al lokoj priskribitaj en la ekspozicio, sed ankaŭ al aliaj, ekzemple la Egon-Erwin-Kisch-biblioteko, kie koncertis la Esperanto-kantisto kaj –aŭtoro Mikaelo Bronstejn, la preĝejo Sankta Mauricio, kie okazis Sankta Meso en Esperanto kun Bernhard Eichkorn en 2012 kaj la lichtenbergaj restoracioj, en kiuj kunvenis Plenbushe.

Muzikaĵoj, literaturaĵoj kaj malkovro de montrokesto en Zamenhofparko.

Por la vespera programo la Stadtteilkoordination (Urbparta Kunordigado) jam instalis du pavilonojn sur la herbejo en Zamenhofparko. Sub unu riceveblis trinkaĵoj kaj manĝaĵetoj. Per ĉampano, suko, kuko kaj tirharmonika muziko la gevizitantoj estis akceptitaj. Sub la alia baldaŭ eksonis akordiona muziko kaj je programmalfermo sin prezentis Encarna Teruel kaj Fritz Wollenberg, kiuj gvidis tra la programo.

La doktorino de psikologio kaj la pedagogo kaj urbogvidanto jam lernis Esperanton en aĝo de 17 respektive 18  jaroj kaj entreprenis unuan vojaĝon de Hispanio al Danlando respektive de Orienta Berlino al Hungario por eniri Esperantujon.

Interparolante alterne german- kaj Esperantlingve ili prezentis la elpaŝantojn. Hartmut Mittag regas Esperanton samkiel siajn muzikinstrumentojn. Lia bonhumura tirharmonika muziko ankaŭ adiaŭis la lastajn vizitantojn.

Alexander Danko, lerninto ĉe la Rachmaninow-konservatorio en Rostow ĉe Don, vivanta ekde 1995 en Berlino, per sia akordiona muziko vigligis la publikon.

Apud prof. Hofmann estis aplaŭde akceptita grava agantino de 2009, la tiutempa urbestrino de Lichtenberg Christina Emmrich, kiu komune kun la pola Ambasada Konsilisto Piotr Golema antaŭ 10 jaroj malkovris la parkŝildon.

Nun la lichtenberga urbestro Michael Grunst kaj la pola ambasadoro prof. d-ro Andrzej Przyłębski, kies partopreno en la jubileo aparte ĝojigis la publikon, estis petitaj, malkovri la novan montrokeston kun informtabulo pri la parko, Zamenhof kaj Esperanto. Audiĝis la melodio de la eŭropa himno kaj videbliĝis la informtabulo. Multaj homoj vespere atente rigardis ĝin.

Ambasadoro Andrzej Przyłębski laŭ deziro de ĉeestantoj paroladis. Li klarigis, ke li ĉeestas, ĉar Zamenhof estis pola civitano kaj ĉar dum antaŭnelonga prelego en Eberswalde li respondis al la demando, kiam ni atingos eŭropan identecon: „Devas esti efektivigitaj du kondiĉoj: Devas ekzisti komuna libro pri la historio de Eŭropo por ĉiuj lernantoj en Eŭropo. Kaj due: Devas esti lernata komuna lingvo. Kaj tio nur povas esti Esperanto.“

Li opinias, ke post la Briteliro ne plu ekzistas kaŭzo, havi la anglan, kiu memkompreneble restas mondlingvo, kiel eŭropan lingvon kaj proponis: „Ni devus jam en la dua klaso de baza lernejo komenci, lerni Esperanton. Tio vere estas tre facila lingvo, kiun mi kiel 15-jarulo jam post unu jaro regis. Sed tio estis antaŭ 45 jaroj, kaj mi jam forgesis ĝin. Sed mi kredas, ke jam post unu jaro mi kapablas regi ĝin kaj volonte prelegus dum la kongreso en Frankfurto ĉe Odro pri avantaĝoj de Esperanto kiel eŭropa lingvo.“

Pro ĉi-tiuj vortoj en la berlina Zamenhofparko li ricevis multe da aplaŭdo.

Laŭprograme sekvis Georgo Handzlik per la kanto „Mi volas danki vin, sinjoro Ludoviko“, omaĝo al Zamenhof. Liaj sekvaj kantoj, mem komponitaj kaj tekstitaj satire prikantas kelkajn fenomenojn de Esperanta vivo.

La aktorino Wera Blanke, konata en Esperantujo ankaŭ per siaj laboroj pri terminologio, voĉlegis poste aŭtobiografian tekston de Lena Karpunina, vivinta kiel infano en Duŝanbeo (Taĝikio.), veninta komence de 1990-aj jaroj al Berlino, ĉi-tie edziniĝinta, fariĝis konata per siaj rakontoj,kreitaj  origine en Esperanto

La sekva Esperanto-kantisto Stephan Schneider (Stefo) el Berlino estis anoncita kiel majstro de mallaŭtaj sonoj, kiu prikantas homrilatojn, precipe la amon. Ankaŭ li estas kantofaristo.

La profundsenca verso „Sorĉa vergo“ de la germana poeto Joseph von Eichendorff, deklamita de Wera Blanke, estis transiro al la koncerto de la muzikgrupo QUERBEET (KLEZMER & Plu). Rilatas al la orientjuda fono de la vivo de Zamenhof. Nia Esperanto-amiko Peter Bäß, la kantanta kaj gitarludanta emeritita pastro, kunmuzikis.

Ligita al Esperanto jam delonge estas Gesine Lötzsch, membro de Deutscher Bundestag (Germana Federacia Parlamento). Ankaŭ ŝin ni salutis kiel gasto.

La malgranda bela parko kun sia ĝardenarkitekta kulmino, la rondelo, ĉirkaŭita de rozujoj, travivis premieron kun ĉi-tiu muzike-literatura aranĝo, ligita kun interparola kulturo. Ĝi ebliĝis pro la sukcesa kunagado de multaj agantoj kaj la financa subteno el la Kiezfonds (Kvartala Fonduso). Unu instigo por la Verdaĵ-oficejo venis de fizika handikapulo. Ĉe la ŝtupoj al la rondelo mankas balustrado.

Andries Hovinga el Leeuwarden resumis ĉe fejsbuko: „Estis belega tago. Mi sentis min tre bonvena.“

Restas ankoraŭ portempe la ekspozicio „10 jaroj Zamenhofparko“ en la Urbodomo Lichtenberg, Möllendorffstraße 6, kiu ankoraŭ rigardeblas ĝis la 6-a de septembro kaj la memorfotoj pri la evento.

Fritz Wollenberg

Posted in Vortrag, Fest, Konzert, Esperanto-Haus, Zamenhof-Parko | Tagged , , | 1 Comment

Somera Festo sur Esperantoplaco 2019 pri klimato

La afiŝo pri la 7-a Somera Festo sur Esperantoplaco la 28-an de aŭgusto 2019 je 15-a ĝis 18-a horo.

Kadre de la Socialurba projekto “Kool im Kiez” (Brile en kvartalo) la planadoficejo AG URBAN (Laborgrupo URBAN) konceptis informsteleojn kun du montrokestoj, kiuj anstataŭas la ĝisnunan montrokeston sur la placo kaj estonte informas pri gravaj punktoj de klimatŝanĝo sed ankaŭ pri placa historio kaj aktualaĵoj en la kvartalo.

Je 9-a de julio la pasantoj sur Esperantoplaco jam havis eblecon informiĝi pri tio kaj kundecidi pri la aranĝado.

La 10 steleoj jam staris laŭ la nombro de arboj sur la Esperantoplaco.

Vido trans la Esperantoplaco en direkto stacidomo Sonnenallee – 9-a de julio 2019
Foto: Fritz Wollenberg

La novaj steleoj sur Esperantoplaco – 9-a de julio 2019
Foto: Fritz Wollenberg

Dum la somerfesto la tuta aranĝita ensemble estos transdonita al la publiko.

Fritz Wollenberg

 

Posted in Fest, Esperantoplatz | Tagged , , , | Leave a comment

(Deutsch) Erinnerung – Einladung zur Mitgliederversammlung 2019-08-17, Berlin

Ĉi tiu artikolo ne legeblas en Esperanto.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

Berlinanoj proponas

En la numero 6 de la elektronika revuo »La ondo de Esperanto« estas sur paĝo 36 kaj 37 teksto de la du berlinanoj Elisabeth Schwarzer kaj Pascal Dubourg Glatigny. Ili raportas pri privata kunveno de UEA-membroj en majo 2019 kaj prezentas ideojn por la estonteco.

Parto de la revuo (en PDF) estas atingebla per la reto. La kompletan enhavon nur ricevas la abonantoj, kiuj pagas.


Unuafoje berlinaj individuaj membroj de UEA kunvenis por ekdiskuti tujan estontecon de UEA okaze de la kandidatiĝoj por B-komitataneco 2019-2022.Rekonstrui la fidon de la membraro, kreskigi la Asocion, novan profitan vojon sulki.

Tiuj estas la celoj, kiujn oni aŭdas de la aktualaj kandidatoj al la komitata baloto. Ĉiuj konsentas, sed malmultas la konkretaj proponoj. Por denove forte en-gaĝiĝi en la sorto de la Asocio, la membroj atendas pli da detaloj, malpli da sekretoj. Tial decidis grupeto da individuaj membroj de UEA kunveni private la 8an de majo 2019 en Berlino por diskuti la situacion. Ja ne facilis kunvenigi la membrojn, ĉar ne ekzistas procezoj kiuj ebligas kontakti unu la alian, diskuti en rondo de regione aŭ fakinterese selektita membraro.

Tamen respondis al nia alvoko deko da homoj, laŭtakse ĉirkaŭ triono de la berlina membraro, por pli bone konatiĝi kun la profiloj de la diversaj kandidatoj kaj cerbumi ĉiudirekte por renaskiĝo de la tegmenta asocio de la Esperanto-movado. Aperis timoj pri laŭorda disvolviĝo de la baloto konsekvence de la laborredukto en la CO kaj demando, kial virinoj ne emas engaĝiĝi en la Asocio: efektive ĉiuj kandidatoj estas viroj. Kvankam ĉiuj kandidatoj estas delonge aktivaj en la loka kaj internacia movado, plejmulto de la ĉeestantoj al nia kunveno ne bone aŭ tute ne konis ilin.

Kunleginte la memprezentojn en la revuo Esperanto ni interŝanĝis opiniojn pri la personeco aŭ vojiro de iu aŭ tiu kandidato, sed kiam ni faris la demandon pri iliaj planoj, la respondo malfacilis. Iu volas “regajni la prestiĝon”, “plifortigi la membraron”, “ĝisdatigi la retejon”, “varbi aktivulojn”, “universaligi la Asocion”, “fortigi la fakan agadon”, “trovi eksterajn monfortojn”, “kulturigi Esperantujon”… Ni ja volas ĉion tion, sed de kie venos la mono kaj la forto por realigi la revojn? Ni konstatis, ke neniu kandidato senvualigas sian programon, kaj ke la ĝenerala koncepto kiu helpos al nova impul-so ne estis trovita. Tamen ni, membroj, ne volas atendi pasive la disfalon de la Asocio, ne volas aŭdi nur pri montranĉoj, sed ni volas vidi horizonton, direkton en kiu la Asocio evoluas.

Niavespere aperis grandaj ideoj por adaptigo de la varbado, ekzemple, substrekante la facilan evoluigon de la lingvo al genre neŭtrala lingvo (viro/ino, bovo/virbovo/bovino) aŭ kreante reton de profesiaj servoj kiel tradukado, paralela al la delegita reto, en kiu la laborprenanto povus donaci parton de la pago al UEA. Pri la delegita reto oni multe parolis, ankaŭ sugestis, ke oni modernigu ĝin cele al pli flua interkontakto de esperantistoj aŭ paralele kreu reton de “ambasadoroj de UEA”, kiuj varbu membrojn kaj donacojn kontraŭ makleraĵo. La nesufiĉe uzita kanalo de subvencioj estis ankaŭ priparolita, pensante ke eble oni devus transdoni la taskon al fakaj ekstermovadaj entreprenoj.

Ja nia movado ne estas granda kaj, se enmovade oni ne povas realigi ion necesan – ekzemple, la novan interretan sistemon – oni ne hezitu sin turni al ekstermovadaj firmaoj, en tiu kazo ekzemple en Barato kie la kompetentecoj estas tre altaj. Sed tio ne signifas, ke UEA ĝis nun ne vere kapablis envolvi ĉies kapablojn. Eble oni devus doni pli da reliefo al la novaj aktivuloj, kiuj aperis en la serio de AMO-seminarioj. Sed la kerno de la restarto troviĝas en la necesa rekapitaligo de la Asocio kaj ni ĉiuj konscias, ke sufiĉos nek la donacoj, nek la subvencioj. Sufiĉe ĝenerala sento estis ankaŭ, ke ni ne plu povas permesi al ni la vivkostojn de Roterdamo: uzi spacon por la libroservo en kosta urbocentro estas malŝparo de kapitalo. Aperis propono dividi unuflanke la taskojn de la CO, kiuj post ciferigo de la proceduroj ankaŭ postulos sendube teaman spiriton, sed malmultan spacon. Aliflanke krei iun “kulturan fakon” kiu kunigu libroservon kaj bibliotekon en malmultekosta sed agrabla loko, kie la homoj ĝuos la Esperanto-kulturon, trejniĝos al aktivado kaj se eble ankaŭ iom feriumos. Ekzistas strategioj por memfinanci preskaŭ komplete tian relokiĝon per subvencioj, sed ne nur. Eble finiĝis la tempo de tradiciaj amas-organizaĵoj kaj komenciĝas tiu de aktivado kun plezuro.

Posted in Uncategorized | Leave a comment

10 jaroj Zamenhofparko – Jubileo kun Esperanto-kulturo en Berlino Lichtenberg

La afiŝo, anoncanta la jubilean aranĝon “10 jaroj Zamenhofparko”, jam pendas en kelkaj lokoj en la berlina distrikto Lichtenberg.

Posted in Fest, Konzert, Lichtenberg, Zamenhof-Parko | Tagged , , , | 1 Comment